Mortanta folio de William AULD Aperis en The British Esperantist, nov. 1967, p. 199 Lante falanta flava foli' takte baraktas en agoni'; kaj la emajla flava mort-farb' ŝminkos la ringan piedon de l' arb'. Homaro! de William AULD Aperis en The British Esperantist, nov. 1967, p. 202 Vi estas mia ununura dio. Kernas en vi la sola savespero por mondo ĵusnaskita por konscio de l' bebe po-ioma bona klero. Ĝis venis vi, la mondo ne ekzistis, krom kiel pensofeto en utero de l' vivimpulso, ĉar al ĝi rezistis raciomank' kaj bruta memsufiĉo. La Potencul' vi estas, estos, estis, kaj ĉio kroma estas superstiĉo. Legante Baudelaire de Ain KAALEP elestonigis Hilda DRESEN Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 106 Ĉu limojn havas poezia sfer'? Prefere vi forĵetu ĉi esploron, ĉar certe vanan farus vi laboron, kelksfere plene regas la liber'. Ni kion scias pri malver' kaj ver'? Okazas, ke por kaŝi la doloron poet' forĵeti devas sian koron: malica, trista ŝajnas Baudelaire. La brilajn versojn vi teruraj trovas, instinkte for la libron de vi ŝovas, ĝi ne konformas al la simpla sent' — sed tamen ĝuas vi la majstran servon ... Perceptas vi la disŝiritajn nervojn kaj koron larman, plenan je turment'. Frua fervoja vojaĝo El «Kroniko por knabinaĝo» (1878) de Frances Ann KEMBLE elangligis Alec VENTURE Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 107-110 Oni montris al ni la malgrandan maŝinon, kiu devos tiri nin laŭ la reloj. Ŝi (ĉar oni rigardas ĉiujn ĉi strangajn fajrĉevaletojn ĉevalinoj) konsistis el kaldronego, forno, malgranda estrado, benko, kaj — malantaŭ la benko — barelo enhavanta sufiĉe da akvo, por ke antaŭ la forpaso de dudek kvin kilometroj ŝi ne soifu; la tuta maŝino ne estas pli granda ol ordinara fajrestinga maŝino. Ŝi iras sur du radoj, kiuj estas ŝiaj piedoj, kaj ŝin antaŭenigas brilaj ŝtalaj kruroj nomataj piŝtoj; ĉi tiujn pelas la vaporo, kaj ju pli da vaporo oni donas al la supraj ekstremaĵoj (kiuj estas, mi supozas, la koksartikoj) de ĉi tiuj piŝtoj, des pli rapide ili turnas la radojn. Kiam oni volas malpliigi la rapidon, la vaporo — kiu krevigus la kaldronegon, se oni ne provizus al ĝi elireblon — foriĝas per savklapo en la liberan aeron. La rimeno, enbuŝaĵo kaj brido de ĉi tiu mirinda besto estas malgranda ŝtala anso, kiu donas la vaporon al ŝiaj kruroj aŭ piŝtoj, aŭ prenas ĝin de ili; afero tiel facila, ke infano povus ĝin fari. La karbo, kiu estas ŝia aveno, troviĝis sub la benko, kaj al la kaldronego estis alfiksita vitra tubeto, kiu enhavis akvon kaj kiu servis por indiki, kiam la kreaĵo bezonas akvon, kiun oni tuj provizas al ŝi el la rezervujo. La forno havas fumtubon, sed, ĉar oni bruligas nur la koakson, tute mankas tiu terura nigra fumo, kiu akompanas la iradon de vaporŝipo. Ĉi tiun ronkantan besteton, kiun mi sentis ian inklinon karesfrapeti, oni tuj jungis al nia vagono kaj, post kiam s-ro Stephenson (1) metis min apud si sur la benkon malantaŭ la motoro, ni ekiris je rapido de proksimume dek ses kilometroj en horo. Ĉar la vaporĉevalo tute ne estis taŭga por supren- kaj malsupren-iri la deklivojn, oni faris la vojon samnivela, tiel ke jen ĝi ŝajne malleviĝas sub la tersurfacon, jen ĝi ŝajne altiĝas super ĝin. Preskaŭ ĉe la komenco ĝi estis tranĉita tra la solida rokaĵo, kiu formis ambaŭflanke de ĝi muron proksimume dudek metrojn altan. Vi ne kapablas prezenti al vi, kiel strange estis tiel veturi, sen ia videbla signo pri antaŭeniĝo, krom la magia maŝino kun sia ŝvebanta blanka elspiraĵo kaj sia ritma senŝanĝa rapido, inter tiuj rokmuroj jam kovritaj de muskoj, filikoj kaj herboj; kaj kiam mi pripensis, ke oni distranĉis tiujn grandegajn ŝtonmasojn, por ebligi al ni trapasi tiel profunde sub la tersurfaco, mi sentis, ke nenia fabelo estas eĉ duone tiel miriga, kiel tio, kion mi vidas. Pontoj transiris de unu flanko al alia super tiuj klifoj, kaj la homoj, kiuj staris sur ili kaj rigardis malsupren sur nin, aspektis kvazaŭ pigmeoj starantaj en la ĉielo. Tamen mi devos skribi pli koncize, alie mankos al mi la spaco. Oni intencis iri nur dudek kvin kilometrojn, ĉar tiu distanco sufiĉos por elmontri la rapidecon de la motoro, kaj por atingi la plej belan kaj mirindan objekton sur la vojo. Irinte tra ĉi tiun rokgorĝon, ni baldaŭ trovis nin altigitaj sur talusoj tri-kvar metrojn altaj; poste ni atingis vastan marĉon, sur kiun nenia homa piedo povus paŝi sen malsupreniĝo, sed ĝi tamen subtenis la vojon, kiu nin subtenis. Ĉi tio estis la ĉefa obstaklo en la mensoj de la membroj de la parlamenta komitato; sed s-ro Stephenson sukcesis ĝin venki. Oni sternis sur la marĉon fundamentan el hurdoj (aŭ, kiel li ĝin nomis, vimenplektaĵo) kaj plenigis la interspacetojn per musko kaj alia elasta materialo. Sur ĉi tion oni metis la argilon kaj la teron; kaj la vojo vere flosas, ĉar ni transpasis ĝin po kvardek kilometroj en unu horo, kaj ni vidis, kiel la stagna marĉakvo tremetas sur la surfaco de la grundo ambaŭflanke de ni. Mi esperas, ke vi min komprenas. La taluso iom post iom plialtiĝis, kaj ĉe unu loko, kie la tero ne estis sufiĉe firmiĝinta por formi la deklivojn, Stephenson kcnstruis artajn deklivojn el lignaĵo, sur kiun li amasigis la teron; ĉar li asertis, ke, kvankam la lignaĵo certe putros, antaŭ ol tio okazos, la teramasoj, kiuj kovras ĝin, estos sufiĉe firmiĝintaj por subteni la vojon. Ni veturis jam dudek kvin kilometrojn, kaj ni haltis tie, kie la vojo transiris larĝan kaj profundan valon. Stephenson helpis min elvagoniĝi kaj kondukis min ĝis la fundo de ĉi tiu ravino, trans kiun, por konservi sian vojon samnivela, li konstruis grandiozan viadukton el naŭ arkaĵoj; tra la centra arkaĵo, kiu estas pli ol dudek metrojn alta, mi povis vidi la tuton de ĉi tiu bela valeto. Ĝi estis neesprimeble belega kaj mirinda. Ĉi tie li rakontis al mi multajn strangaĵojn pri ĉi tiu ravino; ke li kredis, ke la rivero Mersey (2) iam trafluis ĝin; ke la grundo montriĝis tiel maltaŭga por la fundamento de lia ponto, ke li devis konstrui ĉi tiun sur palisegoj, kiujn li enigis profundege en la teron; ke, dum oni fosis por prepari fundamenton, oni trovis arbon fiksitan en la tero kvin metrojn sub la surfaco; kiel kaŭziĝas la tajdoj kaj kiel povus ckazi nova diluvo; ĉion ĉi mi memoris kaj notis multe pli detale, ol mi povas ĝin ĉi tie pritrakti. Li klarigis al mi la tutan konstruon de la vapormotoro kaj diris, ke li povus tre rapide fari el mi faman inĝenieron; kiam mi pripensas la mirindaĵojn, kiujn li jam sukcesis fari, mi ne kuraĝas aserti, ke eĉ tio estus neehla. Lia maniero klarigi siajn, ideojn estas stranga, sed tre frapa; kaj mi komprenis sen malfacilo ĉion, kion li diris al mi. Poste ni realiĝis al la ceteraj; doninte al la motoro ŝian akvoprovizon, oni metis la vagonon malantaŭ ŝin (ĉar ŝi ne kapablas sin turni) kaj ni ekiris je la maksimuma rapido, kvindek kvin kilometroj en horo, pli rapide, ol povas flugi birdo (ĉar tion oni pruvis per galinago). Vi ne kapablas prezenti al vi la senton, kvazaŭ oni tranĉus la aeron; kaj la movado estas kiel eble plej glata. Dum la veturado mi povus legi aŭ skribi; sed efektive mi stariĝis kaj, depreninte la kufon, «trinkis la aeron antaŭ mi». Kiam mi fermis la okulojn, la sento, kvazaŭ mi flugus, estis vere rava kaj nepriskribeble stranga; tamen, malgraŭ ĝia strangeco, mi min sentis tute sekura, kaj spertis nenian timon. Ĉe iu loko, por elmontri la potencon de la motoro, kaj ĉar ni renkontis duan vaporĉaron, al kiu mankis la akvo, s-ro Stephenson ligigis ĝin antaŭ nia motoro; plie oni simile alligis ankaŭ ŝarĝvagonon plenan de ligno; kaj, puŝante tiamaniere la nefunkciantan vapormotoron, kaj tirante la ŝarĝvagonon apud ĝi kaj nian propran vagonon malantaŭe, ĉi tiu brava drakineto rapidis antaŭen. Pli poste ŝi renkontis tri ĉarojn; ĉi tiujn oni fiksis antaŭ ŝin, kaj ŝi ilin antaŭenpuŝis sen ia eĉ la plej malgranda prokrasto aŭ malfacilo. Kiam mi aldonas, ke ĉi tiu belulineto povas egale facile iri antaŭen aŭ malantaŭen, mi kredas, ke mi rakontis al vi ĉiujn ŝiajn kapablojn. Nun mi volas diri kelke da vortoj pri la majstro de ĉiuj ĉi mirindaĵoj, al kiu mi freneze enamiĝis. Li estas viro kvindek aŭ kvindek-kvin-jara; lia vizaĝo estas delikata, kvankam zorgosulkita, kaj portas esprimon de profunda pensemo; lia maniero klarigi siajn ideojn estas stranga kaj tre originala, frapa kaj forta; kaj kvankam lia prononcmaniero forte indikas lian nordanglan devenon, lia lingvaĵo estas neniel triviala aŭ kruda. Tutcerte li amebriigis min. Piednotoj (l) George Stephenson (l78l-l848): fama angla fervoja inĝeniero. (2) La rivero Mersey enfluas la maron apud la angla urbo Liverpool. La Sekreto de Amo de William Blake Ne esprimu vian amon; Amo estas nedirebla; La venteto dolĉe spiras En silento nevidebla. Mian amon mi esprimis; Ĉion el la koro diris; Ŝi, malvarma kaj tremanta, Kun timego tuj foriris. Baldaŭ post foriro ŝia, Vojaĝanto tien venis; Nevidebla kaj silenta, Per ekĝem’ li ŝin forprenis. El la angla tradukis CLARENCE BICKNELL, Bordighera, Italujo FONTO: Blake, William. "La Sekreto de Amo" [Never seek to tell thy love], tradukita de Clarence Bicknell, en Blake to Hoittoman [B{u}reiku to Hoittoman, Tokyo, japanlingva revuo: Blake & Whitman], red. Bunsho Jugaku kaj Soetsu Yanagi, vol. II, 1932, p. 393. Represaĵo el Amerika Esperantisto, vol. 9, n-ro 5, junio 1911, p. 21. Noto: La teksto en Amerika Esperantisto estas korekta. Estas mispresaĵo en Bureiku to Hoittoman : la lasta ŝin estis presita ĉin. Dankon al Toŝio Teraĵima pro havigo de ĉi tiu afero kaj klarigoj (1986.10.17). La citaĵo de la japana revuo devenas de: Bentley, G. E., Jr., Blake Books (Oxford University Press, 1977), p. 764. "Never pain to tell thy love" by William Blake Never pain [seek del.] to tell thy Love Love that never told can be For the gentle wind does move Silently invisibly I told my love I told my love I told her all my heart Trembling cold in ghastly fears Ah she doth depart Soon as she was gone from me A traveller came by Silently invisibly O was no deny [He took her with a sigh del.] Versoj al virino de Louis BOUILHET (1822-1869) elfrancigis Roger BERNARD Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 110 Dirante: «Mi vin amas!», ĉu do vi min priridis? Ĉu vi mensogis ankaŭ, povrino ... Kiel gravas? Kaj min kredante trompi, vi nur vin mem perfidis: Vi amon povis havi ... kaj nur pardonon havas! Vin gardu, larĝan, veran — mia am' estis tia. Ne estu via koro jam de bedaŭr' mordita: Kion en vi mi amis, estis l' ebrio mia; Kion en vi mi amis, ne estas forperdita ... Vi estis, eĉ en via epoko la plej rara, Nur instrument' banala sub mia arĉo venka. Kaj mi, kvazaŭ arion en ligna kav' gitara, Kantigis mian revon ĉe via kor' nur venta. Ĉu ĝi sublimis, dolĉis, restos por vi esploro. Mi ĝin al Mond' eldiras sen nome vin proklami: Por tiri el la vano ĝian momentan gloron, Al mi sufiĉis kredi. Al mi sufiĉis ami. Odo al la Okcidenta Vento (Ode to the West Wind) de Percy Bysshe Shelley tradukis K. Kalocsay [I] Sovaĝa okcidenta vent’, vi spiro de aŭtuno, foliojn mortajn pelas vi, estante nevidebla, kaj kiel kuras de sorĉist’ fantomoj, jen, en bruno kaj ruĝ’ kaj flavo fuĝas for ĉi tiu ftizofebra, pestinfektita multa mult’. Ho vento, kies ĉaro nun al ilia vintra lit’ malluma kaj funebra flugilajn semojn portas jam, ke, kiel en tombaro la korpoj, ili kuŝu en la subo fride, svene, ĝis via printemp‑fratinet’ lazura per fanfaro la dorman teron vekos, kaj plenigos ĉion bene (pelante paŝti gregojn de burĝonoj sub la blu’) per viva odoro kaj kolor’ surmonte, surebene: Spirito de sovaĝa fort’, vi, ĉiemova flu’, detrua kaj konserva pov’, min aŭdu, aŭdu plu! [II] Vi, kies fluo en la tren’, dum la ĉiel’ sin tordas, kiel foli‑falaĵojn, ĵus ŝiritajn el branĉaroj de la ĉiel’ kaj ocean’: la lozajn nubojn portas, anĝelojn de la pluvo kaj de l’ fulmo: sur la klaroj de via blua ondsupraĵ’ aera sin etendas, kiel sur kapo de Menad’ sovaĝe flirtaj haroj, kaj jam eĉ de la horizont’, sur kies rando pendas malklaro morna, trenas sin ĝis pleja alt’ zenita la bukloj de l’ proksima ŝtorm’. Vi plorokante plendas funebron pri l’mortanta jar’, pri l’jaro enfermita de l’nokto: vasta sepultej’, en kies kript‑obskur’ aglomeriĝas fortoj de vaporo kunpremita, ĝis el solida atmosfer’, el inter tomba mur’, la nigra pluvo, fajro, hajl’ trarompos. Aŭdu nur! [III] Ho vi, per kies puŝo el somera dorm’ vekiĝas la blua Mediterane’, kuŝanta en la lulo de siaj ondoj el kristal’, dum ĝiaj sonĝoj riĉas, en la trankvila Baja golf’, apud pumik‑insulo, je grandaj oldaj turoj kaj palacoj, vibretantaj en pli intense brila tag’ de la ondar‑spegulo, kaj tute de lazura mosk’, lazura flor’ girlandaj, pli dolĉe, ol ke eblus ĝin pripentri. Vi, titana, laŭ kies vojo fendas sin abrupte la Atlantaj akvonivelaj fortoj en abismo uragana, kaj sube la mar‑floroj kaj la ŝlimaj arboj, sur kies branĉar’ kadukas la foliaro oceana, konante vian voĉon, tuj griziĝas de terur’ kaj tremas kaj nudigas sin. Min aŭdu, aŭdu nur! [IV] Ho, esti morta foliet’, ke vi min kun vi trenus, ho, esti facilŝveba nub’, por flugi kun vi aere, ond’, kiu eĉ sub via pov’ ĝemante, partoprenus en la impuls’ de via fort’, eĉ, se malpli libere, ol vi, ho neregebla! Se mi estus samanima, kia en mia knaba aĝ’, kaj estus mi, fiere, via vaganta kamarad’ en la ĉiel’ senlima, kiam apenaŭ gajnis ja nur fantazio vanta atingi vin en ĉiel‑kur’; ne vokus vin deprima petego, kia tiu ĉi, en la mizero granda. Min kiel ondon, nubon aŭ folion, levu fluge, mi falis sur la dornojn de la viv’. Jen mi, sanganta. La peza ŝarĝ’ de l’horoj min katenas, klinas nuke, kiu orgojlis, kiel vi, facile kaj senjuge. [V] Faru, ke, kiel la arbar’, mi estu via liro, eĉ se mi same estos de folioj miaj nuda. La pov’ de via harmoni’ tumulta, per inspiro, instigos ja nin ambaŭ por muzik’ aŭtun‑preluda, eĉ triste dolĉa. Estu do, spirito de renverso, spirito mia! Estu: mi! ho vi, impete kruda! Ĉi mortajn pensojn pelu for tra l’tuta universo, kiel foliojn velkajn, por akcel’ de nasko nova, ekskuu kaj disŝutu, sub ensorĉ’ de mia verso, kiel fajrerojn, cindron el ne-estingiĝi‑pova fajrujo, miajn vortojn al la tuta homa gento, per miaj lipoj estu do profeto‑voĉe blova trumpet‑sonoro al la ter’ nevekiĝinta! Vento! Ĉe vintra ven’, ĉu povas tre postlongi la Printempo? FONTO: Shelley, Percy Bysshe. "Odo al la Okcidenta Vento" [Ode to the West Wind, 1819], tradukis K. Kalocsay, en Tutmonda Sonoro (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1981), p. 407-409. Noto de RD: Mi aldonis sekciajn numerojn laŭ la originala angla teksto. Odo al la Okcidenta Vento (Ode to the West Wind) Publikulino de Hr. SMIRNENSKI Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 111 Eklulis vin en sia sino sort' mizera jam en la vivaŭror'; ĉe falsa violon' de ekzistad' surtera vi dancas kun aflikto en la kor'. La nokto — vicpatrin' — turmentas vin per timo, kruela kiel lup', forrabas la narcison lastan de l' animo, malsuprentiras vin laŭ nigra ŝtup'. Kun via pek', sub bril' elektra, vi promenas kaj festas kun avid', ridante tiel, kvazaŭ vi mem ne komprenas la doloregon de la propra rid'. Kaj per velkintaj ciklamenoj ornamita, vi mem velkinta flor', ebria de la tromp' revenas frakasita, por senti la Malsaton kun dolor'. Jen pendas tie la infanportreto sama, kroĉita al la mur' — en la rigardo klara de l' virgec' iama vi legas nunon vian kun terur'. Kaj ĉiam tiel ... Sed dum la aŭtun' malvirta de via bel', la Mort' neatendite haltos senindulga, hirta ĉe via malŝlosita hejma pord'. Sed, etendinte brakojn por animon preni, Ĝi mirrigardos vin: la ĉiopova Viv' sukcesis antaŭveni — delonge jam vi estas sen anim'! ... ... Sed ankaŭ tiu tempo ... de Baldur RAGNARSSON Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 115-120 Par le ciseau tirées Pour devenir ces lys Paul VALERY. I Bordo zumlabora forgesigas foliumon de la tempo pri niaj libroj velkiĝantaj jam. Ni fartas malpli bone ol eventuale kredigus nia bruo sub senindulga metalo de la tago kiam ekflamoj trafulmas kaj ĵetas brilajn bombojn subit-akutoj. Kaj ni kuregas por ke la paŝegfrapoj timigu for eterajn flustrojn el la mara vasto. Ni strebas sur la bordo dum foliumas fatale niajn librojn la tempa vento. Kiu legas nin? Mi ne scias. Strangaj flustroj dumas. Aŭskultas kiu? Ŝipo ĉe la kaj' ankaŭ ĝi estas brua! Kiel do! Ho — tiu mara mondo! Ĉu ne eble viziti vin sen helpo de subporto bord-devena, ekiri sen malmolo sub la piedoj? Io nevidebla devas viziti nin! Jen pasas nubo. Ke okuloj niaj fariĝu kvazaŭ vitro privualita por ne reflekti plu la tagajn lumoĵetojn! Vespero venu kun mola nebulo porte de la maro, kvieto kaj mallumo, kaj ni kuŝu malstreĉe, fermokule apud la maro lasante tiujn flustrojn trankviligi niajn lacegajn mensojn, kaj la velkaj rompsekaj folioj de niaj vivolibroj sorbu la benan humidon de la nokto por normaliĝi! Estas iu fino. Sed dum la vivo ne forlasis nin, espero restas, sed ankaŭ tiu tempo. II Veloj kaj noblaj mastoj sur la retino, kilo majestas traetas la optiknervon, lumrapide, por fali senŝirme en l' abismon. Homoj sur la ferdeko, serenaj kaj seriozaj, haroj taŭzitaj kvazaŭ centmil flagoj en ŝtorma fluo, brustoj ŝvelfortaj, ŝtalaj kun la tuta kresko de viva vol' interne. Altaside tronas ŝipestro, senegala vaste tra spac' kaj tempo: la Diablo mem! sub formo plej durega: homa koro. Nian spiriton skuas traf' kaj trem' Ne plu ni dormu, kuru al labor' dismovi niajn murojn, profundigi la mensa puton eĉ se la monda mem krevegos en ruinon, prirabita je subtenaĵoj! Kia nobla mien' lumas el tiuj vizaĝoj sur la ferdeko! Kion simbolas ili? Ĉu eble fidon pri tiu stranga entreprenego sub gvidado de la plej misfama Duko? Jen paradokso, necesas tial tre mediti pri la tuta komplikaĵo ankoraŭ noktojn tri por trovi solvon pri ĉiuj kvankam, tamen, sed kaj se. III Nek bono nek malico. Kio do? Nur ŝvebo tra la ondoj: miskompreno saltante piedfingre inter pintoj fluktuaj — kia vido! — kvazaŭ birdo en ludhumoro! Kaj la Diablo do? La dura koro? Jes. Nur fantometo! Kiun timigus fantomoj niatempe? Kaj tamen indas diri «bonan tagon», «bonvenon» eĉ al tiu nobla mov', ĉar ŝajno kaj realo interlimas laŭ manier' mistera. Ni vidis falon. Aŭ sentis. Tio gravas? Ne, ĉar ofte la nevidebla faras pli da ĝeno al nia san' ol plena ŝtona tuŝ', aŭ da feliĉo, same kompareble. Ni vivas strange, iel du-valide, tiel oblikve kiel mita besto, reala en spegulo de knabin' sed tamen sen ekzisto. Du-direkto: abstrakto en konkreton, kaj inverse. Kaj ŝipo falas. Kurioze plu? Metamorfozi: jen la tuta sorĉo kaj pepi kiel birdo en mallum'. IV Estante maro mem kaj senti kilon trasulki ĝin dum nokto kiel brusto de iu cigno fabela, ni meditas pri dualismo: kiel materio spiriton glavas, aŭ kiel homo ĉiam nutras tendencojn nepre malakordajn en sia koro: amon kaj kruelon. Kaj senti plie kiel hisi velon de tiu ŝipo kiu kilas nin, ĝi memorigas pri la bat-impeto de vila mano kiu tenis sabron kontraŭ senkulpo kiu eĉ silentis je mortopiko, kvazaŭ ia Di', profunda, nekonebla, kiel maro. Ankoraŭ senti kiel ŝipanaro klopodas draste je rado kaj remil', ĝi repensigas pri la firma mano de h~moj ŝtalaj, fidegantaj sin, neniel tre malbonaj, tamen ofte senkore misfarantaj aŭ pro timo, aŭ reg-mani', frenezo, memadoro. Ni sentas la rapiron tra la koro pikiĝi malrapide, kiel ŝipo kutimis veli en antaŭaj tempoj sen ŝraŭbo kaj maŝin' kaj dankas jam, pensante pri la ŝtalo kaj turnegiloj, ke malmoderno regas sur la maro de nia mens', kaj ne pli tranĉa faro. V Kaj tiu ŝipo, tiu mar' kaj tempo: ni devas dissolvi nin! Ho kia sorto! La ĉarpentaĵo travideblas jam simile homskeleton: kia suno alruĝas tie inter ripaj traboj? La ŝipo sinkas brave: kaj ia maro estas vaporo antaŭ kosma ardo ~ La tempo mem: pri ĝi ni ja tro funde miskomprenegas! Kio restas do? Nur kuŝi fermokule, sur la bordo post tago brua, aldirekti aŭdon por falsaj flustroj, tiel trankviligaj, lasante niajn sekajn vivfoliojn sukiĝi en humido de la nokto por normaliĝi! Estas iu fino. Sed dum la vivo ne forlasis nin, espero restas, sed ankaŭ tiu tempo. Ĉinaj proverboj Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/8, p. 31 Delikata maĉado, Profunda studado. Neakrigita glavo rustigas, Mallernema homo postiĝas. Ju pli spiko plenas, des pli ĝi kliniĝas, Ju pli multescia, des pli sciavida. Posedita scio ne uzita, Kiel plugita tero ne prisemita. de N. NURAK Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) p. 128 La kredoj faras la historion, precipe se ili estas malpravaj. Estas por eraroj, ke homoj plej noble mortis. Will Durant. Geamantoj praktikas duopan egoismon; geedzoj praktikas egoismon podue. La Rachefoucauld (pere de brazila mediumo). Oni diras, ke por edzoj estas bonaj la flatoj, se nur oni dece porciigas ilin; eble, sed atentu, ke ĉe ĉia porciumado ekzistas ordinare nigra merkato. Mia kuiristino. Unu el la piej bonaj efikoj de la edzeco estas, ke ĝi metas la gejunulojn en liton je deca horo. Carney Brandt. La ordinara kritikisto neniam rekonas ĉefverkon, kiam ĝi okazas. Li klarigas ĝin, post kiam ĝi fariĝis respektinda. Raymond Chandler. "La korpo de l' virin' estas poemo" ... kiun oni deĉifru per la Brajla metodo. Mia manikuristino. — Nu, knabego, jen vi edziĝas? diris Julo Bouvillon. Vi pravas. Estas ja necese ekkoni la fundon de la hama mizero. Marcelo Aymé. Kaj kiu dece tradukos, por nia lasta numero, la faman frazon pri "the babe who has all the curves and knows all the angles"? Ĉinaj proverboj pri sanigo Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/6, p. 44 Sobra en manĝo, Senhasta en irado, Pacienca en afero, Profunda en dormo. Matenmanĝo sata, Tagmanĝo nutroza, Vespermanĝo simpla — vivo longa. Ne restu malviglaj la maljunuloj, la korpon ekzercu senĉese. Manĝu ĉiam sobre, bonan humoron tenu firme. Dieto vegetara, Promenado persista, laborintenso modera, humoro facila. La Malsana Rozo ( The Sick Rose) de William Blake La Malsana Rozo tradukis A. D. Foote Ho Roz’, vi malsanas! La sekreta pesto Fluganta dumnokte, en kriĉa tempesto, Vian liton karminan De ĝojo elserĉis; Kaj per amo malluma Vian vivon elsuĉas. FONTO: "La malsana rozo" [The Sick Rose], trad. A.D. Foote, en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 176. Ho rozo, vi febras . . . tradukis Meva Maron Ho rozo, vi febras kaŝite la verm’ traflugas tenebron dum hurlas la ŝtorm’ kaj liton esploras plezuron en tru’ kaj sekrete amoros por via detru’ FONTO: ["La Malsana Rozo"—The Sick Rose], trad. Meva Maron, en Urno kun Runoj (Chapecó, Brazil: Fonto, 1996), p. 39. La Malsana Rozo tradukis Jens S. Larsen Malsanas vi roz’! Nevidebla vermet’ Fluganta tra l’ nokt’ En la hurla tempest’ Vin trafis en la Ĝojruĝa sin’ Lia am’ en sekret’ Senvivigas vin. 1996.07.14, en novaĵgrupo cdp:soc.culture.es The Sick Rose by William Blake O rose, thou art sick! The invisible worm That flies in the night, In the howling storm, Has found out thy bed Of crimson joy, And his dark secret love Does thy life destroy. El Aŭguroj pri Senkulpeco (From Auguries of Innocence) de William Blake el “Aŭguroj pri Senkulpeco” tradukis William Auld Mondon en sablograjn’ kompreni, ĉielon en floreto; sur polmo infiniton teni, eternon en horeto. La rubekolo en karcero pelas ĉielon al kolero. Pro timoblekoj de leporo ŝiriĝas de la cerb’ tavolo. Rekreas raŭpo surfolia doloron de patrino via. Teksiĝas amo kaj deprimo je vesto fajna por l’animo. Soldat’ armilojn mobilizas, someran sunon paralizas. Se sunon, lunon dub’ opresus, lumadi ili tuj ekĉesus. FONTO: Blake, William. “El ‘Aŭguroj pri Senkulpeco’,” en Angla Antologio 1000-1800, redaktita de William Auld kaj Reto Rossetti (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1957), p. 181. Vidi mondon en sablero tradukis Tom Fraser Vidi mondon en sablero kaj ĉielon en kamp-floro; Havi l’Infiniton en manteno kaj l’Eternon nur en horo. FONTO: Blake, William. “Vidi mondon en sablero” [To see a world in a grain of sand], trad. T(om) F(raser), Esperanto en Skotlando, n-ro 96, Aŭtuno 1974, p. 6. Noto: Laŭ transskribo de William Auld (sed kun evidenta eraro: koro anstataŭ horo) sendita kun letero de 1987.01.26. FRAGMENTO De William Blake. Por vidi la teron en eta sablero, Por vidi ĉielon en floro, Necesas tenadi en man’ senlimecon, Kaj eĉ eterneco en koro. El la angla tradukis Farnsworth Wright. FONTO: Blake, William. "Fragmento," trad. Farnsworth Wright, Amerika Esperantisto, vol. 9, n-ro 2, marto 1911, p. 10. Vero dirita ambigue kaj malbonintence estas pli malbonefika ol ĉiuj elpenseblaj mensogoj. (W. Blake) FONTO: el “Aforismoj,” kolektis Aldo de’Giorgi, La Kancerkliniko, n-ro 74, april-junio 1995, p. 21. kune ĝojo kaj dolor’ teksas veston por la kor’ FONTO: [sen titolo], trad. Meva Maron, en Urno kun Runoj (Chapecó, Brazil: Fonto, 1996), p. 39. Pri Ne-Verkita Poemo (kun citaĵoj el William Blake -blejk-) de Kris Long Laŭ ĉifono de bruna papero mi poem-enigmon ekverkis: “vermo (Blake)”—ĉu “Malsana Rozo”? “Ho rozo vi velkas! Nevidebla vermo, kiu flugas nokte dum bruas ŝtormo, eltrovis la liton de ĝojo ruĝa: kaŝe amo malluma vian vivon detruas.” “fingroj”—kiaj? post frostoŝveloj? kontuzitaj (panelo falis, kiam mi malŝraŭbis, nu, fuŝe)? froste blankaj, laĉante ŝuojn? “bebon—beton—ĉirkaŭvinditan” —Blake denove: “pro raŭpo sur folio memor-plorojn de patrino” “unu krevis (laŭlonge)”—jen mi divenas, pri kio temis: duon-kilo da krudaj karotoj, du-tri-kruraj, forke-radikaj . . . kaj “serpento glutas la voston” —ĉu? Lasta tendo sur la herbejo de CAIDAN Unue aperis en El Popola Ĉinio 1991/5, paĝoj 16-17 Caidan estas juna tibet-nacia verkisto, deveninta de Hainan de Qinghai-provinco. Pluraj el liaj noveloj, ekzemple "Lupo sur dezerto" kaj "Familio for de la vilaĝo", spegulas la vivon de la tibeta popolo. Post intensa konstruado en somero kaj aŭtuno, aperis sur la herbejo Tawu nova paŝtista vilaĝo el vicoj da novaj tegolitaj domoj. Kiam venis vintro, la paŝtistoj ĝojplene transloĝiĝis el nigraj tendoj el bovharoj en vastajn helajn tegolitajn domojn, kaj per tio ili finis sian migran vivon. Tamen sur la herbejo solece staris ankoraŭ unu ĉifona tendo. En la malplena tendo estis nur felaj litaĵoj malpuraj kaj plenaj de grasmakuloj, tera forno, bovlo kun desegno de drako, malnova kupra tekruĉo, kaj ilia mastro — 84-jara maljunulo. Li estis Ciren Danba. Okdek kvar jaroj plenaj de malfacilo kaj penado tute elĉerpis lian energion kaj nun li ŝajnis spiranta marioneto. Li tuttage sidadis senmove ĉe la forno hejtata per bovfekaĵo. Estis vintro, sed la suno afable varmigadis. Nek venteto nek frosteto. Ciren Danba senĉese insultis la vintron sen frosto. La luko estis ombrata. Ciren Danba levis la kapon kaj vidis tra la luko, ke ŝafo-granda aglo kaŭras sur elektrofosto. La aglo alnajlis la akran, avidan rigardon al la nelonge vivonta Ciren Danba. Ciren Danba unuafoje sentis malkontenton kontraŭ aglo, kiun li ĉiam rigardis kun respekto. Elektrofosto, aglo, ĉu ili devis esti unu apud alia? Ve, ĉia krimo estis farita de homoj malobeantaj la prapatrojn. Ĉiu krimo okazis pro starigo de la elektrofostoj ... En printempo la gvidantoj de la paŝtista komitato energie propagandis al la paŝtistoj unu post alia, ke ili devas havi fiksan loĝejon kaj fini la migran vivon, starigi stalojn kaj konstrui furaĝkultivejojn por brutoj. Ili klopodis por konvinki, ke tio estas nova vivmaniero de paŝtistoj ... Ciren Danba ploris. Li dronis en granda malĝojo. Li opiniis tion katastrofo. En la okdek kvar jaroj Ciren Danba tre multe suferis de malfacilo kaj mizero. Kaj ĉi-foje, kio atendas la paŝtistojn? En vintro loĝi en travintrejo kaj en somero paŝti sur somera paŝtejo estas vivmaniero de paŝtistoj dum miloj da jaroj. Sed nun oni intencis ŝanĝi ĝin. Paŝtistoj devas migradi sur la stepo. Kiel oni povas loĝi fikse? Tio estas absolute malpermesata vivmaniero por paŝtistoj. Tian vivmanieron ŝatas nur pigruloj! Ĉu loĝado em tendo estas malfacila? Ĉu paŝtado estas malfacila? Jes, sed tio estas vivmaniero de la paŝtistoj heredata de generacio al generacio dum miloj da jaroj. Ĉu la vivmaniero de la prapatroj devas esti ŝanĝita? Ho vi, damnindaj posteuloj! Ciren Danba ĉirkaŭrigardis sian tendon kaj suspiris: Ho ve, vi estas ŝirmilo de ni paŝtistoj dum centoj da generacioj. Sed nun vi estos forĵetita kiel rubo ... Ciren Danba ĉiam memoras la devenon de tendo: Antaŭ multe da jaroj ne estis tendo kaj la prapatroj vivis sub la ĉielo kiel sovaĝuloj. Poste, la prapatroj ne povis elteni froston kaj ŝirmis sin per feloj ĵus deŝiritaj de mortigitaj bovoj, kaj de tiam ekaperis fela robo, kaj tiun sekvis fela tendo. Kaj pli poste, ŝafaj feloj anstataŭis la bovajn kaj tendoj el bovharoj anstataŭis tendojn el bovaj feloj. Sed kio sekvos pli poste? En la tago de transloĝiĝo el tendo en tegolitan domon, Ciren Danba foriris frumatene sen trinki teon. Estis tago de larmoj kaj ĉagreno. Ciren Danba neniel volis vidi, kiel liaj idoj malmuntos la tendojn kaj enloĝiĝos en nekomfortaj tegolitaj domoj. Antaŭ la foriro li nenion diris, ĉar li jam avertis al siaj idoj, kiam ili komencis konstrui domojn, ke li ne enloĝiĝos en la domo, ke ili restigu por li tendon, litaĵojn kaj te-servicon. Li insistis, ke li mortos en tendo. Li sciis, ke li vivos nelonge kaj ne volas fari krimon kontraŭ la prapatroj. Sed kiam Ciren Danba malsate pasigis tutan tagon sur malproksima herbejo kaj revenis en mallumo, li estis surprizita, ke malaperis la tendoj, kaj tie restis nur masoj da cindro kaj teraj fornoj. Ciren Danba refoje ploris kaj ploradis. Kiam li laciĝis de plorado, li revenis al la sidejo de sia tendo kaj sidiĝis sur la tero, ĉe la forno kiel kutime. Ĉagreno ronĝis lian koron. Doloro de forlasiteco enpikiĝis en lian koron kiel glavo. Kiel malfeliĉe estis, ke tia malagrablaĵo okazis por maljunulo, kiu vivos ne multajn tagojn. Alvenis liaj filo kaj nepo kaj iliaj edzinoj. "Paĉjo, bonvolu transloĝiĝi en novan domon," petis la filo kaj bofilino surgenue. "Avo, en la novaj domoj estas elektra lampo kaj televidilo. Bonvolu enloĝiĝi en nova domo, komforta lito por vi jam estas pretigita," petis la nepo kaj lia edzino surgenue. Kvazaŭ nirvaniĝinta, Ciren Danba sidis senmove kaj direktis la rigardon al la fora obskuro. La idoj ne sukcesis persvadi lin kaj restarigis por li la tendon sur la sama loko. Pasis plia tago. Malheliĝis. Post vespermanĝo kaj tetrinko Ciren Danba sidiĝis apud maso da cindro ĉe la forno, kion li faris en la pasintaj sennombraj tagoj kaj vesperoj. Li tute alkutimiĝis al tia vivo. Sed en la nokto subite ŝanĝiĝis la vetero, kiu ĉiam estis milda tra la tuta vintro. Muĝadis ventego, galopante sur la vasta sovaĝejo. Frapate de la ventego, la tendo makabre knaris. "Ha, tio estas vera vintro, vintro devas esti tia," Ciren Danba diris al si. La flirtanta pordkurteno estis levita, enpaŝis la 60-jara filo kaj 40-jara nepo. "Avo, meteoservo de televizio anoncas, ke ĉi-nokte estos eksterordinare granda neĝo. Bonvolu tranokti en nova domo." Ciren Danba sidis senmove en mallumo kiel argila pupo. "Paĉjo, nur unu nokton vi estu en nova domo. Morgaŭ vi povos reveni en vian tendon ..." "Nenien mi iros! Mi jam diris, ke mi restos en la tendo ĝis morto," Ciren Danba muĝis al siaj idoj. La malsukcesintaj filo kaj nepo foriris. La ventego furiozis ĝis noktomezo. Post ventego sur la herbejo regis morta silento. Ciren Danba sentis dormemon, longe oscedis en mallumo. Li palpe atingis la felajn litaĵojn, demetis la felan robon, sternis la litaĵojn kaj kuŝiĝis. Baldaŭ li endormiĝis. Ciren Danba vekiĝis de senĉesa krakado. Li konsciis, ke krakadon kaŭzis rompiĝado de la stangoj de la tendo. La multe sperta Ciren Danba komprenis, ke falis eksterordinare granda neĝo, kaj la stangoj de la tendo jam ne povis elteni la pezon de la neĝo sur la tendo. Apenaŭ li leviĝis el litaĵoj, lia kapo jam frapiĝis kontraŭ la supro de la tendo kaj li ne povis sin rektigi, ĉar la tendo jam malalte kliniĝis, kvazaŭ ventro de tuj akuŝonta virino. Ciren Danba trenis sian nudan marasman korpon en mallumo kaj trovis sian irbastonon en angulo de la tendo. Li levis la bastonon kaj ekbatis per ĝi la plafonon. Tio estis ununura metodo dum miloj da jaroj por forigi neĝon sur la tendo. Tendoj facile disfalas sub la pezo de dika neĝo. Sed la 84-jara Ciren Danba jam estis tro malforta por tion fari. Kiam li la naŭan fojon levis la bastonon, li jam senfortiĝis kaj devis ĉesigi la penadon. Li kurbe staris senfare kaj anheladis. La plafono kliniĝis pli kaj pli malsupren kaj laŭtiĝadis la krakado. Ciren Danba dronis en malespero. "Falu, ke mi estu entombigita en neĝo. Mi jam diris, ke mi volas morti en la tendo ..." Ciren Danba heroe staris, pene subtenante la plafonon per la kapo. "Krak", rompiĝis la trabo de la tendo, kaj la nigra tendo malrapide falis, kvazaŭ falus la nigra ĉielo. Instigate de la natura instinkto de memkonservado, Ciren Danba elkuris el la tendo en palpebruma daŭro. Ĝuste kiam la maljunulo elsaltis el la pordo, la tendo komplete disfalis kun obtuza bruo. La lasta nigra punkto sur la herbejo estis englutita de la arĝenta mondo, malaperis la lasta tendo el nigraj bovharoj sur la herbejo Tawu. Ciren Danba konsternite staris sola sur la neĝa sternaĵo. Nemalproksime, kie kuŝas la nova paŝtista vilaĝo, impone brilis lampoj ... Recenzo: Malsata ŝtono de Rabindranath Tagore de Michel Duc GONINAZ Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) paĝoj 151-154 MALSATA ŜTONO Kolekto da rakontoj de RABINDRANATH TAGORE — Tradukis el la bengala lingvo Lakshmiswar Sinha — Illustraĵoj de Sukhamoy Mitra — 128 p. — Serio Oriento-Okcidento no 1 — Eldona Societo Esperanto. Malmö 1961. La ludo de la realo kaj de la fabelo en tiuj rakontoj similas al la konduto de la heroo de Malsata Ŝtono, kiu jen surmetas eŭropajn vestojn por plenumi dumtage sian oficistan taskon kaj ĉe vesperiĝo vestas sin kiel tradicia nababo kaj fumas akvopipon por renkonti la noktan fantomon de la persa belulino. Fabelo kaj realo intimas en tiuj sep rakontoj, sed la fabelo mem ne baziĝas sur konvenciaj elementoj: ĝi ĉiam aperas kiel mikso de realo kun fantazio, kun sonĝo — aŭ inkubo. Ĉu la historio de la malnova marmora kastelo, kiu alsorĉas kaj englutas la enloĝantojn, estas vera, aŭ ĉu "la rakonto de komenco ĝis fino estis konstruita nur de (...) (la) fantazio" de la mistera kaj filozofiema kunvojaĝanto? Kaj pri la historio de la Princino — Mahometanino, fariĝinta mizera vagulino pro amo al la soldato-bramano, la aŭtoro mem konfesas kun rideto: "Kredeble mi kompostis (tiel != aranĝis) per mia fantazio verkon en (tiel != el) la densa montonebulo kunmiksita kun mia fumado; kredeble tiu mahometana bramanino, tiu fortikaĵo ĉe la bordo de Jamuna — eble neniu estis reala." Tamen la realeco estas, ĉe ĉiu paĝo, sub niaj okuloj. Ĝi estas bildo de Hindujo — pli precize de Bengalujo — en la fino de la dek-naŭa jarcento, sub la angla regado. La atmosfero de la nababaj tempoj estas jam nur rememoro: "Antaŭ ducent kvindek jaroj Ŝaho Mamud la dua konstruigis la kastelon en ĉi tiu trankvila loko por plenĝui la vivon. Iam, fontano en ĝia banĉambro ŝprucigis rozodoran akvon kaj en tia belega kaj trankvila ĉambro la belaj persaj junulinoj antaŭ banado malligis la longajn hararojn kaj, sidante sur ŝtonaj benkoj kaj streĉante siajn nudajn piedojn en bonodoran akvofluon, kantis "Gaĝal" en akompano de setaro." (Malsata Ŝtono) aŭ: "Kiam mi aŭdis lingvon parolatan de nababfilino en la moderna monturbo Darĝilingo — ĉirkaŭita de dika nebularo — ekaperis kiel fantazio antaŭ mia anima okulo — aro da grandiozaj palacoj — kiuj estis konstruitaj el blanka marmora ŝtonaro — surstrate bele ornamita aro da ĉevaloj kun longaj vestoj — sur dorso de elefanto seĝo kun baldakeno bele konstruita kun oraĵo — diverskoloraj turbanoj sur kapoj de loĝantaro — abunda kostumo el muslino — kurba kaj brilanta tranĉilo pendigita ĉe ĉies zono — belega sandalo kun ornamita pintaĵo — longa libertempo — abundeco de kostumo sur la korpo — grandega, preskaŭ senlima ĝentileco." (Malespero). Sed al la realeco de la jaroj 1890-1900 apartenas la reĝetoj, la bramanoj, la grandbienuloj, la fremdaj "sahiboj", kaj la amaso de la humila popolo: lutenantaj kamparanoj, paŝtistoj, fiŝkaptistoj, vagantaj aktoroj. Jen sub niaj okuloj aperas la spektaklo de ĉaro-festo sur vendoplaco, jen ĝis niaj oreloj alvenas la sono de fluto anoncanta la edziniĝan feston de dekdujara knabino... Al tiu realeco apartenas la koloniista fenomeno. Hieraŭ kiel hodiaŭ, la Eŭropanoj — egale ĉu Francoj aŭ Angloj — kvazaŭ imagas, ke la indiĝenoj — egale ĉu Araboj aŭ Hindoj — "ne povas esti konsiderataj kiel homidoj." Kaj en la rakontoj Malespero kaj Nubo kaj Suno ni vidas, kiel sin levas kontraŭ la fremda reganto unuflanke la reprezentantoj de l' pasinto, kiel la ribelanto-heroo Kesarlal: "Kesarlal opiniis, ke ni devas forpeli la blankulojn, kiuj manĝas bovinviandon (...) kaj ke denove la Hinduoj kaj Mahometanoj ŝakludu por akiri regadon de Hindustano" — aliflanke la reprezentantoj de la kreskanta intelektula klaso, edukita anglalingve, kiel la juna juristo Sasivusan, la grandanima "studama sinjoro". Sed la ŝlosilo de tiu novelaro ne troviĝas en la sociaj problemoj. Kaj eĉ: la vera realeco restas ekster la historiaj akcidentoj. Ĝi kuŝas en misteraj elementoj, samtempe ŝanĝemaj kaj eternaj, kiuj nomiĝas Naturo kaj homa Animo. "Kiam sur la ĉiela sceno la nubo kaj la suno — du aktoroj — ludis siajn proprajn rolojn, tiam sube sur la tera sceno nekalkuleblaj homoj ludis diversajn rolojn en diversaj lokoj." Tiuj linioj enkondukas kaj resumas la rakonton Nubo kaj Suno (tuta romano en kelkaj paĝoj), en kiu Tagore tiel subtile kaj imprese priskribas la animon de virino, aperanta jam en juna knabino. En la historio de Sasivusan kaj Giribala — kiu estas ankaŭ socia dramo — ni vidas, kiom la sorto de la homo similas al la ludo de suno kaj nubo. Ankaŭ en La Gasto ni trovas la tre interesan figuron de la juna bramano Tarapado, ĉiam pelata de sia migrema naturo. Li "estas kvazaŭ feliĉa ondo de moviĝanta mondo senlima, li kvazaŭ ne havis rilaton al pasinteco, lia vivago konsistas el movo-moviĝo antaŭen." Kaptita de studemo kaj de la knabino Ĉarusasi, li restas dum du jaroj en la sama loko, sed malaperas ĵus antaŭ sia edziĝa festo, dum uragana senbridiĝo de la tuta Naturo, de ĉiuj kosmaj elementoj, "ĉarofesteno de la mondo", li forkuras "al sia sendezira senlima universpatrino." La Naturo estas ja ĉefheroo en tiu novelaro. Ĝi floras dum la pluvsezono, soifas dum la sekeco. La riverfluo, kiu "kiel lerta dancistino moviĝas sinturnante ie kaj tie sur ŝtonoplena vojo", ludas aparte gravan rolon. La rivero, ofte komparata kun la homo, estas jen bonfara jen malica ("la petolema kaj malbona naturo de la akvofluo"). Ĝi estas signo de alveno kaj de forveturo (La Gasto), ĝi alportas fekundecon al la tero kaj malfeliĉon al la homoj, kiel en Reveno de Khoka-babu, kie "la malsata rivero Padma englutadis kortojn, vilaĝojn ..." kaj rabas infanon. La malsata rivero ... Jen la magia, ŝlosila vorto de tiu novelaro. Naturo malsatas. Homo malsatas. La temo de la malsato troviĝas preskaŭ en ĉiu rakonto: malsata ŝtono (la titolrakonto), malsata rivero, malsataj radikoj (p. 69) sed ankaŭ: "Malsata, soifa kaj suferanta Tiel estas koro mia." (p. 83) aŭ: "... estis tiel, ke kvazaŭ liaj malsataj okuloj neniam satiĝus." (p. 111). La rivero malsatas je tero, la tero soifas je akvo. La homo malsatas kaj soifas je amo. Nesatigitan amon ni trovas ĉe la heroinoj de La Skeleto, de Malespero, kaj ankaŭ tia malsato turmentas Kabuliwala'n, kiu dum jaroj ne vidis sian filineton. Naskiĝanta, ankoraŭ ne konscia amo turmentas la knabinojn Giribala kaj Ĉarusasi. La malsato de la homoj inkrustiĝis sn la ŝtonojn de la fabela kastelo, ĉar "iam en tiu kastelo moviĝis multege da nesatigita deziro amora kaj flamo de pasio kaj (...) ĉiu ŝtonpeco de la kastelo fariĝis malsata kaj ankaŭ soifa." Legante ĉi tiujn rakontojn, oni ĝuas ne facile difineblan senton, kiu preteras kaj la intereson al la realismaj priskriboj kaj la sorĉon de l' ekzotikeco kaj de la fabela elemento. Tiu sento estas samtempe korŝira kaj paciga. Ĝi estas la poezio, kiu ĉeestas sur ĉiu paĝo de tiu proza libro. Ĝi estas la profunda homa liriko de la "Granda Instruisto", por kiu la vivo signifas unuiĝon kun la Universo. La prezento de la libro — bela papero, ilustraĵoj — indas la enhavon. Al nia esperanta pioniro Lakshmiswar Sinha ni ŝuldas la elekton de la rakontoj ("mi elektis nur tiujn rakontojn, kiuj enhavas priskribon pri hindaj, pli bone dirite bengalaj karakteroj kaj de naturo kaj de homo"), la tradukon, kaj enkondukon pri "la vivo kaj verko de Rabindranath Tagore", kiu alportas al la leganto la necesajn elementojn por konatiĝi, almenaŭ supraĵe, kun la aŭtoro. La serio "Oriento-Okcidento" estas per tia libro bone inaŭgurita. La stumpaj arboj de Reto ROSSETTI Aperis en Pinta krajono paĝoj 60-61 En nia strat' la balaistoj ŝanĝis la rolon kaj aperis kun hakilo, pioĉo kaj segilo, kaj fortranĉis la branĉojn de la fagoj. Ho, utilo! La dolĉaj fagoj, kiuj nin aleas, forperdas siajn sprosojn en Aprilo! Kaj dum la branĉoj falas kaj pereas, la amputistoj bonhumore viglas, kriante: «For! Vi nur foliojn kreas por ĝeni nin aŭtune dum ni striglas la urbajn stratojn» — Tiel, ekzekute, tra l' longa strato ili gaje migras. La stumpaj arboj siluetas mute. Jes ja. En niaj stepoj de bitumo, ĝangaloj de betono, ni bezonas ankoraŭ ian spiron el la humo. Ni tial plantas arbojn, sed ordonas, ke ili ne etendu sin sovaĝe, sed kresku dece, ĉar aleo donas bontonon al kvartalo, sed domaĝe foliojn ŝuti rube sur pavimon aŭ en ĝardenojn! Ne — ni tondu saĝe. Ho, fagoj! Vian kriplan anonimon mi vidas kun hororo kaj sufero. Vi gestas fikse, kvazaŭ vi animon enfermas, kiel arboj de Infero. En pluva tago poste mi eliris. Tra l' strato kia trista panoramo! Eble tiele la krucar' spaliris sur Via Appia, kiam post la dramo de l' tondra sklavribel', Spartako pendis kun sepcent, dum forfumis la viv-flamo. La straton apatie mi descendis, dum ĉiu arbotorso gutis larme kvazaŭ pri sia sorto ĉiu plendis. «Do vin la homo dresis!» mi malvarme konstatis, kiam, jen! kvin verde spontaj folioj sur dolora stump' alarme respondis: «Ne, ni spitas!» — Ha, senhontaj! La fono historia kaj politika de Kazimierz DOMOSLAWSKI Unue aperis en la nica literatura revuo 7/5 (n-ro 40) paĝoj 161-163 ... En tiu jam tre fora periodo (t.e. de la junaĝo de Zamenhof), ne ekzistis Litovujo en etnografia senco de tiu vorto. Sed estis tre vivaj tradicioj de la malnova historia Litovujo, kiun oni prefere nomus, kiel faras A. Grabowski en la antaŭparolo al «Sinjoro Tadeo», Litvo. Tiu ŝtato, kiu estis en unuiĝo kun Polujo ekde 1569 ĝis 1795, ampleksis, krom la nuna Litovujo, Belorusujon, Ukrajnon, Volhinion kaj Podolion: tiu vasta imperio estis loĝata de Belorusoj, Rutenoj, Poloj k.a.; nur parteto estis loĝata de Litovoj, kiuj en tiu epoko ne konsciis sian naciecon. Post la Napoleonaj militoj, la Viena Kongreso en 1815 faris dispartigon: ĝi kreis «Polan Reĝlandon» (pollingve «Krolestwo Polskie», ruslingve «Carstvo Polskaje»), kies ĉefurbo estis Varsovio; la teritoriojn kuŝantajn oriente de la Pola Reĝlando oni plu nomis Litvo (pollingve «Litwa»). La nomo «litvano» (pollingve «Litwin») signifas do ne apartenon al la litova gento, sed apartenon al tiu iama grupo de teritorioj. En tiu senco nomis sin litvanoj la plej granda pola poeto Mickiewicz, la nacia pola heroo Tadeo Kosciuszko; ankaŭ en tiu senco Zamenhof parolis pri «Litovujo (= Litvo), mia malfeliĉa patrujo» (O.V. 383). Efektive Bialystok, kie naskiĝis kaj pasigis sian infanecon Zamenhof, kuŝis dum cent jaroj (1815-1915) ekster la limoj de la «Pola Reĝlando», en la gubernio de Grodno. Ankoraŭ en 1915 la ĉefo de la renaskiĝanta Pollando Pilsudski penis rekrei la historian regnon kaj publikigis alvokon «al la popoloj de la estinta litva grandduklando». Ankaŭ tiutempe litovaj naciistoj revis rekonstrui sian iaman potencan regnon, sed sen unuiĝo kun Polujo. La revoj de la polaj kaj de la litovaj naciistoj egale malsukcesis. La regiono de Suwalki estis dispartigita inter Polujo kaj Litovujo jam tuj post la unua mondmilito: tie la problemo estis iom pli facila, ĉar la etnografia limo estis sufiĉe klara. La regiono de Bialystok, plejparte loĝata de polaj kamparanoj, fariĝis parto de la renaskiĝanta Polujo: eĉ post la dua mondmilito estis respektata tiu stato. La regiono de Grodno, kie loĝis Poloj kaj Belorutenoj, fariĝis, laŭ decido de Stalin, parto de la soveta Belorusujo, kaj la Poloj, kiuj tie loĝis, estis transportitaj al la nuna Polujo. Pri la regiono de Vilno (litovlingve «Vilnius»), kiu estis tradicie disputata inter Poloj kaj Litovoj, Stalin decidis transdoni tiun urbon al la Litovoj kiel ĉefurbon, kaj la pola loĝantaro devis elmigri el tie. La nacia demando estis tiamaniere solvita alie, ol revis Zamenhof, ĉar oni starigis ŝtatojn konstruitajn sur nacia bazo. A. Bjalistoko ... Estas vere, ke Zamenhof mem uzis la formon «Bjelistoko», ĉar li estis edukita en rusa kulturo. Poloj ĉiam diradis «Bjalistoko», ĉar la vorto «blanka» estas pole «bialy», ruse «b'elyj». Bjalistoko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis ja dum cent jaroj ekster la «Pola Reĝlando», sed ĝi apartenas al sendispute pola etnografia, teritorio, kaj tial estas pli be~ne uzi la formon pli proksiman al la pola (1). Parolante pri Rusoj kaj Germanoj en la tiama Bjalistoko, oni devas scii, ke tiuj elementoj ne apartenis al la indiĝena loĝantaro. Rusoj, kiuj loĝis en tiu urbo, estis aŭ oficistoj, aŭ militistoj, aŭ policanoj aŭ instruistoj (ĉar la instruado devis okazi nur en rusa lingvo), aŭ eĉ komercistoj, kiuj ricevis privilegiojn de la rusa registaro. En la komenco de la kapitalisma periodo, Bjalistoko ricevis karakteron de industria urbo kaj tie fondiĝis speciale grandaj teksfabrikoj per germanaj kapitaloj, al kiuj la rusa registaro koncedis specialajn privilegiojn. Kompreneble la fabrikposedantoj dungis kiel helpantojn germanajn oficistojn, kiuj helpis al ili ekspluati la laboristaron, kiu estis grandparte pola. B. Vejsejaj ... Pole oni skribas Wejsieje, ruse Vejsĉi kaj litove Vejsejai. En ĉiuj tri lingvoj tiu nomo estas en plurala formo, tial la transskribo per -aj estas egale fonetika kaj gramatika en Esperanto. Tiu vilaĝo kaj la ĉirkaŭanta regiono estis, antaŭ 1914, parto de la Pola Reĝlando, sub rusa regado, kvankam tie loĝis multaj Litovoj. Ĝi apartenis al la gubernio de Suwalki. Post la unua mondmilito, la norda kaj orienta partoj de tiu gubernio transiris al la Litova Respubliko, kaj la limo inter la du ŝtatoj kuras tre proksime de Vejsejaj. Post la dua mondmilito, ĝi plu restis en la Litova Soveta Respubliko. Piednoto (1) Ekzistas tria formo, la litova: Baltstogé, ĉar en tiu lingvo »blanka» estos «baltos». La dua parto de la nomo signifas proksimume «kunfluejo». La urbeto estis fondita de la Grandduko Gedimin en 1320. La fonto genta kaj kultura de N. Z. MAIMON Unue aperis en la nica literatura revuo 7/5 (n-ro 40) paĝoj 163-164 La carista Ruslando estis vasta teritorio, kiu dum la lasta jarcento entenis la plej viglan kaj plej spiritan parton de la juda gento. Ili loĝis en la okcidentaj regionoj, meze de la slavaj popoloj, sed vivadis aparte: parolis alian lingvon, havis aliajn morojn, evoluigis alian kulturon, bazitan sur la leĝoj kaj reguloj de sia malnova religio. Spirite ili superis siajn kristanajn najbarojn, kiuj plejmulte estis ankoraŭ analfabetaj. Inter tiu judaro distingiĝis unu grupo per pli alta nivelo: la litovaj judoj. Ilia centro estis Vilno. De tie ilia influo eliris al la urboj kaj urbetoj kaj etendiĝis al pli vasta tereno, ol la geografiaj limoj de la tiama Litvo. Ekstere ili diferenciĝis de la ceteraj judoj per alia prononco de la hebrea kaj de la juda lingvoj, interne per aparta racieco. Dum la lastaj jarcentoj floradis tie intensa Talmuda studado, kiu levis la nivelon kaj fortikigis la racian pensmanieron, kontraŭe al la polaj kaj ukrajnaj judoj, kiuj estis pli sentemaj. Pro tio, la mistika religia movado «Ĥasidismo», kiu aperis inter 1750 kaj 1780 en la sudo kaj rapide disvastiĝis, trovis ĉe la litcvaj judoj tre malmultajn adeptojn. Sed ĝuste tiu racia spirito montriĝis favora por alia movado, kiu venis de Germanujo kaj eniris en la limojn de Orient-Eŭropo je la komenco de la 19a jarcento: «Haskala», t.e. la klerismo. Tiu klerismo estis flanka branĉo de la ĝenerala klerisma movado en Francujo («la philosophie des lumières») kaj Germanujo («die Aufklärung»), kaj, same kiel ĝi, bazita sur humanistaj ideoj. Ĝi celis liberigi la homojn je mezepokaj superstiĉoj, je religiaj kaj sociaj katenoj. Ĝiaj adeptoj forte batalis kentraŭ la tradiciaj, apartigantaj vivaranĝoj de la judoj. Komence ĝi trafis nur izolulojn, sed ĝia efiko estis profunda. Antaŭ ĉio ĝi alportis al ili modernan klerecon; ili elmontris grandan lingvan intereson: ili uzadis la hebrean lingvon skribe, preferis la germanan buŝe, profundiĝis en la Biblion, en la hebrean gramatikon, abunde verkadis, kaj malgraŭ sia racieco alte ŝatis la poezion. La tradukon, kiun Mendelssohn donis de la Biblio, estis rigardata de ili kiel sankta, kaj ofte el ĝi ili lernis la germanan lingvon. La verkaro de Schiller estis ilia preferata legaĵo en la germana literaturo. Litvo estis la grava centro, kie vivis la plej multaj klerismaj verkistoj; kun ili komenciĝis la moderna hebrea literaturo. En tiu medio, kiu havis la kulton de la lingvaj aferoj, vivis la familio de Zamenhof, de la avo ĝis la nepo. Jen la atmosfero, sur kies fono povis aperi kaj evolui en la menso de la juna Zamenhof la ideo pri artefarita internacia lingvo. Recenzo: Simpozio pri ata/ita de M. Duc GONINAZ Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) paĝoj 166-172 H. A. de Hoog - D. B. Gregor - K. Kalocsay - S. La Colla - I. Lapenna - T. Nakamura - T. Pumpr - J. Régulo - R. Schwartz - E. Sonnenfeld - G. Waringhien LA ZAMENHOFA ESPERANTO - Simpozio pri ATA/ITA. Eld. Stafeto. Serio «Movado» No 2. La Laguna 1961 - 379 p. Eldonnomhro: 1500 ekz. Prezo: 3 dolaroj. La milito inter -ujo kaj -io ankoraŭ ne eniris la Historion, kaj jam eksplodis nova fratmurda milito inter nia laŭdire pacema popolo. Sed, eĉ se la kverelo akriĝis lastatempe, la problemo ne estas nova, kaj la kverelo nur reliefigis ĝian gravecon. La problemo -ata/ita estas efektive pli grava, ol ŝajnas unuaavide, kaj tuŝas la unuecon de nia lingvo. Tial oni ne miru pri la amplekso de la libro eldonita de Stafeto kaj verkita de dek-unu defendantoj de «la Zamenhofa Esperanto». Ĉiu «simpoziano» kontribuis laŭ sia propra metodo kaj laŭ sia propra vidpunkto al tiu kolektiva verko. Notindaj diverĝoj de la vidpunktoj rimarkiĝas inter ili. Pri la diverseco de la naciaj originoj ni ne bezonas insisti. Tamen, ĉiuj venas al la sama konkludo, ke la konflikto povas solviĝi nur per strikta observo de la Fundamento, kiun kontraŭdiras la tezoj de Collinson, Isbrucker kaj Jung. La Simpozio pri ata/ita estas do origine kaj esence polemika verko. Ĝi fariĝis fakte lingvoscienca traktato, kiun serioza studanto de nia lingvo — mi eĉ diras: ĉiu Esperanto-instruisto — de nun ne rajtas ignori. Tio pruvas, ke «necese estas, ke ankaŭ herezaj estu inter ni». Al la polemikaj argumentoj de la libro mi ne intencas aldoni komentariojn: tio signifus, miaflanke, doni la hufbaton de l' azeno al atisma partio. La polemika flanko respeguliĝas precipe en la artikoloj de Ivo Lapenna kaj Raymond Schwartz. Ambaŭ celas rebati la atismajn teoriojn sur la tereno de la logiko, al kiu plej ofte apelacias la atistoj. Ambaŭ klare montras, per vortoj simplaj kaj per metodo alirebla de ĉiu esperantisto, eĉ laiko en gramatikaj aferoj, ke «-ita nepre inkluzivas, ke la koncerna ago estis pli frue ata kaj, se vi volas, ankoraŭ pli frue -ota, sed ke neniam -ata povas inkluzivi itecon». (Lapenna), aŭ ke «Kie ajn troviĝas ĝia elirpunkto, se verbo alvenas ĝis «-it», ĝi necese devis pasi tra «-at» kaj ke sekve la teoria formo manĝatita povas sendomaĝe reduktiĝi al manĝita» (Schwartz). Min tiklas la deziro citi pli spicitajn erojn el la ŝvarca artikolo, sed la leganto certe kredos min senpene, se mi asertas, ke gramatika disertacio el la plumo de Schwartz estas nekomparebla ĝuo (1). Tamen la pure polemika sinteno tie montras siajn limojn. Limigante sin a1 la signifo de -ata kaj -ita, Lapenna kaj Schwartz povas facile demonstri, ke trinkita biero aŭ manĝita kuko neniel kaj neniam povas refariĝi (se ne per sorĉado) trinkata aŭ manĝata Tio ŝajne estas la logiko mem. Sed tiu demonstro baziĝas sur la postulato, ke ĉiuj esperantistoj akceptas saman signifon de -ata kaj -ita. Ĝuste tiel ne estas. La atistoj venis al tio, ke ili elkonstruis novan sisteman, en kiu la nocioj de ateco kaj de iteco ne havas la saman signifon, kiel en la Zamenhofa Esperanto. Tial, batalante per tiel suspektinda ekzemplo, kia estas renversata/renversita, Schwartz, same kiel Lapenna, volas konverti («... ankoraŭ mi ne malesperas konverti vin») homojn, kiuj ne parolas la saman lingvon. Schwartz ridindigas Jungon pro lia frazo «mi estis preskaŭ renversata sed mi tamen ne estis renversata», kiun li artifike transformas al «mi estis renversata sed mi tamen ne estis renversata». Sed Jung tute simple uzas — logike — en la kadro de la atisma sistemo — la savan sorĉan vorton preskaŭ, kiun Kalocsay (p. 29) uzas en la kadro de la zamenhofa lingvo. Tial, la artifikaj ekzemploj, kiel la nepentrita fasado, kiu estis pentrita kaj aliaj renversaĵoj, akompanataj de kontraŭargumentoj kaj reciprokaj akuzoj pri nelogikeco, naiveco kaj aliaj ĝentilaĵoj kondukas al senelirejo. Por solvi la problemon prezentiĝas fakte la jenaj taskoj. Unue, montri objektive, en kio diferencas la lingvouzo de la esperantistoj koncerne la participojn. Due (kondiĉe, ke la ĵus uzita vorto «esperantisto» ankoraŭ signifas senrezervan obeon al la Fundamento), eltiri el la Fundamento (formoj devigaj) kaj el la verkoj de Zamenhof (formoj, se ne ĉiam, almenaŭ ĝenerale rekomendindaj) la veran esperantan uzon koncerne la participojn. Tio povas sufiĉi por paroli kaj skribi korekte, kaj eĉ por la instruado en elementaj kursoj, kondiĉe, ke oni ne enmiksu «regulojn» elverkitajn per referenco al nacilingvaj gramatikoj aŭ artifikajn «simetriajn» tabelojn. Sed oni devas konstati, ke la Fundamento estas malmulte uzata en niaj kursoj, kaj eble de tio venas certaj bedaŭrindaj rezultatoj. Sed tie venas la tasko de la lingvisto: klarigi, kial ekestis la problemo, kaj studi laŭeble plej profunde ne nur la participan sistemon, sed la tutan verban sistemon de nia lingvo. La du unuaj punktoj, jam larĝe disvolvitaj dum la antaŭaj diskutoj, ŝajnas plene elĉerpitaj de la simpozio. Ĉiu kunaŭtoro sin apogas sur zamenhafaj ekzemploj. Waringhien rakontas, kiel li malkovris kontraŭdiron inter la klarigoj de kelkaj lernolibroj pri la participoj kaj la efektivaj fundamentaj formoj. Tion spertis ankaŭ aliaj esperantistoj. Estas fakto, ekzemple, ke en sia gramatiko por francoj, Aymonier parolas pri simetrio inter la formoj participaj kaj la formoj indikativaj, kaj pri «la perfekta respondo inter ambaŭ participoj» (t.e. aktiva kaj pasiva). Sed li jam aludas pri hezitoj inter -ata kaj -ita, kaj, se li donas kiel regulon la «regulon de Sro Vincent» (profesoro pri matematiko), kiu respondas al la atismo, li tamen notas, ke «praktike oni do devas uzi plej ofte la formon -ita, escepte ĉe la kazoj, kiam estas necese indiki, ke la verba ago estas plenumiĝanta kaj daŭras.» Do, se Aymonier prezentas eraran teorion. ii tamen allasas praktike ĝustan rimarkon, ĝuste pro tio, ke li sisteme prenas siajn ekzemplojn el la Fundamento aŭ el la Krestomatio (kiu tiam ankoraŭ ne estis korektita!). Kaj tiu lia rimarko plene kongruas kun la rimarkoj de De Beaufront, donitaj de Zamenhof mem, kiujn citas La Colla (p. 34). De Hoog tre klare pritraktas la problemon pere de skemo, kiu evidentigas la simetriojn de la zamenhofa sistemo, kaj li alportas grandan nombron da ekzemploj el la zamenhofaj verkoj, ĉefe el la Biblio. Sed eĉ se oni limigas sin al la teksto de la Fundamento (supozante, ke en ĉiuj siaj aliaj verkoj Zamenhof sisteme «eraris»!), estas pli ol evidente, ke oni ne povas kongruigi ties ekzemplojn kun la «nete tempa» sistemo. Aŭ oni devas tordi la sencon kaj perforte elfosi pluskvamperfekton, kie ĝi ne estas (kiel en la fama frazo pri Georgo Vaŝington, kaj eĉ en la frazo pri la ŝuldo, kiu estos pagita baldaŭ) aŭ oni estas devigita deklari, ke Zamenkof eraris. La nekongrueco de la Zamenhofaj frazoj kun la atisma sistemo estas detale analizita de Tomaŝ Pumpr. Sed ankaŭ la tria punkto ricevas en tiu verko promeson de plenumiĝo. Pli ol promeso eĉ. Du studoj estas ĉiflanke aparte atentindaj. En sia studo, Teruo Mikami (alidirite Tazuo Nakamura) montras la duoblan funkcion de la perfektaj tempoj ĉe la pasivo, pro la neekzisto en nia lingvo de formo, kiu esprimus la simplan preteriton, kaj, post komparo kun la japana lingvo, li enkondukas teorian formon (aŭt) por evidentigi la diferencon inter stato kaj ago-rezulto ĉe la pasivo. Li postnote tuŝas la problemon de la aspekto preter la kverelo pri la participoj. Lia distingo inter tempo kaj tenso povas ankaŭ esti utila en nia gramatiko. Tazuo Nakamura venas al la konkludo, ke en Esperanto «oni esprimas la temponuancojn per la intermiksita uzado de ambaŭ sistemoj tensa kaj aspekta». La granda merito de Tomaŝ Pumpr estas ĝuste, ke li profunde elstudis la problemon laŭ la vidpunkto de la aspekto. Lia studo «Esperanto sen aspektoj?» komenciĝas per klarigo de la nocio de aspekto («Se ni volas diskuti, ĉu Esperanto posedas aŭ ne posedas aspektojn, ni devas unue scii, kio estas aspekto»): lia klasifiko, pere de grafikaĵo de la diversaj eblaj psikaj bildoj pri la ago, kondukas al la divido en du aspektoj: perfektiva kaj imperfektiva. Poste, Pumpr, atentiginte, ke «logikeco de ĉiu normo-sistemo estas, ke ĝi ne enhavu internajn kontraŭdirojn» faras «lingvajn eksperimentojn» surbaze de tri variantoj de la atismo: «lingvo senaspekta kun nete tempa konjugado» (Isbrucker), «lingvo senaspekta, kapabla esprimi la postrezultecon, kun unu signifo de la participoj» (Collinson) kaj «lingvo senaspekta, kapabla esprimi la postrezultecon kun kombinita signifo de la participoj» (Jung). Ĉiu sistemo, logika en si mem, estas analizita kaj provizita per konkretaj ekzemploj. Poste, estas montrite, kiam kaj kiel tiuj sistemoj kolizias kun la zamenhofaj formoj, kio kondukas al la aspekta sistemo de la Fundamento. La studo de Pumpr estas majstra leciono ne nur de Esperantologio, sed de lingvistiko. Sed la nacio de aspekto estas falŝtono por multaj! La ekzemplo de Sinjoro Jourdain pruvas, ke oni povas paroli proze, nesciante, kio entute estas prozo. Same oni povas paroli korektan, puran kaj zamenhofan Esperanton, ne sciante, kio estas aspekto, kaj eĉ entute, kio estas gramatiko. Mi tamen atentigas la afablan leganton, ke eĉ akceptinte la ŝvarcan postulaton, nome, ke Esperanto ne estis kreita por la klerularo (kio cetere ne detruas la lapenan postulaton pri kompetenteco!), ni ne povas elturniĝi, okaze de la plej eta lingva disputo, sen gramatika aparato. Tion Schwartz mem ne povas eviti en sia demonstrado, eĉ se li klopodas «eviti komparojn, ofte erarigajn, kun alilingvaj konjugacisistemoj.» Vi ne volas paroli pri aspektaj? Bone. El pedagogia vidounkte, mi ne estas kontraŭ la rekta metodo, sen gramatiko. Tiam vi ankaŭ ne bezonas paroli pri akuzativo. Zamenhof ne menciis la aspektojn? Bone. Sed li ankaŭ ne menciis la pluskvamperfekton, kaj ĝis nun neniu esperantisto aŭdacis malpermesi al alia esperantisto paroli pri pluskvamperfekto. Cetere, estas evidente, ke eĉ la 16 reguloj (kiuj ne konstituas gramatikan priskribon de la lingvo) estas aplikeblaj nur, se oni komprenas ties terminologion. Por kompreni, ekzemple: «la ablativo (estas esprimata) per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco», estas necese, ke oni sciu, kio estas ablativo, aŭ ke oni konu la sencon de la vorto per (kio antaŭe forigas la problemon!). Se ne, kion vi faros per tiu «per per» (kaj aliaj nebulaj prepozicioj)? Do, la problemo ne estas, ĉu oni rajtas paroli pri aspekfioj aŭ pri pluskvamperfekto (aŭ ĉu estas oportune, el pedagogia vidpunkto, paroli pri akuzativo aŭ ablativo), sed: kiamaniere oni en Esperanto esprimas la aspektojn (aŭ la pluskvamperfekton), kaj kian rolan ludas tiuj formoj en nia lingvo. Ni provizore lasu la vorton «aspekto», kiu havas du malavantaĝojn: unue, ĝi ne estas sufiĉe preciza, kiel ni poste vidos; due, ĝi estas kvazaŭ tabua por la atistoj, sed ankaŭ por kelkaj itistoj. Estas tamen strange, ke Collinson povas aserti, ke «-as estas aspektoneŭtrala», kiam li, per la ekzemplo de «mi skribas» ĝuste donas elĉerpan difinon de la imperfekta aspekto, kaj ke Schwartz, elirante el tempa sistemq, kaj propravole ignorante la aspektojn, difinas la at-ivon kaj it-ivon (sendepende de la as- os-, is- tempoj) respektive per la ekzemploj: vi estas amata kaj la kotleto estas kuirita. Nu, egale, la diferencon inter amata virino kaj kuirita kotleto ni nomu la Faktoro X. Nun mi demandas: kiel oni povas legi la frazon «la pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo» (E. § 25) sen rimarki la faktoron X? Tie kuŝas la tuta problemo, kaj Tomaŝ Pumpr prave deklaras: «Ni ne diskutu pri ata/ita, ni diskutu pri -is!» Efektive, kion signifas tiuj bizancaj polemikoj pri la naskiĝdato (pli ĝuste: naskiĝsekundo) de Georgo Vaŝington, dum oni devas konstati, ke la esperantistoj komprenas malsame tiun simplan demandon: «Kio okazis la 22-an de februaro 1732?» Oni povas egale paroli pri -os. La frazo «Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon» (E. § 20) estus rekta peko kontraŭ la principo de la tempoj (se tia principo ekzistus ekster la kapo de la atistoj), se la verboj fini kaj serĉi estus, en zamenhofa lingvo, neŭtralaj rilate al la faktoro X. La faktoro X ĉeestas sur ĉiu linio de la Fundamento. Kiu ne vidas ĝin, povas tamen bone farti. Kiu neas ĝin, devas tordi la sencon de la vortoj kaj frazoj, aŭ eĉ korekti la zamenhofan lingvon. Do, la faktoro X ricevis komencon de sistema esplorado okaze de la polemiko -ata/-ita kaj de la publikigo de la Simpozio. Sed ĝi estas ankoraŭ elstudenda. La unua tasko de niaj gramatikistoj devos esti la solvo de terminologia problemo. Efektive, Pumpr parolas pri aspektoj perfektiva kaj imperfektiva, dum la Plena Gramatiko parolas pri aspektoj komenca, momenta, daŭra, fina kaj ripeta (kiuj korespondas al tio, kion kelkaj lingvistoj nomas Aktionsart). Necesus do distingi la du nociojn kaj elekti precize la difinon de aspekto, aŭ tute forlasi la vorton kaj eltrovi originalajn terminojn. Alia, akcesora, tasko, estus montri rilatojn inter la zamenhofa aspekta sistemo kaj la sistemo de la slavaj lingvoj. La simetriuloj multe parolis pri la slava influo. Tamen, oni povus facile montri, ke, se la esperanta sistemo fariĝis ŝtono de falpuŝiĝo por la amatoroj de simetrio kaj de formala logiko, tio estas ĝuste, ĉar, en Esperanto, la faktoro X ne aperas en la formo de la verbo (do ĉe la infinitivo) kaj ne naskas, kiel en la slavaj lingvoj, simetrian sistemon. Ĝi aperas nur en la senco kaj en la uzo, kio plene kongruas kun la principo de neceso kaj liberama lingvo, pli «psikologia», ol matematika. Ni vidas, okaze de tia problemo, kiel malfirma estas, en nia lingvo, la limo inter semantiko kaj gramatiko. La Zamenhofa lingvo certe ne estas perfekta. Oni povus elpensi plibonigojn, kiel faris la Idistoj. Sed tiam oni kuraĝu diri, ke oni celas reformojn. La Simpozio sufiĉe klare montris, ke la atismo estas fakte reformo de la zamenhofa lingvo, eĉ se Gregor vidas en ĝi «afero de stilo, ne de gramatiko» (tiel!) kaj De Hoog pretendas, ke «publikigaĵoj en ambaŭ sistemoj estas bone legeblaj kaj tuj kompreneblaj por la tuta esperantistaro». La Simpozio estas la reago de la fideluloj de la Zamenhofa lingvo al la atingita «punkto de danĝero». Ĝi atingis sian celon, eĉ preteris ĝin. Se la kontraŭa partio plu opinias sian starpunkton prava, ni atendas de ĝi komparindan demonstracion. Piednoto (1) Vidu ankaŭ: «Esperanto 1962» aŭ konversacioj inter frenezuloj, de R. Schwartz en Franca Esperantisto de aprilo 1962. SPINOZA La filozofo de la homa feliĉo de S. Aarse Filozofio ne estas reto disŝpinita en ebura turo. Hegel. En la printempo de 1670 aperis la unua granda verko de Baruĥ d’Espinoza, internacie konata sub la nomo Spinoza. Ĝi estas La Teologia Politika Traktato, kaj la jaro 1970 donas al nia revuo indan okazon dediĉi artikolon al la persono kaj pensoj de tiu filozofo, kiu per la ĵus menciita verko skuis la tiaman ortodoksan pensomondon de judismo kaj de kalvinismo. La titolo de la libro jam indikas, ke Spinoza ne nur ŝvebis en metafizikaj sferoj, sed per la Politika Traktato staris firme sur la fundo de la realo. Per la Teologia Traktato li malkaŝis sin kiel la plej radikala biblio‑kritikisto de sia tempo. Liaj verkoj entute konsistigas gravan paŝon sur la ŝtuparo, kiu kondukas supren al la liberiĝo de la homa spirito. Se ni volas agi konsekvence al la supra eldiro de Hegel kaj kompreni kaj juĝi la filozofiajn konceptojn de Spinoza, ni unue devas kompili skizon pri la politika kaj socia klimato, en kiu li vivis kaj trovi la materian bazon de liaj pensoj en la ekonomio kaj politika pozicio de la Respubliko de la Sep Provincoj, internacie nomata la Holanda Respubliko. Li naskiĝis en 1632 en la juda kvartalo en Amsterdamo, kiam la trupoj de la Respubliko triumfe forpuŝis la hispanajn armeojn al Belgio kaj ĝi praktike estis libera de hispana tiraneco. Post legado de liaj pensoj ni eble atingos la konkludon, ke lia frua morto, 44‑jara, por nia mondo ankaŭ estis grava perdo, ĉar li ne nur anticipis sian tempon, sed ankaŭ nian. Ni komencu do per la estiĝo kaj ekonomia kaj politika evoluo de la tiama Holanda Respubliko, kiu apud burĝa profitemo kaj senprincipa kapitalismo ankaŭ kreis la mistikan oran lumon de Rembrant kaj la klaran arĝentan lumon de Spinoza. La socia kaj politika klimato de Spinoza La normalaj argumentadoj pri kaŭzoj kaj sekvoj, do la strikta apliko de la determinismo, ne ŝajnas sufiĉaj por klarigi la surprizajn turnpunktojn en la historia rakontado. La homa spirito ne reagas al la okazoj kaj cirkonstancoj meĥanike kaj aŭtomate, kelkfoje ĝi ekiras iun surprizan novan vojon. Se la homo estus nur morta ludilo de la okazoj, tiam, kiel la germana historiisto Momsen diris, ni povus, returnante la paĝojn de historio-libro ekde la lasta paĝo, vidi la estonton. Tiam la elemento de surprizo kaj hazardo mankus en la historia procezo, kaj ĝia rakontado eble konsistus el seninteresaj, rigidaj mencioj, monotone devolvataj de roboto. Kelkfoje la homa spirito emas forlasi la plattretitajn vojojn kaj volas iri kien ĝi ŝatas iri, renversante la profetitan ordon kaj evoluon. Klare rekoneblaj surprizaj turnpunktoj estas la Renesanco, la Reformacio, la Franca Revolucio kaj la Rusa Revolucio. Same suprize kaj mirige, kiel stranga birdo, levis sin la Holanda Respubliko salte kontraŭ la preskribita evoluo kaj organizado al ŝtato kun absoluta monarko, necesa por superi kaj ordigi la ekonomian malordon de la Mez-Epokoj. Malgranda popolo malobeis sian reĝon, donitan de dio kaj fondis respublikon, por tiu tempo danĝera vorto por la aliaj monarkoj de Eŭropo. Ĝi renversis la tiamajn ekonomiajn kaj politikajn leĝojn kaj teoriojn kaj regis sin mem per urbodelegitoj, La Ĝeneral‑Ŝtatoj, sen burokrataro, sen la ordonoj kaj malpermesoj de iu ŝtatestro. Se oni konsideras la jarnombrojn, oni konstatas kun miro, kiom rapide tiu nova respubliko, kun apenaŭ 2 milionoj da loĝantoj, evoluis al la plej granda komerca kaj kolonia potenco de Eŭropo. En 1574 ĝi ankoraŭ estis mizera preme atakata marĉo sen espero, kaj en 1604 ĝi atakis Hispanion mem per ŝipoj, en 1606 Vilhelmo Jansen surteriĝis en Aŭstralio kaj en 1625 holandaj komercistoj aĉetis la insulon Menheten kaj fondis Novan Amsterdamon, la bazon de la posta Novjorko. En la fikonata malliberejo The Tower (Turo), en Londono, Sir Walter Raleigh (se valte rali) pasigis sian limakirantan tempon, kompilante dokumenton por sia aminda reĝo, Jakobo I‑a. Li prikalkulis kaj taksis la potencon de la Holanda Respubliko. Laŭ li ĝi posedis la duonon de la tuta eŭropa komercŝiparo, ĉirkaŭ 5000 ŝipoj, kaj li rimarkis, ke la holandanoj konstruis 1000 novajn ŝipojn jare. Ili transportis varojn de unu lando al alia, aĉetis samtempe krudmaterialojn en iu lando, preparis kaj prilaboris ilin kaj poste revendis la prilaboritajn materialojn al la lando, de kie la materialo originis. Ili ekz. aĉetis la lanon de Anglio, prilaboris kaj farbis ĝin en Harlemo kaj Lejdeno kaj reportis ĝin por vendo al Anglio denove. Praktike la holandanoj estis la liverantoj de Eŭropo, ili eĉ liveris produktojn kaj krudmaterialojn al Filipo II‑a de Hispanio, varojn, kiujn tiu reĝo urĝe bezonis kaj mem ne povis akiri. La tuta industrio, estis subordigita al la komerco‑kapitalo. Preskaŭ la duono de la loĝantaro, 800.000 el 2 milionoj, loĝis en urboj. La kamparanoj formis malplimulton, por Eŭropo escepta stato. La respubliko havis pli da urboj kun 20.000 kis 40.000 loĝantoj ol Francio kaj Anglio. Se ni volas serĉi al rilatoj inter ekonomiaj, sociaj kaj politikaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj kaj filozofio kaj religiaj konceptoj, ni pli detale priskribu la internajn sociajn rilatojn de la Holanda Respubliko. La klaso‑rilatoj en la Holanda Respubliko La respubliko naskiĝis el la provoko de la absoluta kaj kruela tiraneco de la hispana reĝo kaj de la hispanaj armeoj. Anglio, Francio, multaj germanaj princoj kaj la akvo ludis en tiu granda lukto helpan rolon. Ekonomie ĝi evoluis al internacia komerc‑kapitalismo kun, por tiu tempo, tre modernaj trajtoj. La regantaj komercistoj kaj ilia ekonomika reg‑aparato kontraŭis la gildojn de manlaboristoj, restintaj el la mez‑epoka ekonomio. Ili havis komerco‑politikon, kiu provis altiri neorganizitajn liberajn proletariojn, precipe el Germanio, kaj judajn rifuĝintojn el multaj landoj, precipe el Hispanio. Neante la postulojn de la gildoj, ili kolektis amasojn da senlaboraj proletarioj, kiuj estis pli funde ekspluateblaj. Rigardate tiel, la respubliko estis en la tiama Eǔropo moderna, sed ĝia konstruo kaj ŝtatorganizo havis konservativajn elementojn. Ĝi vere estis malsolida kaj malsolidara kolekto de memstaraj urboj, iu facile ŝancelebla federacio de provincoj kaj urboj, ĉiuj memstare kun propraj leĝoj kaj impostoj. En la urboj sin trovis diversaj klasoj, etburĝoj, mezburĝoj kaj la altburĝoj, la riĉaj komercistoj. Apud ili svarmis iu nedifinebla proleta amaso, el kiu la manlaboristoj formis la konscian kaj organizitan parton. La riĉuloj posedis la monon, la ŝipojn kaj la fabrikojn, la etburĝoj estis ĝenerale etmastroj, etbutikistoj kaj etkomercistoj. La aktivaj komercistoj evoluis al la reganta klaso, ricevis la nomon: regentoj. La amaso de etburĝoj, manlaboristoj kaj la mizere malriĉaj proletoj malamis ilin, kaj siavice la regentoj rigardis aroge malsupren sur la popolon, por kiu ili inventis iun nomon, kiu indikis klare socian malestimon, “la griza amaso", en la nederlanda lingvo ,grauw" (graŭ). En Anglio la anglaj regentoj inventis iun similan terminon, por esprimi sian klasmalamon, nome la vorton “mob". La klaso‑kvereloj vualis sin per religiaj doktrinoj kaj per teologiaj formuloj. La predikistoj disputis kaj diskutis pri la doktrino de la antaŭdestino. La striktaj kalvinistoj, ĝenerale la etburĝoj, kredis fanatike en la dio de Kalvin, kiu tute arbitre kondamnis de sia alta neatingebla seĝo la homojn al la ĉielo aŭ al la infero. Ili nomis sin la precizuloj. La regentoj, kiuj kiel komercistoj havis pli larĝan rigardon, ne estis kontentaj pri la malrida dio de Kalvin, ĉar laŭ la kredo diligento kaj virto ne helpis ŝanĝi la decidon de dio. Ili inklinis agnoski pli liberajn konceptojn en la religio. La merkato estas renkontejo de multaj malsamaj kredoj, konvinkoj, opinioj, religioj kaj mondkonceptoj. Ankaŭ la grekoj dankis al la komerco kaj kontakto kun aliaj popoloj sian viglan kaj tolereman spiriton. La regentoj postulis ekonomian, socian kaj religian liberon, ili ne emis interŝanĝi la ĵus forskuitan tiranecon de Hispanio por la nova tiraneco de Kalvin, establita en Ĝenevo. Ili ne emis kredi en la antaŭdestinita sorto de la homo; tio paralizis ilin en la kreo de granda kolonia imperio kaj malkovro de novaj landoj kaj ebloj. En la religio ili nomis sin elastuloj kaj libertinoj. La fundo de tiu klasbatalo en la respubliko estis socia kaj politika. Unue temis pri la potenco en la ŝtato. La striktaj kalvinistoj, kiuj ĉiuj estis malriĉaj kaj dependaj de la potenco de la regentoj, kompreneble havis pro tio demokratajn postulojn pri pli da decidrajto. Krome estis ilia idealo la teokrata ŝtato, la kalvinista eklezio havu la rajton kaj potencon aprobi aŭ malaprobi ĉiun decidon de la ŝtato, de la regentoj. La regentoj forte kontraŭis tiujn demokratajn postulojn, ili, kiuj riskis sian kapitalon en grandaj entreprenoj, ne emis fordoni la potencon, ili preferis regi per malmultaj, per oligarkio. Unu kontraŭ la alia do staris, du malsamaj konceptoj pri ekonomio, pri la ŝtato, pri sociaj konceptoj kaj vivmanieroj, kiuj en la konscio de la tiamaj batalantoj, trovis respegulon en religiaj imagoj kaj kredoj. La kalvinistaj dio, ĉielo kaj infero kaŝis sin en la socia kaj politika realo. En la strikta kalvinismo estis restoj kaj elementoj el la mezepokaj sociaj kaj ekonomiaj konceptoj. Kalvin predikis vivi simple, diligente labori, esti ŝparemaj, ne havi lukson, ne iĝi riĉaj, ne ekspansiigi sian kapitalon, iom el la asketismo de Kalvin mem. Unuvorte, li konsilis resti modesta etsociano, io, kio estis tute kontraŭa al la sociaj kaj ekonomiaj idealoj de la aktivaj komercistoj. Oni ne imagu, ke la striktaj kalvinistoj, la etburĝoj sentis sin malfeliĉaj per tiu kredo aŭ paralizitaj en sia socia kaj politika agado. La sekreto de ilia fanatika agado estis kaŝita en la kredo de la antaŭdestino. Ili sentis sin ĉiuj antaŭdestinitaj al granda tasko: detrui la katolikismon kaj la hispanan subpremadon el la malaltaj landoj kaj fondi alian dian regnon. Tiuj fanatikaj kredanoj kreis la spinon, la spiritan kernon, kiu donis la obstinon, per kiu ili rezistis la hispanajn trupojn dum la sieĝoj de la urboj, kaj la kredon en la fina venko. Krome ili ĉiuj imagis esti elektitaj de dio por feliĉo kaj ne por la infero. Okazis du grandaj eksplodoj de klasbataloj, en 1619 kaj 1672. Tri gvidantoj de la regentoj perdis la vivon pro tio, la etburĝoj tielnomataj venkis, sed praktike kaj principe nenio ŝanĝiĝis. Oni nur ŝanĝis personojn kaj salajrojn en kelkaj oficoj. Oni ne povis ŝanĝi multe, ĉar la tuta respubliko dependis de la kapitalo kaj de la regentoj de la urboj en la provinco Holando. Ili konservis siajn pozicioin kaj restis regantoj. La etburĝoj ĉiam atendis ion de surtronigo de iuj membroj de la Oranĝa familio, sed ili ne estis interesataj en demokrataj postuloj de la amaso de etburĝoj, ilin nur interesis strebado al la monarkio. Oni sentis bezonon en la respubliko, ne pri iu nova reko aŭ monarko, sed pri iu ĉefa centra gvidanto por fortigi la unuecon de la malsolida federacio, Oni volis akcepti anstataŭanton kaj en la nederlanda lingvo oni trovis la titolon ,,stadhouder" (stathauder), kiu vorto signifas anstataŭanton. Malgraŭ gajna potenco absoluta de tiuj princoj de Oranĝo, ili estis pli aŭ malpli kaptitoj de la regentoj, kiuj zorgis pri ilia salajro. Inter 1600 kaj 1650 la komerca burĝaro dividis sin en du partojn: la aktivaj komercistoj kaj fabrikistoj kaj regantaj familioj, kiuj formis la ŝtaton, vivantaj per rentoj, dividendoj kaj per enspezoj el aĉetitaj farmkampoj. La lastaj praktike regis la urbojn, metis sin mem en oficojn, kaj enoficigis familianojn, aǔ por uzi la terminologion de Spinoza: estis kaǔzo de si mem. La plej alta reganta korpo estis la delegitaro en Hago, la Ĝeneral‑Ŝtatoj, sed la 19 delegitoj kun 7 voĉoj, por ĉiu provinco unu, ne estis liberaj en siaj voĉdonado kaj decidoj. Nenio okazis sen aprobo kaj permeso de la urboj. La aktivaj komercistoj kaj fabrikistoj evoluis al kruelaj kaj radikalaj ekspluatantoj. La Holanda Respubliko iĝis la plej kapitalriĉa lando kun la plej malaltaj salajroj. La regantoj forprenis parton el la salajroj por poste agi kiel bonfaranto en kazo de senlaboreco. Ili aranĝis publikajn fondusojn. Ekzemple la francaj maristoj, kiuj vivis en absoluta monarkio, havis pli altajn pagojn ol la holandaj maristoj, kiuj riskis vivon kaj sanon por kapti la trezorojn de la mondo kaj batali kontraŭ la malamikoj. Per la publikaj fondusoj la regentoj tenis la proletaron bridita. En tempoj de krizo la elspezoj en Lejdeno kaj Amsterdamo estis grandegaj. Por ekonomiaj kaj sociaj analizoj de la respubliko oni trovas pli da eksterlandaj ol da naciaj fontoj. La plej grava estas la analizo de la tiama angla ambasadoro, Sir William Temple, kiu publikigis sian: Observoj pri la Holanda Respubliko. Li distingas jenajn klasojn: 1) kamparanoj, produktantaj legomojn, karotojn, laktaĵojn. 2) maristoj, 3) la aktivaj komercistoj, 4) manlaboristoj, 5) rentvivantoj aŭ regentoj, 6) nobeloj kaj oficiroj. Ekzistas tabelo de holanda komercisto, de la Korto (van Hove), kiu analizas la loĝantaron laŭ la okupoj. En 1650 li taksis la nombron de loĝantoj je 2.400.000. Per fiŝkaptado vivis 15%, per eksporto 27%, per agrikulturo 8%, per komerco kaj eksterlandaj varoj 11%, per butikoj 27% kaj la oficistoj ampleksis 8%. Sir William Temple ankaŭ provas klarigi la sukceson de la respubliko, kiu vekis la ĵaluzon de Francio kaj Anglio, kaj mencias faktorojn, kiaj ventmueliloj, kiuj etkoste funkciis por ŝipkonstruado. Li pli emfazas eksterajn faktorojn ol la internajn faktorojn de la homoj. Li skribis: “Ilia sukceso ne estis hazarda aŭ pasa. Ĝi rezultis el granda koincido de cirkonstancoj, longa tempo‑daŭro, la forto de ordo kaj reguleco, kiuj nenie en la mondo tiel oportune koincidis kaj eble neniam plu iam koincidos." Laŭ li la holandanoj ne havis la anglan sagacon kaj prudenton. Plue, li akre observas la politikan sistemon en la respubliko. “La demokrata, libera respubliko estas falsa imago de la naciismo. Kvankam la holandanoj konservis la nomon de libera popolo, ili tamen perdis la fruktojn de tiu libero. Sub la flago de Oranĝo la kalvinistaj etburĝoj batalis ne nur por libera, demokrata eklezio, sed ankaŭ por aŭtonomio en la ŝtato, kontraŭ la regantoj. Ili havis ŝancon venki, sed la membroj el la Oranĝo-dinastio strebis al la monarkio. Vilhelmo III‑a ne estis pli demokrata ol la regentoj, sed li eluzis la malkontenton de komercistoj, oficiroj, nobeloj, kamparanoj, de ĉiuj, kiuj estis ekskluditaj de potenco." La holanda burĝaro regis per diktaturo, per bonfarado kaj multfoje per teruraj punoj. Se Sir William Temple neas saĝon kaj prudenton al ki, lia reĝino, Elizabeta I‑a, kiu komence mokis la respublikon, kiu volis regi sen monarko, sen burokrataro, kie nur burĝoj regis, poste tute ŝanĝis sian opinion kaj sporthoneste kaj malkaŝe diris, kelkajn jarojn antaŭ sia morto, al la holanda ambasadoro: “Tiu sagace elpensita rego‑formo estas tiom plena de bona ordo kaj reg‑prudento, ke ĝi en sia saĝo superas la inteligenton de ĉiuj reĝoj kaj potenculoj. Ni, reĝoj, ĉiuj povas lerni de la Ĝeneral‑Ŝtatoj de la Holanda Respubliko." Se oni konsideras la klarigon de Sir William Temple pri la koincidoj, oni rajtas demandi, ĉu la spirito, la liberamo, la demokrataj postuloj de la kalvinistoj, la liberaj tradicioj inter la kamparanoj, ne estis grava faktoro dum la batalo kontraŭ Hispanio. Oni rajtas aserti, ke la regado de la respubliko, la saĝa delegitaro, ankaŭ enhavis la saĝon de Erasmo, kies spirita eĥo restis resonanta en la malaltaj landoj. Ĝi restis en la strebado de Vilhelmo la Silentema, kiu provis kunigi regentojn, kalvinistojn kaj katolikojn. La tipaĵoj de la Erasma spirito estis: kredo en la racio, modero, toleremo, liberpensado, komplezemo kaj gastamo, malamo al perforto kaj perforta diktaturo de unu monarko. Se tiu saĝo helpis krei la respublikon, la respubliko mem kreis la saĝon de Spinoza. La vivo de Spinoza La patro de Spinoza estis fuĝinta judo el Portugalio, kiu eble hejmigis sin en Amsterdamo en 1620, kiel etkomercisto en tapiŝoj kaj aliaj teksaĵoj. Li ekloĝis apud kanalo en la juda kvartalo, en la najbareco de la domo de Rembrandt. Tie en 1632 Baruĥ naskiĝis. Piedpaŝe sekvi la vivovojon de Spinoza ne eblas, ĉar mankas faktoj kaj dokumentoj. Li certe frekventis la judan lernejon kaj poste iĝis komercisto, verŝajne en diamantoj, sed certe ne forgesis studi. Iu katolika instruisto, van den Enden, gvidis por tiu tempo tre modernan lernejon, verŝajne la unuan reallernejon, mezgradan lernejon en Eŭropo. Kvankam van den Enden estis eksjezuito, li instruis pri matematiko kaj naturscienco kaj tie certe Spinoza lernis pri la franca filozofo Descartes (Kartezio). Dum la judaj teologiaj lecionoj apud la juda elementa lernejo Spinoza certe faris tre malfacilajn, la ortodoksan judan kredon kritikantajn demandojn. Poste oni kulpigis lin, ke li ne plu vivas laǔ la judaj leĝoj kaj konceptoj, ke li devias de la kredo de la prapatroj. Iun tagon, dum foresto de Spinoza, la 27‑an de julio 1656, la juda komuno de Amsterdamo ekskomunikis Spinozan kaj per teruraj tekstoj malbenis lin. Tiu okazo estis des pli tragedia, ĉar unu jaron poste la Ĝeneral-Ŝtatoj en Hago donis la civilrajtojn al ĉiu juda loĝanto en la respubliko. La estraro de la juda komuno antaŭe provis persvadi la 24‑jaran Spinozan, almenaŭ por la ekstera mondo, honori la judajn kutimojn, interŝanĝe por pago de jarsumo, kaj la 5‑an de decembro 1655 Spinoza promesis tiun monan subtenon. La bombofalo de la ekskomuniko kaj de la malbeno radikale ŝanĝis la vivon kaj konceptojn de Spinoza. Li ne plu sentis sin judo, sed pli holandano. Komerci plu ne eblis. Liaj komercaj agoj estas nur pruvitaj per unu dokumento. Oni trovis komercleteron pri pago de guldo, subskribita per “sinjoro Bento Despinoza". Oni komparis ĝin kun la subskriboj sub leteroj kaj montriĝis, ke la filozofo subskribis tiun dokumenton. Post la malbeno li ŝanĝis sian baptonomon Baruĥ en Benedikto (la benito). Nun la vivovojo de Spinoza perdiĝis en nebuloj. Kiel li vivtenis sin, oni ne scias. Rondiras legendoj pri ekzilo de la Amsterdama magistrato, pri atako al li de iu fanatikulo, sed kiel ajn, Spinoza loĝis certan tempon ekster Amsterdamo, kaj ni retrovas lin en 1660 en Rijnsburg apud Lejdeno, kie regule liberpensema sekto kunvenis. La domo, kiun vi vidas en la foto, servas nun kiel Spinoza‑Muzeo. En tiu domo Spinoza verkis grandan parton de sia Etiko. Li ankaŭ kompilis verkon pri Descartes, kiu aperis en 1664. En 1663 li translokiĝis al Voorburg, apud Hago, kie li finis Etikon kaj la Teologian Politikan Traktaton. Li vivtenis sin per polurado de lensoj, kio verŝajne gravigis lian malsanon, la tuberkulozon, rnalsano, kiu ankaŭ ludis draman rolon en la familia vivo de Rembrandt. En politikaj diskutoj en Voorburg kaj poste en Hago li partoprenis en skizoj pri ideala ŝtato, en kiuj li defendis la liberon de filozofio, la toleremon, kontraŭ la ideala ŝtato de la striktaj kalvinistoj, la teokrata ŝtato kun oficiala ŝtatreligio. En 1669 li translokiĝis al Hago. Certe li konatiĝis aŭ amikiĝis kun la fratoj de Wit, la politikaj gvidantoj de la regentoj kaj de la ŝtatpartio, kontraŭe al la Oranĝo‑partio, kiu volis retronigi iun Oranĝo‑familianon kiel stathaǔderon. En 1672 oni kruele murdis la fratojn de Wit, kiu okazo certe ŝokis Spinozan ĝis la koro. Post tiu murdo kaj pro la danĝera situo de la respubliko, atakata de Francio kaj Anglio, la striktaj kalvinistoj kun Vilhelmo III‑a havis la potencon. Dum la fratoj de Wit protektis Spinozan kaj ebligis la eldonon de la Teologia Politika Traktato la Kortumo de Holando malpermesis pluan presigon kaj eldonadon ĝian en 1674. En la printempo de 1673 Spinoza ricevis inviton iĝi lektoro en la universitato de Heidelbergo, sed li rifuzis. En la sama jaro Spinoza faris misteran vojaĝon al la francaj trupoj apud Utreĥto. La ĉefkomandanto, la princo de Kondé, invitis lin. Post lia returniĝo en Hagon oni akuzis lin pri spionado kaj helpo al katolika malamiko, kiu volis konkeri reformitan landon. Li defendis sin per tre interesa libreto: La religio de la holandanoj (Kolonjo 1673). Li defendas en ĝi, ke la Holanda Respubliko tute ne estas reformita, ĉar en ĝi ĉiuj religioj estas permesataj. Kiam la amaso volis ataki lian loĝejon en Hago, li diris: “Mi estas senkulpa. Mi estas sincera respublikano. Multaj altaj aŭtoritatuloj sciis, ke mi iris tien ne por spioni, sed por paroli kun franca filozofo.” Spinoza ne vivis tiun solecan vivon, kiel oni ĝenerale kredas. Spinoza havis kontakton kun altaj oficistoj, sed ankaŭ havis amikojn en ĉiuj tavoloj de la socio. Snobismo estis fremda al li. Li mortis la 21‑an de februaro 1677, kun sia lasta verko: Politika Traktato, nefinita. Multaj gravuloj akompanis la ĉerkon. Simpla monumento, ankaŭ konstruita helpe de izraelida mono, indikas la lokon, kien oni transportis liajn restojn. Malgraŭ oficiala malpermeso liaj verkoj regule reaperis kaj iu amiko eldonigis en 1677 la kompletan verkaron. Loko kaj presisto ne estis menciitaj. Samtempe eldoniĝis nederlandlingva traduko. Liaj verkoj konsistas el: Filozofa Principo de René Descartes, Pensoj Metafizikaj, Traktato pri la Ĉielarko, Mallonga Traktato pri Dio, la Homo kaj Lia Prospero, Teologia Politika Traktato, Traktato pri la Plibonigo de la Intelekto, Etiko, Politika Traktato, Leteroj. Lia frua morto estis grava perdo por la spirita kaj politika evoluo kaj progreso de nia mondo. La mondkoncepto de Spinoza Okaze de memorigo pri la mort‑jaro de Spinoza antaŭ 250 jaroj oni organizis en Hago en 1927 kongreson, en kiu ĉiuj burĝe edukitaj kleruloj postulis Spinozan por sia propra religia koncepto, anigis lin je diversaj religiaj tendencoj. Oni laŭdis lin, kiu dum sia vivo estis akuzata de ateismo, kiel pian religianon. Verdire, Sp. uzas tra siaj verkoj daŭre la vorton “dio” kaj konsideras kiel altan virton “ami dion”. Por supraĵa leganto de Sp. la parolintoj en la kongreso en Hago do pravis. Sed ni pli proksime rigardu la dion de Sp., se eblas, sen religiaj okulvitroj kaj sen la moderna mondkoncepto de nia jarcento. Oni bone atentu, ke en la tempo de Sp, oni ĝenerale rigardis la mondon, la naturon kaj la popolojn kiel ion absolutan, ion senmovan kaj senŝanĝan. La tiama scienco ne vidis evoluon kaj evolucion, ne estiĝon kaj disvolviĝon de vivo, homo kaj naturo. Nur kelkaj homoj havis iun supozon pri evolucio. La sagaca Sir Walter Raleigh rimarkis, ke la samspecaj plantoj en Anglio kaj en Ameriko montris diferencojn en floroj, kresko kaj folioj pro la adaptiĝo al aliaj klimataj cirkonstancoj kaj ekzisto‑ebloj. La dua, tre surprize, estis la pentristo Rembrandt. Li faris akvaforton pri Adamo kaj Eva, kaj li prezentas ilin kiel bestecajn, simisimilajn naturhomojn, tute kontraŭ la tiamaj tradicioj kaj religiaj imagoj pri la unuaj homoj. Rembrandt posedis iun senton, iun supozon, ke la homo trairis iun procezon de evoluo, de primitiva naturstato al pli bela kaj pli inteligenta estulo. Eble Rembrandt atingis tiun koncepton per intuicio, unu el la fontoj de scio kaj kono, agnoskata de Spinoza; des pli rimarkinda aperas tiu bildo de la pentristo al ni, ĉar li estiĝis 200 jarojn antaŭ Darvin. Sed la vidoj de Raleigh kaj Rembrant estis esceptaj. Provante kompreni la filozofion de Sp. sur la sekvantaj paĝoj, ni konsideru ĝin per konceptoj pri eterno, senfineco kaj absoluteco. Se la legontoj de la verkoj de Sp. eble havas senton de timo kaj spitiĝo pro la matematika kaj geometrieca maniero de rezonado kaj pruvo, ili per daŭrigo kaj per iom da persistemo estos plene rekompencataj, same kiel okazis al la judgermana poeto kaj prozisto Heine, kiu dum la legado entuziasme diris: “La matematika formo donas al Sp. iun krudan eksteron. Sed ĝi estas kruda ŝelo de suka frukto: la kerno estas des pli ĝojiga. Legante Sp. oni kvazaŭ image vidas la naturon en ĝia plej profunde viva kvieto. Arbaro de ĉielaltaj pensoj, kies florportaj suproj moviĝas kiel ondoj, dum la neskueblaj trunkoj radikas en la tero. Vivas en la skriboj de Sp. iu spiro, iu zefiro, neklarigebla. La ventoblovoj de la estonto karesas vin". Tiun reagon de Heine ni eble pli bone komprenas, memorante la fakton, ke Germanio tiutempe sufokiĝis sub la dikaj libroj de la germanaj filozofoj, plenigitaj de nebulaj frazoj. La filozofo, kiu rekte kaj plej forte influis Sp. estis certe Renato Descartes. Ambaŭ filozofoj provis analizi la mondon per la racionalismo. Descartes koliziis kun la barilo: dio kaj la mondo. Por li ekzistis tri substancoj: dio, penso kaj amplekso (korpiĝo). Sp. ekvojis, agnoskante la unuecon de la universo-substanco, superante la dualismon de Descartes, tiun de materio kaj spirito. La termino “substanco” eble estas erariga por multaj kaj certe por supraĵaj materialistoj, kiuj volas kompreni per tiu vorto “materio, ŝtofo". Feliĉe ankaŭ nia “Plena Vortaro" helpas nin, eĉ uzante la terminologion de Sp.: “Tio, kio ekzistas per si mem kaj estas kaŭzo de si mem". La vorto “substanco" vere signifas “la substara", kio kaŝas sin sub la aferoj kaj fenomenoj kaj restas nevidebla fundo kaj fonto. En Sp. vi povas koncepti ĝin per la eterna ordo de la aferoj, de ĉio, per la eterna fundo de realo kaj de universo, el kiu ĉiuj nedaŭraj formoj kaj fenomenoj, homoj, plantoj, bestoj originas, individuaj kaj mortdestinitaj. Tiun fundon, tiun eternan substancon Sp. nomas dio. Multfoje li skribas: dio aŭ la naturo. Li konceptas en la naturo du principojn. Unue li konceptas la naturon kiel aktivan procezon aŭ principon, eble la sama kiel la “élan vital" de Bergson; due li trovas en la naturo la pasivan parton, la kreitan naturon kun miriadoj da mortdevaj formoj. En letero li klarigas, kiel li absolute devias radikale de la oficiala kredo de la kristanismo: “Mi havas koncepton pri dio kaj naturo, tute devian de la kristanoj, ĉar mi opinias, ke dio estas interna kaŭzo kaj ne la ekstera kaŭzo de ĉiuj aferoj. Mi diras: Ĉio estas en dio, ĉio moviĝas kaj vivas en dio. Kaj tion mi asertas kun la apostolo Paŭlo kaj eble kun ĉiuj filozofoj de la antikva mondo, kvankarn en alia maniero ol ili. Tamen oni eraras, se oni kredas, ke mi klopodas pruvi, ke dio kaj la materia naturo estas unu". En la Teologia Politika Traktato li skribas: “La universalaj leĝoj de la naturo kaj la eternaj ordigoj kaj ordonoj de dio estas unu sama afero. En la senfina naturo de dio venas ĉiuj aferoj pro la sama neceso kaj en la sama maniero, kiel el la naturo de la triangulo eterne la karaktero venas, ke la sumo de la tri anguloj sumas al du rektaj anguloj". Ni do sekvu la rezonadon de Sp., agnoskante kun li la dian substancon kiel la kaŭzon kaj fundon de ĉiuj aferoj. La dia substanco, kiel senfina kaj eterna fundo, havas senfinan nombron da atributoj, t.e. esensaj karakteraĵoj, el kiu ni, la homoj, per nia spirito kaj intelekto nur povas koniĝi kun du: amplekso kaj penso. Per amplekso oni komprenu la ideon de korpiĝo, de materio. Kun granda intelekto kaj por tiu tempo tute nova kaj skua por la tiamaj dogmaj katolikoj kaj kalvinistoj Sp. provas difini la rilatojn inter materio kaj spirito. Sp. tute klare diras: “La spirito kaj la korpo estas unu sola afero. La homa spirito estas ligita al la korpo". La atributo de “amplekso" kiel atributo de dio kaǔzis al Sp. multe da kritiko flanke de la ortodoksaj kristanoj. Oni riproĉis al li, ke li konceptis dion kun iu korpa materio, kvazaŭ dio estas identa kun la videbla naturo. Sp. respondis: “La amplekso de dio ne estas io korpa, kiu povas suferi, ĉar dio estas nevidebla, senlima kaj senmanka". Tiu kritiko de la dogmaj kristanoj estas iom strange nekonsekvenca, ĉar ĝuste ili prezentas kaj imagas dion kiel iun estulon kun korpo kaj animo, kiu iun tagon dum horo de enuo kreis la neperfektan teron kun mankhavaj homoj, daŭre forlogataj al bestaĵoj de la diablo. El kio dio kreis la mondon, ili ne povas diri. Sed por Sp. dio estas tute nepersona, unu kaj unika. Tiu koncepto ne estas tute originala, ĉar Tomas Morus, la amiko de Erasmo, jam posedis ĝin kaj ankaŭ la stoikuloj. Sed la unueco de korpo kaj penso estis tre kuraĝa kaj riska penso en tiu tempo. Por Sp. la senfina amplekso kaj la senfina penso estas la sama substanco, komprenate de el du malsamaj atributoj. Por Sp. la materia kaj la spirita procezoj estas du diversaj procezoj, sed efikantaj paralele unu apud la alia. Oni povus kompari ilin kun du montrilcirkloj de unu horloĝo. Krom la eterna substanco Sp. ankaŭ agnoskas kaj konstatas la nedaŭran ekziston kaj vivon de multaj nedaŭraj fenomenoj kaj individuoj en la naturo, Li nomas ilin “modi", t.e. hazardaj, mortdevaj formoj. La homa korpo de iu estas “modo", esprimo de la dia amplekso, kaj la homa animo de iu estas “modo", esprimo de la dia penso. La atributo de amplekso konigas sin per moviĝo kaj nemoviĝo kaj la atributo penso per intelekto kaj volo. Penson oni pli ĝuste povus traduki per “konscio". La homa animo estas parto de la senfina prudento de dio. Dio ne estas ekster la mondo, sed estas la interna fundo de la mondo, ankaŭ de la homo. Por Sp. ĉiuj konkludoj estas pensnecesaj. Nia racio kaj nia intelekto simple ne lasas al ni aliajn konkludojn. Por Sp. ne ekzistas inter dio kaj la homo iu rilato de Mi kaj Vi. Tiuj diopruvoj nuntempe nur taŭgas por la Logiko kaj la Matematiko, du sciencoj, kiuj moviĝas en eblaj, absolutaj mondoj. Ili estas sendependaj de spertoj kaj faktoj kaj pruvas nenion por la evoluanta realo. Tamen la filozofoj indikas principojn kaj trovas principojn aplikindajn por la moderna scienco. En sia Etiko Sp skribis: “La materio estas ĉie la sama kaj oni ne povas distingi partojn en ĝi, escepte, se ni volas vidi certajn nedaŭrajn ekzistoformojn kaj ne la esencon. Ni ekz. rigardas akvon, kiel ĝi ekzistas kiel akvo, kiel divideblan kaj ĝiajn partojn disigeblajn, sed ne kiel korpan substancon. Per tia koncepto akvo ne estas dividebla. Plue akvo kiel akvo estiĝas, detruiĝas kaj dissolviĝas, dura ĝi kiel substanco ne estiĝis, nek detruiĝas. La substanco per si mem ne estas dividebla, nek ĝi konsistas el partoj. Same validas por la atributo la penso de dio, ĉar ankaŭ ĝi estas eterna atributo de la eterna dia substanco". Do materio kaj penso estas laŭ Sp. eternaj kaj nedetrueblaj. Kelkaj marksanoj kaj materialistoj provas envicigi Sp. en sia sistemo. La diferenco klariĝas tuj, se oni konsideras la koncepton de la filozofaj materialistoj Vogt kaj Moleŝot, kiuj diras, ke materio kaj spirito estas esence la sama afero. Spirito estas la materio en certa stato. Tiu teorio neniun plu kontentigas. La filozofo Ŝopenhaŭer jam sprite kritikis ĝin, dirante ke, se spirito estas materio, oni tamen bezonas spiriton por koniĝi kun la materio. La demando ne estas, kiu havas la lastan veron pri tio, sed la demando estu: Kiu donas la plej kontentigan kaj la plej klarigan formulon, kiu donas al ni plej da lumo. Sp. per genia teorio transpontas idealismon kaj materialismon. Sur la lastaj paĝoj de sia Etiko Sp. tre bedaŭrinde esprimas sin iom malklare kaj nekonsekvence. En tezo 23 li skribis: “La homa spirito ne povas tute detruiĝi kun la korpo, sed restas io, kio estas eterna". Ĉu Sp. tiam antaŭsentis sian fruan morton kaj ne povis agnoski, ke li kiel individuo tute malaperos? Ni ne scias. Nia korpo de individuo kiel materio ne detruiĝas, sed dissolviĝas al aliaj formoj, aǔ kiel la poeto‑filozofo Shakespeare diris: “Reĝo povas trairi la intestojn de almozulo kaj la granda Julio Cezaro eble nun servas kiel briko en muro." Individua vivo post la morto por Sp. ne eblis, ne estis pensebla, ĉar Sp. ne pensis per ideoj de tempo, sed nur per ideoj de unueco kaj eterneco. Lia vivkoncepto Laŭ Sp. la okazoj kaj moviĝoj en la naturo kaj inter la homoj estas kaŭzataj de legoj, kiuj, kiel la substanco, ekzistas kaj agas per si mem kaj por si mem. La dio de Sp. ne havas iun celon. Tiu celo en la naturo kaj en la homaj agoj estas simple imago, iluzio de la homoj, kiun ili metas en la monda procezo, pro la fakto, ke ili ne sufiĉe scias pri la kaŭzoj de la agoj kaj okazoj. Por Sp. do ekzistas severa, neeskapebla determinismo. Ĉio laŭ eternaj, necesaj kaj absolutaj leĝoj, kiuj formas kaj konsistigas la esencon de dio. Dio mem ne estas subordigita al tiuj leĝoj; ili konsistigas lian eston. Neceso kaj senmankeco paralelas. Se iu estas mortigata de falanta ŝtono, ne kaŝas sin post tiu okazo iu malica kaj intenchava dio. La falo havas naturajn kaŭzojn, vento, maro aŭ alia afero, sed la ŝtono falas blinde. La kristanoj ankaŭ provas serĉi la kaŭzon, sed post ĉeno de kaŭzoj ili atingas nescion aŭ dion. Nia intelekto vidas la aferojn en ilia realo kaj matematikaj, logikaj sinsekvoj. Manko, neperfekto en la naturo ne ekzistas. Se iu konstatas mankojn en la naturo, io simple estas ludo de imagoj de la homa animo. Ĉio vivas kaj estas kiel ĉio devas esti laŭ la leĝoj de neceso kaj neeviteblo. Sed neceso kaj libero ne ekskludas unu la alian. Oni riproĉis al Sp. fatalismon. En letero al Descartes li skribis: “Oni asertas, ke mi subordigas dion al iu fato. Ĉio venas necese el la naturo de dio, el lia esenco. Dio ne estas devigata de ia fato. Dio estas tute libera". Laŭ Sp. iu estas libera, se li ekzistas el la neceso de propra naturo kaj agas laŭ tio. Sp. parolas pri libera neceso. Libera volo laŭ Sp. ne ekzistas, la ideo “volo" estas la sama kiel “intelekto". “Se ekzistus iu libera volo, ni povus nei iun veran percepton kaj konceptojn kaj laŭ nia racio, nia intelekto tio ne eblas. Se la homoj kredas en libera volo “ili imagas siajn agojn antaŭ si kaj ne konscias pri la kaŭzoj, nur atentas la sekvojn, kiujn ili konsideras kiel celojn." La esenco de nia animo estas nenio alia ol la perceptoj kaj la konceptoj de nia korpo. Korpo kaj animo ne povas interefiki rekte kaj senpere. Sed Sp., kiel pensulo post la Renesanco, ne malestimas la korpon. Eble kiel Niĉe li agnoskis, ke estas saĝo en nia korpo. La pensado kaj la eblo efiki la korpan realon bazas sin sur paralelismo inter pensado kaj korpa realo, Trans tiun procezon okazas nerekta interefiko. La homo ŝanĝas sian korpon jam, pensante pri certaj aferoj kaj la animo dependas, en sia stato de eterno, de la korpo. Sp. donas multe da atento al la afekcioj, urĝoj de korpo aŭ animo, kiuj kaŭzas agojn, suferojn, ĝojojn, aktivon kaj malaktivon. Sp. dividas tiujn urĝojn en du specoj: Aktio, la aktivaj, kaj Passio, la pasivaj. Laŭ la angla esploristo Polok, Spinoza ĉi tie anticipas la teoriojn de Freŭd: sublimigo de la pasioj. Sp. mem skribas tre klare: “Mi skribos pri homaj estuloj, kvazaŭ mi traktus liniojn, kvadratojn kaj solidajn korpojn. Mi zorge preparis min ne moki, nek priplendi aŭ malbeni la homajn agojn, sed kompreni ilin kaj por tio mi ne konsideras la pasiojn kiel mankojn de la homa naturo, sed kiel karakterizaĵojn, kiuj samintime apartenas al ĝia esenco, kiel varmo, malvarmo, ŝtormo kaj fulmotondro apartenas al la atmosfero". Ĉi tiu objektiva juĝo kaj provo al kompreno pri la homa naturo donas al la esploro tiom grandan superecon, ke Freŭd, legante ĝin, entuziasme deklaris ĝin "la plej perfekta, iam farita de filozofo‑moralisto". Ankaŭ la priskribo pri kompensa malŝarĝo de la animo per iu pasia ago jam antaŭ Freŭd estis skribita de Sp. En tezo 38 el la ĉapitro: Origino kaj karaktero de la afekcioj Sp. skribis: “Kiam iu estas komencinta malami amatan estulon, tiel, ke lia amo tute malaperis, li malamos ĝin, pro egala kaŭzo, pli forte, ol se li neniam estus aminta ĝin kaj li malamos des pli forte, laŭ la forto de sia iama amo". Malgraŭ la severaj leĝoj de la determinismo kaj la divido de la homa animo en aktivaj kaj pasivaj afekcioj, ekzistas por Sp., iu vojo al homa feliĉo, al homa libero. Kiel bazon de feliĉo Sp. agnoskas la strebon en la naturo de ĉiu homo, planto aŭ besto, konservi sin en la vivo, konservi sian ekziston. Tio estas la unua virto kaj kondukas al posedo de potenco. Dum la kresko de la potenco estikas sento de feliĉo. Ĉio, kio favoras tiun strebadon estas bona kaj la kontraŭo malbona. En la natura stato tiu strebado estas senbrida kaj kaŭzas kruelon kaj aliajn malmoderajn dezirojn kaj agojn. Sed Sp. vidas, ke iun tagon la homoj, urĝate de neceso, kreas libere iun ŝtaton. Tiu neceso devigas la homojn agi kaj decidi laŭ la racio, la nura gvidisto, kiun la homo havas. Oni jam konstatas la diferencon kun la volo al potenco de Niĉe, kiu propagandis agi laŭ la profundaj, spontanaj vivinstinktoj, por kiu la ŝtato estis frosta monstro, kaj por kiu la racie rezonanta Sokrato estis la personiĝo de la degeneranta greka kulturo. En la ĉapitro: La homa servuteco, en tezo 35, Sp. diras tre saĝe: “Nenio estas pli utila por la homo ol la homo, vivanta laŭ la racio. La homoj pli bone kongruas kaj havas pli komunan naturon, se ili vivas gvidate de la racio. La homo estas la dio de la homo. Tamen vivo laŭ la racio malofte okazas. La homoj envias, ĵaluzas. Sed solan vivon la homo ne povus elsuferi." La difino: La homo estas sociema besto, apelas al li, per interhelpo ili superas la minacantajn danĝerojn. En la naturstato ne ekzistas pekoj, sed en la ŝtato peko estas malobeo al la leĝoj. La homo, gvidate de la racio, estas en la ŝtato, kie li vivas laŭ komuna decido, pli libera ol en la soleco, kie li nur obeas sin mem. Sp. propagandas optimistajn konceptoin pri la vivo kaj la homo. La libera homo pensu malplej pri la morto. Lia saĝo ne estas mediti pri la morto, sed pri la vivo. La liberan homon ne regas la timo pro la morto, sed deziras la bonon rekte, tio estas, agi, vivi, konservi sian esencon, celante servi al propraj interesoj. Krome Sp. rekomendas kiel moralfilozofo moderon en ĉio. Modero, sobro kaj ĉasto indikas fortojn de la animo, ne suferojn. Li malaprobas havemon, gloramon, drinkemon kaj tromanĝemon. Ami dion estas por li la plej alta morala nivelo, tio verdire enhavas la sumon de ĉiuj moralaj devoj kaj konceptoj. La religianoj, kiuj volas aneksi Sp. por sia kredo, tre facile konvinkas la kredemulojn, kiuj neniam legis Sp. atente, per tiu sumo de liaj moralaj idealoj, lia amo al dio. Sed por Sp. ĉio estas en dio. Ami dion, oni laŭ la konceptoj de Sp. rajtas anstataŭi per: ami la universon, ami la naturon, ami la mondon, ami la homojn. Malami Sp. ne povis, sekvante Kriston, por kiu li havis grandan amon kaj respekton. Celante fortigi la senton de feliĉo de la homo, li psikologie trafas nin per jenaj eldiroj: "Malamo estas la konfeso de nia malindo kaj de nia timo: ni ne malamas la malamikon, la malfortan, pri kiu ni estas certaj, ke ni venkobatos lin." Tre, eble tro optimisme, li skribis: "La spiritoj ne estas venkobatataj kaj konvinkataj per armiloj, sed per anima grando". Lia vivo mem estis ekzemplo de simplo kaj sincero. Li vivis kaj agis tute laŭ siaj moralaj principoj, neniam malamis, neniam koleris. Por li nur la interna, la spirita vivo valoris. Por li lukso, komforto kaj materiaj trezoroj ne ekzistis. Lia nura posedo estis biblioteko de kelkcent libroj. En 1941 la ŝtelistoj kaj konfiskistoj de la hitleranoj direktis siajn ŝarĝaŭtomobilojn al Rijnsburg kaj transportis la tutan bibliotekon al Germanio. Feliĉe kaj mirinde oni ne forbruligis la libraron, kaj post la liberiĝo ĉio revenis. Eĉ post 300 jaroj la nazioj timis la spiriton de simpla kaj modesta judo, kies idealo estis interne riĉigi la animon kaj ami la universon, la vivon kaj la homojn. Ili timis liajn spiritajn trezorojn, ili timis lian spiritan heredon. Spinoza kaj la teologio Nun ni atingas la verkon, kies aperon ni per ĉi tiu artikolo memorigas. Ĝi enhavas biblio‑kritikon kaj konceptojn pri la ŝtato. Sp. certe estis edukita en la juda religio, kaj du aferoj kaŭzis lian forlason de la kredo de liaj prapatroj. La unua estis la kortrafa okazo de la elkomunigo el la juda komuno kaj la dua estis la socia procezo de Respubliko de la Sep Provincoj. La frukapitalismo en Holando devigis al pli da memstareco, al pli da individueco, al pli kalkulanta kaj pli racia vivmaniero ol en la agrikultura socio en la malnova Palestino. Kaj la moderna instruado en la lernejo de van den Enden detruis la reston de la kredo en La Malnova Testamento. En Amsterdamo tiam jam evoluis la lernejo sen religio. La praktiko de la religiaj kalvinistaj lernejoj kondukis al tiom da kvereloj pri la vera kredo, ke multaj vidis pli da malutilo en tia instruado ol utilo. La judaj leĝoj iĝis por Sp. neelteneblaj devoj. Biblio‑kritiko jam ekzistis tiutempe, sed Sp. iĝis la plej radikala kritikisto. Estis granda risko tiam aboli la eksterteran dion, kreinton de la mondo kaj protektanton de la juda popolo, por la kalvinistoj la absoluta juĝisto kaj decidisto de la homa sorto. La amaran kaj malaman animstaton kontraŭ Sp. oni plej bone povas imagi per la mencio en iu katalogo de biblioteko, publikigita post la mortigo de Jan de Wit. La katalogkompilinto notis: “Teologia Politika Traktato, verkita de la renegata judo Spinoza, naskita en la infero, en kiu libro li en ateista maniero rezonas, ke la vorto de dio devas esti klarigata kaj komprenata per filozofio". Tiu amara opinio en tiu tempo estas tute komprenebla, ĉar en la libro Sp. klare konfesas, ke la dia Revelacio ne povas esti lia gvidisto por la kono pri dio. Tre saĝe li skribis, inter aliaj, ke ĉio, kio prezentiĝas en la biblio okazis laŭ naturaj leĝoj, en natura maniero; mirakloj ne okazis nek okazas. Ekzistas nur la naturo, ĉio okazas en la naturo, ne super la naturo. Kiam ni ne komprenas iun fenomenon, ni nomas ĝin miraklo aŭ io supernatura. Mirakloj estas nur fantazio kaj nescio de la homoj. Tie Sp. jam atingis la modernan vizion, li jam anticipas la germanan filozofon Feuerbach per 200 jaroj, kiu en sia “La Esenco de la Kristanismo" asertas kaj montras, ke la okazoj en la tielnomata ĉielo kaj la bildoj pri dio estas spegulo de la deziroj de la homoj sur la tero, ke la granda, ĉiopotenca senmanka dio estas idealo de la homo mem, projektita en supernaturaj sferoj. Spinoza mem skribas: “Kiu vere volas koni dion, atribuu al li senfinajn kvalitojn. Kion ni povas koni pri li, tio nur povas veni el niaj sensaj perceptoj kaj el niaj konceptoj. La unua kondiĉo estas nia korpa ekzisto kaj la dua nia spirita ekzisto." Moseo prezentas dion kiel reganton, kiel leĝdonanton kaj reĝon, noblan, justan, kvankam tiuj kvalitoj apartenas al la homa naturo kaj estas homaj idealoj. Por Moseo la revelacio de la diaj leĝoj estis rimedo unuigi la popolon kaj fondi iun socian regnon kaj ŝtaton, per aliaj vortoj, la volo de dio estis la volo de Moseo. Ke Sp. jam klare konsciis, ke religiaj imagoj estas respeguloj de homaj deziroj kaj de sociaj idealoj, li montras tion per la agoj de la Profetoj. La revelacioj de tiuj religiaj edukistoj sin ŝanĝas laŭ la korpa stato kaj la socia stato de la parolanto. Kiam la profeto estas en feliĉa humoro, tiam dio promesas venkon, pacon kaj aliajn belajn aferojn, kiam li estas depremita, dio anoncas militojn kaj katastrofojn. Se li estas civilizita homo, li konceptas la volon de dio per klaraj formoj, se la profeto estas embarasita, tiam lia stilo estas komplikita. Se la profeto estis mem kamparano, li image vidis bovojn kaj kaprojn por ilustri la mesaĝon de Jehovo, se li estis militisto li vidis armeojn kaj armilojn, se li estis kortegano, li uzis tronon, kronon kaj sceptron. Al profetoj, kiuj kredas kaj opinias, ke la homoj agas libervole kaj laŭ propra kapablo, aperas iu indiferenta kaj senatenta dio, kiu tute ne scias pri iliaj agoj. Tia biblio‑kritiko ĝis 1670 neniam aperis. Ĝi simple neis kaj forblovis la tutan imagitan superteran religian mondon kaj devigis la legantojn serĉi kaj kompreni dion sur la tero, en la socio kaj en la naturo. “Per mirakloj ni ne lernos la esencon, la ekziston, nek la antaŭvidon de dio. Se iu potenco efikas aferojn kontraŭ la naturo, tiam tio ne kongruas kun nia ideo pri la naturo. Ni malakceptu tian miraklon, tian nenaturan aferon kiel nelogikan. Se ni ne faras tion, ni komencas dubi pri niaj nocioj kaj ideoj. Mirakloj nur dubigas nin pri la ekzisto de dio. Sen mirakloj ni estas certaj pri la stabila kaj neŝanĝebla ordo de la naturo." Sp. donas kelkajn ekzemplojn pri la tielnomataj mirakloj, por tiu tempo nekredeblaj klarigoj, diinsultaj. En Gen. 9 : 13 la ĉielarko aperas kiel ago de dio. Sp. skribas: “Ĝi estas natura dissplito kaj respegulo de la sunlumo". En Psalmo 147 :18 dio fandigas la prujnon kaj la neĝon. Sp. lernis ion pri ventoj kaj aerpremo kaj klarigas la miraklon kaj la agon de dio per subita varma dezertvento, dum en Psalmo 104 :4 vento kaj fajro, trovitaj de la homo mem, estas rigardataj kiel senditoj kaj servistoj de dio. La alta nivelo de la natursciencoj en la Holanda Respubliko certe ankaŭ influis Sp. kaj kondukis lin al moderna rigardo pri la Biblio. Kiam Sp. atingis sian koncepton pri la ŝtato, li jam estis konvinkita, ke la kredo en Jehovo estas superflua, elmoda kaj ne plu defendebla pro la fakto, ke la malnova juda ŝtato kaj socio estis malaperintaj de la tero. Jehovo kaj liaj leĝoj ne plu povis havi ian pravigeblan ekziston kaj kredon en la racia, frukapitalisma ŝtato de la Holanda Respubliko. La Ŝtato de Spinoza Ni jam menciis, ke laŭ Sp. la homoj pro neceso devas formi ŝtaton por bridi la individuajn naturinstinktojn, la homoj do devas fari libere iun socian kontrakton. Tiu ideo jam venis de la angla filozofo Hobbes. En la primitiva stato regas milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, kaj unu homo estas lupo por la alia. Hobbes postulas, ke ĉiu subigu sin al la Leviatano, la ĉionreganta ŝtato. Por Sp. tiu ŝtato estis tro forta, tro tirana. Ĉe Sp. la naturrajto de ĉiu estis egala al la potenco de ĉiu. Li malaprobas la monarkian ŝtaton de Hobbes. La ŝtato laŭ diversaj principoj konservu pacon kai liberon kaj ne degeneru al tiraneco, senkonsidere al la fakto, ĉu la ŝtato estas monarkia, aristokrata aŭ demokrata. La regado de reĝo ne finas la militojn. Popolo pli facile ŝanĝiĝas ol unu individua monarko. Li ĉiam restas severa kaj fiera. Rimarkinde estas eĉ tie, ke Sp. esprimas per tiuj pensoj unu el la plej fortaj deziroj de la holanda popolo, nome ne akcepti monarkon, ĉar per monarko oni ĉiam havas militon. La celo de la respubliko estis: pace komerci kaj pace kreskigi la nutrokvanton. La fina celo de la ŝtato ne estas regi aŭ bridi la homojn per timo, sed liberigi ilin de timo kaj vivigi ilin en sekuro. Ne estas la celo de la ŝtato fari bestojn el raciaj homoj aŭ fari la regatojn marionetoj, sed instrui al ili uzi sian racion en libero. La celo de la ŝtato estas libero. La regatoj obeu la leĝojn kaj la aŭtoritaton. Ĉu oni ne kreos sklavojn per tio? Kiu agas laŭ propraj deziroj kaj ŝatoj, estas vera sklavo de siaj pasioj kaj estas kuntrenata de siaj pasioj. La eklezio ne havu la povon aprobi aŭ malaprobi la decidojn de la ŝtato, nek havu ian decidrajton en la ŝtato. Apud tio la ŝtato ne miksu sin en teologiaj disputoj aŭ diskutoj, oni ne decidu en tiuj religiaj doktrinoj per la leĝo. Ĉi tie Sp. esprimas iun idealon de la komercaj regantoj, ŝtato libera de la eklezio kaj de religiaj principoj, tute kontraŭ la religiaj idealoj de la striktaj kalvinistaj etburĝoj, kiuj strebis al teokrata ŝtato kaj al ŝtatreligio. Sp. esprimas sin tre radikale pri tiu kalvinista idealo: “Nenio estas pli taŭga por bridi la popolon ol superstiĉo. Sub la ŝajno de pio ĝi honoras siajn reĝojn kaj malbenas ilin poste. La homoj konsideras sensencajn eldirojn kaj malsaĝojn de la imago kiel diajn eldirojn, kaj eĉ oni kredas, ke dio ne skribis siajn decidojn en la spiriton de la homoj, sed eĉ en intestojn de bestoj. La homoj, ĝenataj de superstiĉo, nur vidas iun revon, iun falsan imagon, kiu estas nur spegulo de ilia venkbatita kaj tima animo". Ĝenerale Sp. simpatias pli kun demokrata ŝtatformo ol kun aliaj. Li ne havas la pesimistan vidon de Hobbes, ke ĉiu potenco estu en la manoj de unu. Li vidas en la homo aliajn fortojn. “Amo estas pli forta ol malamo. La racio unuigas la homojn, la raciaj homoj fine estos pli fortaj." Sp. donas iun ŝtatprogramon, en kiu ne regas tirano kaj perforto. “Se la homoj nur dezirus la plej utilan, tiam ne artefaritaj aranĝoj estus necesaj por konservi la unuecon kaj fidelon. Sed la homa naturo estas tute alia. La regantoj kaj la regatoj devas libere vivi laŭ la racio aŭ devas esti devigataj. Ŝtato, kiu dependas de bona fido ne estos stabila. Mi ne diras: La plimulto devas vivi saĝe, ĉar tio ne eblas, sed ĝi estas gvidata de afekcio, kiu donos plej da utilo por la ŝtato." Sp, strebas al la plej granda partopreno en la estrado de la ŝtato, far kiel eble plej da regatoj. Registaro de granda nombro da homoj pli atentos la bonfarton de ĉiuj. La interesoj de la regantoj estu paralelaj al la interesoj de la regatoj." Plue Sp. diras kelkajn rimarkindaĵojn pri la diversaj ŝtatformoj: “En monarkio neniu posedu domojn aŭ bienojn. Pro tio la danĝero por milito estas same granda por ĉiuj kaj ĉiu strebos al paco. En aristokrata ŝtato ekzistas kontraŭo inter la aristokrataj regantoj kaj la popolo, kiu ne havas influon. Pro tio ekzistas la danĝero, ke en milito la popolo simpatios kun la malamiko. Por eviti tion, la nearistokratoj posedu domon aŭ kampojn. Tio ligas ilin al la lando kaj ili helpos defendi la patrion. La senatanoj en iu aristokratio ne havu militistajn oficojn, ili ricevu monon el impostoj je varoj. Pro tio ili favoros kaj subtenos la komercon kaj ne estos militemaj." Iu italo diris: “Sp. verkas pri la ŝtato, kvazaŭ pri ŝtato de spicistoj.” “Monarko havu ĉiam aliajn konsilistojn kaj la sekretario en aristokratio ne sidu porvive. Regadon per perforto neniu povas daŭrigi longe. En demokrata ŝtato malsaĝaj decidoj estas malpli timindaj. Estas preskaŭ maleble, ke la pli granda parto de iu sufiĉe granda kunveno komune kunigas sin en la sama malsaĝo." La juĝ‑aparato estu sendependa de la registaro por preventi tiranecon. “Tiuj, kiuj gvidas la registaron aŭ havas ĝin en propraj manoj, strebas al maskado de siaj krimoj per gajno de rajto kaj pravo kaj strebas konvinki la popolon, ke ili agis virte kaj honorinde." Trafe ankoraŭ por nia tempo por landoj, kie ankoraŭ estas klastribunaloj aŭ restoj de klasa jurisprudenco. La respubliko de Sp. ne plu ekzistas, sed ni notu kelkajn valorajn pensojn: 1) Oni atentu la egoistan naturon de la homo, ne malatentante lian socieman karakteron. 2) kreo de komunaj interesoj; 3) divido de regpozicioj por atingi potencekvilibron. Por Sp. ne gravas kiun ŝtaton oni elektas, ĉu monarkian, aristokratan aŭ demokratan. “Ĉio dependas de tio, kiel la afero funkcias. Ankaŭ sub monarkio la homoj povas esti feliĉaj. La angloj fondis en 1649 respublikon, sed baldaŭ la monarkio revenis. Ĉe ĉiu popolo ĝustas certa ŝtatformo. Ĉio devenas necese el la eterna esenco de iu certa afero. La holandanoj fondis kaj daŭrigis respublikon, sed holandanoj ne estas angloj, pro tio ankaŭ la ŝtatformo devas esti alia." “Holando estis longtempe regata de grafoj kaj delegitoj de kamparanoj kaj de burĝoj. Neniam iu monarko havis la tutan potencon." Vi vidas, ke Sp. ne vidis revolucion kaj ne estis revoluciano. Li provas ĉiam klarigi el la esenco eterna de iu afero. Li vidis la mondon per konceptoj de absoluteco kaj de eternaj valoroj. Jen ni trovas unu el la malavantaĝoj de la mondkoncepto de Sp. por modernaj homoj. Sp. vidis la mondon kiel statikan, li ne vidis ŝanĝojn de sociaj cirkonstancoj kaj de popoloj, konsekvence ankaŭ ne ŝanĝojn en politikaj formoj. Formala logika rezonado kaj matematika ne povas esti tuj aplikata al la konkreta realo. Tiu salto estas tro granda, kaj Sp. ne vidis tiun salton kaj ne povis vidi ĝin. Spinoza kaj la regentoj Diversaj marksanaj historiistoj kontentigas sin per simpla, klariga skemo pri la klasrilatoj kaj la klasideologioj. Tiel oni ofte povas trovi la opinion, ke Sp. esprimis per sia filozofio kaj ŝtatteorioj la konceptojn de la reganta komerca burĝaro, de la regentoj. Sed Sp. estis nur rezulto de longa ĉeno de liberkredaj tradicioj en Holando. La malemo kontraŭ la strikta kalvinismo de Kalvin mem naskiĝis pli frue ol la regentoj kaj ol Sp. Se oni konsideras la fakton, ke la Etiko kaj aliaj verkoj aperis en 1677, oni rajtas konkludi, ke la aktivaj regentoj, kiuj konstruis kaj gvidis la novan ekonomion, certe neniam havis okazon legi la pensojn de Sp. Sed la tuta ekonomia kaj socia procezo kondukis al pli liberaj religiaj konceptoj kaj al libera observado kaj konstatoj en la naturo kaj en la praktika vivo. La respubliko batalis por sia nuda ekzisto kaj bezonis pli da racio ol iu ekstermonda, severa kaj malrida dio, kiu reguligas kaj destinas la homan sorton kaj estonton. La regentoj, precipe la aktivaj, inklinis al abolo de la kalvina dio. Ankaŭ Sp. sentis tiun bezonon, bezonon pri pli optimista vivkoncepto. Jam ĉirkaŭ 1600 la striktaj kalvinistoj sentis danĝeron por sia kredo en la religia indiferento de la regentoj. Ili sentis, ke la vere kapitalisma socio detruos ilian kredon kaj ilian eklezion. Ili serĉis apogon kaj subtenon en la ŝtato kaj en la tribunaloj. Multaj ne konsciis, kaj certe la granda amaso de la etsocianoj ne, ke la konflikto estas kaŭzata de malsamaj ekonomioj kaj sociaj idealoj. La striktaj kalvinistoj havis tute malmodernan koncepton pri la ekonomio kaj pri la socia vivo. Ili rerigardis al la simpla kaj senbezona vivo de la Mez‑Epokoj: diligente labori, esti ŝparemaj, simple, senlukse vivi sen ekspansio de kapitalo, nek riĉiĝo. Konsistorioj kaj gildoj estis iliaj organizo‑formoj, por konsistigi la eklezion kaj la socian labororganizon, kun reguloj por salajro kaj tempo. Konsiderante tion, oni certe estas trafata de la fakto, ke tiu vivkoncepto pli kongruas kun tiu de Sp., ol kun tiu de la regentoj. La devizo de Sp. povus esti: Vantoj de vantoj, ĉio estas vanto, gloro, mono, posedo, riĉo. La kongruo inter Sp. kaj la regentoj estas pli klara, kiam Sp. surpaŝas la fondon de la realo, nome per siaj ŝtatteorioj. Sp. skizis por ili la ŝtaton, kiun ili ŝatis: ŝtato, kiu nur regas la praktikajn aferojn, sed ne miksu sin en religiaj kaj teologiaj disputoj, ŝtato libera de la potenco de la eklezio. Ĉi tie Sp. batalas kun la regentoj kontraǔ la teokrata ŝtato de la kalvinistoj. Sed tio estas la nura kongruo. Leginte la konceptojn de Sp. en la antaŭa ĉapitro, vi notis, ke Sp. pli favoras la demokratan ŝtaton ol la oligarkion de la regentoj. Per tiuj demokrataj simpatioj Sp. samopinias kun la amasoj da striktaj kalvinistoj, kies postuloj estis esprimataj en 1672, kiam denove princo el la Oranĝ‑familio surtroniĝis, kaj la etburĝa amaso esperis de li la realigon de siaj deziroj. En Delfto la gildoj postulis: “Neniu urb‑reganto havu du oficojn samtempe. Neniu reganto estu samtempe akci‑posedanto. Restarigo de la privilegioj kaj liberoj de antaŭ 1580." La gildoj de Harlemo postulis: “Libera elekto de oficiroj pere de la gildoj kaj ne pere de la urb‑regantoj. Neniu magistratano estu samtempe membro de militkonsilantaro. La regimentoj elektu mem siajn oficirojn. Ĉiuj oficoj estu nur haveblaj por iuj, kiuj loĝis pli ol 6 jarojn en la Respubliko. La gildoj havu la rajton rifuzi strat‑ kaj kampvagantojn kiel membrojn, por ke la bonaj civitanoj estu protektataj en siaj vivteniloj kaj prospero". Tiuj postuloj levas iom la vualon de korupto kaj maldemokratio en la tielnomata libera respubliko. Ili ankaǔ malkovras la kapitalistan komerc‑politikon de la regentoj, nome altiri senlaborajn proletariojn por ekspluati ilin per la plej malgrandaj kostoj. La nova princo el la Oranĝa dinastio ne realigis tiujn dezirojn. Vilhelmo 3‑a strebis al la monarkio, sed praktike restis kaptito de la regentoj. La oligarkio venkis kaj restis, la 18 urboj en la okcidento per sia kapitalo havis praktike la plena potencon. La agnosko de Spinoza Ni atingis la finon de nia vojaĝo en la metafizikon kaj en la politikan realon de la Holanda Respubliko. Iun tagon, en la jaro 1930, la sovet‑ministro por eksterlandaj aferoj, s‑ro Radek, surpagis la matracan teron de Nederlando kaj kun moka arogo li diris “Kion faris la holandanoj en la historio? Nu, ne multe, nur buteron kaj fromaĝon." Al s‑ro Radek, sin nomanta marksano, eskapis tute la vera kerno de la marksismo. Karlo Marks instruis al ni, ke ĉiu klaso en la historia procezo devas plenumi iun socian, politikan kaj kulturan taskon, kiel necesan stadion en evoluo de la socio. Li eĉ ie skribis pri la granda burĝa epoko. S‑ro Radek ne vidis la grandan rolon, kiun la holandaj burĝoj ludis. Eluzante la geografian situon ili disŝpinis vastan komerc‑reton, tro vastan, tra la tuta mondo kaj donis ekzemplon de pli moderna ekonomio. Ili fondis respublikon, kiu kreis iun pentr‑arton, kiu ankoraŭ katenas kaj mirigas la mondon pro sia perfekta tekniko. Por plibeligi la monotonan akvo‑ kaj marĉo‑pejzaĝon ili uzis arkitekturon en la 18 urboj tiel, ke kelkaj el ili estas inter la plej ĉarmaj de Eŭropo, okulkaresoj inter la modernaj monstraĵoj. La Holanda Respubliko posedis la plej altan nivelon de la natursciencoj kaj de la filozofio. Ankaŭ la literaturo floris, sed la limoj de la lingvo‑teritorio baris ĝin de internacia agnosko, ĝi ne akiris la mondflugilojn de Rembrant kaj de Spinoza, ambaŭ en sia fako la plej modernaj kaj la plej radikalaj. Pro sia profitemo, ekz. presigi broŝurojn kaj librojn por kiu ajn tendenco, la holanda burĝaro metis bazon por libera gazetaro. Tiajn rezultojn apud butero kaj fromaĝo s‑ro Radek ne vidis. Plenan agnoskon en propra lando Spinoza malmulte spertis. La granda kalvinista amaso ne legis aǔ malamis lin, eĉ inter la liberkredaj regentoj estis multaj, kiuj ne kuraĝis agnoski lin kaj ne kuraĝis aboli la homan dion. Ankaŭ internacia agnosko longtempe atendigis sin. La francoj transprenis multe de lia biblio‑kritiko. La unuaj, kiuj plene agnoskis lin, estis la germanoj. Lesing diris: “Dum longa tempo Sp. restis morta hundo." Kun la kresko de la burĝa konscio aliaj sekvis. Jakobi malŝlosos la pordon de la regno de agnosko. Por Lesing ne estis alia filozofio ol tiu de Spinoza. Goethe post longa tempo de malatento skribis: “Legante Sp. mi vidis min mem kaj la tutan mondon kiel neniam antaŭe tiom klare. Blovis al mi atmosfero de paco." Hegel skribis: “Se oni komencas filozofii oni unue estus spinozisto. Estas la neado de dio speciala, de ĉio individua, kion ĉiu filozofo iam atingu: ĝi estas la liberigo de la spirito kaj ĝia absoluta bazo." Lichtenberg en 1780 skribis: “Kiam la mondo estos ekzistinta nekalkuleblan nombron da jaroj, tiam la universala religio estos iu purigita spinozismo." Sed ankaǔ modernuloj alte respektas Spinozan. Prof. Einstein: “Spinoza estis la unua, kiu la ideon de la determinisma rilatigo de ĉiuj okazoj konsekvence aplikis al la homaj penso, sento kaj ago". S. Freŭd sentis: “Dum mia tuta vivo mi profunde sentis por la persono kaj por la pensatingoj de la granda filozofo Spinoza iun eksterordinaran, iom timan respekton." Agnosko de la internacie pensanta mondo okazis dum la memorigo de la mortojaro en 1877. Internacia monfonduso estiĝis, kaj en 1882 oni malvualis statuon en Hago. La franca Ernesto Renan diris tre solene jenon: “Malfeliĉa estas tiu, kiu ĵetus iun insultan vorton al tiu milda, pensema mieno. Li estos punata de propra banaleco, kiel ĉiuj banalaj spiritoj, kaj de malpovo kompreni la dian. Ĉi tiu homo montros, de sia granita soklo, al ni ĉiuj la vojon al la feliĉo, kiun li trovis, kaj post multaj jaroj la klera vojaĝanto, pasante ĉi tiun lokon, diros al si mem: la plej vera bildo de dio estas eble vidita de ĉi tiu homo." Ankoraŭ ne estas realigitaj la politikaj idealoj kaj la homaj idealoj de Sp., ankoraǔ malgranda grupo da homoj aǔ unu sola viro decidas pri la sorto de milionoj kaj ĵetas ilin al besteca konduto. Sp. ne nur anticipis sian tempon, sed ankaŭ nian. Kiel grandaj figuroj de la homaro, Verdi, Beethoven kaj Karlo Marks, lia vivo kaj liaj pensoj estas triumfo de la spirito super la materio. Malgraŭ la limiga kadro, lia matematika rezonado kaj pruvado, la pensoj de Sp. estas en nia tempo de amassugestado, de amasstultigado, de amashisterio oazoj de prudento, de ripozo, oazoj de paco kaj precipe de saĝo. LA DIA PESTO de JOHANN MOST EL LA GERMANA ORIGINALO TRADUKIS SEMAN TARANO * ELDONITA DE D‑RO TOBIAS SIGEL 2916 E. GRAND BOULEVARD DETROIT, MICH., USONO 1932 ANTAŬVORTO de D‑RO TOBIAS SIGEL La ateista literaturo en Esperanto pliriĉiĝis je malgranda, sed tre interesa verko,—"La Dia Pesto" de Johann Most. Tuj en la komenco la leganto povas vidi, ke la libreto celas "kontraŭ Dion kaj Mesion". La faktoj estas donitaj klare kaj evidente, kaj mi volas nur diri vorton pri la Esperanta traduko. Seman Tarano uzas facile legeblan Zamenhofan lingvon. En la tuta libreto li eĉ konservis la humorajn kaj satirajn esprimojn de la verkinto. Krom tio, dum la legado de "La Dia Pesto" oni tute forgesas, ke oni legas ion tradukitan, ĉar la stilo estas laŭ la karaktero de nia lingvo, kaj la libreto estas legata kvazaŭ Esperanta originalo. Mi deziras al "La Dia Pesto" sukcesan vojaĝon. D‑RO TOBIAS SIGEL. LA DIA PESTO El ĉiuj spiritmalsanoj, kiujn "la homo dum sia malluma vadado" sisteme inokuladis en sian kranion, la dia pesto estas la plej terura. Ĉio havas sian historion, kaj ankaŭ tiu‑ĉi epidemio ne estas escepta. Oni povas nur bedaŭri, ke en tiu‑ĉi "historio" mankas la ordinara evoluo, la transirado de sensenco al prudento, kiel kutime estas en aliaj historioj. La antikva Zeŭso kaj lia samulo, Jupitero, estis tamen sufiĉe bonordaj, gajaj, ni povas diri, kvazaŭ kleraj estuloj, kompare kun la lasta naskotrio en la dia genealogio, kiu, sen ia dubo, povas kuraĝe konkursi kun Futzliputzli pri brutaleco kaj krueleco. Cetere, ni ne volas procesadi kun la pensionitaj aŭ eksigitaj dioj, ĉar ili plu ne kaŭzas ian malutilon. Sed tial ni volas pli senrespekte kritiki, senvalorigi kaj forigi la ankoraŭ funkciantajn nuben‑puŝantojn kaj infero‑timigistojn de la ĉielo. La kristanoj havas trioblan dion; iliaj antaŭuloj, la hebreoj, kontentiĝis je unu sola. Krom tio ambaŭ grupoj estas sufiĉe intima rondo. "La Malnova kaj Nova Testamentoj" estas por ambaŭ ili la fonto de la tuta saĝo. Tial oni vole‑ne‑vole devas legi tiujn "sanktajn skribojn", se oni volas lerni trarigardi ilin kaj priridi. Se ni nur prenas la "historion" de tiuj diecoj, ni trovas sufiĉon por karakterizi la tuton. En mallonga resumo la afero estas jena: "En la komenco dio kreis la ĉielon kaj la teron". Li sekve troviĝis antaŭe en la ĉiuflanka "nenio”, kio gajnis esti tiel senkolora kaj senamuza, ke li, kiel dio, certe enuis. Kaj ĉar por dio estas bagatelo, elsorĉi mondojn el nenio, kiel ekzemple ĵonglisto elgutas kokinajn ovojn aŭ arĝentajn talerojn el la manikoj, tial li kreis la ĉielon kaj la teron. Poste li bonorde eltornis la sunon, la lunon kaj la stelojn. Certaj herezuloj, oni nomas ilin astronomoj, jam de longe konstatis, ke la tero nek estas centra punkto de la universo, nek ĝi iam povis esti, nek ĝi entute povis ekzisti antaŭ la suno, ĉirkaŭ kiu ĝi rondiras. Tiuj homoj pruvis, ke estas kruda idiotaĵo, paroli pri la "suno, luno kaj steloj" kaj pri la tero, kaj diri, ke la lasta estas io speciala kaj supera kompare kun la unuaj. Ili jam de longe entamburis al ĉiu lerneja knabo, ke ankaŭ la suno estas nur astro, la tero estas satelito de la suno, la luno estas, por tiel diri, subsatelito de la tero; ke la tero ne ludas la plej eminentan rolon, sed kontraŭe, ĝi apenaŭ estas kvazaŭ sunpolvereto, kompare kun la vastega universo. Kial devas dio ĉagreniĝi pri astronomio? Li faras kion ajn li volas kaj fajfas pri scienco kaj logiko. Tio estas la kaŭzo, ke post la fabrikado de la tero li antaŭe faris la lumon kaj poste la sunon. Eĉ hotentoto nuntempe povas kompreni, ke sen la suno ne povas esti lumo sur la tero; sed dio,—hm! li ne estas ja hotentoto! Sed ni aŭdu plue! La "kreaĵo" estis sufiĉe prosperita, sed tamen ankoraŭ ne estis vera vivado en la mondeto. La kreinto ankaŭ volis sin amuzi. Tial li faris fine la homon. Nun li rimarkinde dekliniĝis de sia antaŭe uzita maniero de kreado. Anstataŭ fari tiun-ĉi "kreaĵon" per simpla vorto Estu! li uzis tre multajn ceremoniojn dum la "kreado". Li prenis sufiĉe prozan argilbulon en la manon, elmodelis el ĝi virfiguron "laŭ sia propra bildo" kaj enblovis animon en ĝin. Sed ĉar dio ĉiam estas bona, favora kaj justa, unuvorte—la ĝentileco mem—li do ekpensis, ke lia ellaboraĵo Adamo certe treege enuas estante sola. (Eble li ekmemoris sian antaŭan enuigan estadon en la nenio.) Kaj tial li produktis sufiĉe belan kaj ĉarman Evon. Dume la sperto evidente instruis lin, ke ellaborado el argilaj buloj estas por dio tro malpura laboro, kaj li ekuzis novan metodon de fabrikado. Li eltiris ripon el Adamo kaj—lerteco ne estas sorĉado, precipe ĉe dio—aliformigis ĝin en beletan fraŭlinon. Ĉu Adamo poste reakiris alian ripon, aŭ li devis kuradi kiel "unuflankulo",—pri tio silentas la ĝentileco de la biblia historiisto. La moderna naturscienco konstatis, ke animaloj kaj plantoj, el simplaj primitivaj molusko‑substancoj, daŭre de milionoj da jaroj, disvolviĝadis pro multoblaj diverĝoj, ĝis ili ekhavis la nunajn formojn. Ĝi plue konstatis, ke la homo estas ne pli, ol la plej perfekta produktaĵo de tiu evoluado, kaj ke li, antaŭ tiom kaj tiom da miljaroj, ne nur havis—en malvasta senco de l'vorto—bestan aspekton kaj ne havis paroleblecon, sed ke li ankaŭ—ĉiu alia supozo estas falsa per si mem—certe devenis el pli malaltaj bestklasoj. La naturscienco sekve lasas dion aperi kun sia memproklamita homfarado kiel naivega fanfaronulo. Sed kion ĝi utilas? Dio ne lasas iun ŝerci kun li. Ĉu liaj rakontoj sonas science aŭ sensence, li ordonis, ke la homo kredu je ili, alie li permesos okazi, ke lia konkuranto, la diablo, forprenu lin, kio certe estas tre malagrabla. En la infero ne nur regas konstanta kriegado kaj dentbatado, sed tie ankaŭ bruladas eterna fajro, vermo nelaciĝema mordetadas, kaj peĉo kaj sulfuro fiodoras netolereble. Al ĉio‑ĉi estas elmetata homo sen korpo. Stufiĝas lia karno, kiun li ne havas kun si; li grincigas la dentojn, kiuj jam de longe elfalis; li kriegas sen gorĝo kaj pulmo; liajn dispolviĝintajn ostojn mordetas la vermo; li flaras sen nazo,—kaj ĉio‑ĉi estas por eterne. Diabligita rakonto! Dio estas entute, kiel li tre malkaŝe komunikis en sia memverkita kroniklibro, la biblio, eksterordinare kaprica kaj venĝema—vere, modela despoto. Tuj kiam Adamo kaj Evo estis faritaj, li mem ekkomprenis, ke tiu gentaĉo devas esti regata; tial li donis punkodon, kiu dekretis severe: Ne manĝu de la arbo de l'scio! De tiu tempo ne ekzistis iam kronita aŭ nekronita tirano, kiu ne alĵetis al la popoloj tiun‑ĉi diktaton. Adamo kaj Evo ne respektis tiun malpermeson. Tial ili estis elpelitaj kaj kondamnitaj, kun ĉiuj generacioj, por ĉiuj tempoj, al intensa laboro. De Evo, krom tio, estis deprenitaj la "burĝaj honorrajtoj”, estante deklarita servantino de Adamo, kiun ŝi devas obei. Ili ambaŭ ankaŭ jam estis sub dia policobservo. Eĉ la plej kruela despoto ne agus tiel severe kun siaj regatoj. Tamen la severeco de dio kontraŭ la homoj nenion utilis, ili pli ĉagrenis lin; ju pli ili multiĝis, des pli ili fariĝis malobeemaj. Kaj kiel rapide tiu plimultiĝo prosperis, oni povas rimarki jam ĉe la historio pri Kain kaj Habel. Kiam la lasta estis mortigita de sia frato, Kain iris "en fremdan landon" kaj prenis al si edzinon. De kie subite venis tiu "fremda lando" kun la tie troveblaj virinoj, tion ja la kara dio ne notis, kio estas ne mirinda pro lia tro laciga laborego. Fine la mezuro estis plena. Dio decidis ekstermi la tutan homaron per akvo. Nur al kelke da homoj li favoris escepton, por ankoraŭ unu fojon provi la samon. Sed malfeliĉe li, malgraŭ sia tuta saĝo, denove enfalis en eraron, ĉar Noa, la ĉefo de la savitoj, tuj montris sin granda drinkulo, kun kiu liaj filoj moke ŝercis. Kio do bona povas elveni el tia malnobla familio? Ree disvastiĝis la homaro; ree ĝi disvolviĝis en tiujn senrespektajn pekulojn, pri kiuj la konata Mecklenburg'a Kantlibro povas sciigi tiom multe da malbonaj aferoj. Dio preskaŭ krevis de kolero, vidante, ke eĉ liaj lokaj punoj, la detruado de tutaj urboj per peĉo kaj sulfuro, ankaŭ helpis kiel kupoj al mortinta kato. Li jam decidis ekstermi la tutan popolaĉon, sed rimarkinda okazintaĵo ree mildigis lin: En unu tago aperis iu certa "sankta spirito". Okazis same kiel kun la "Knabino el la Fremdlando”—neniu sciis, de kie tiu spirito alvenis. La verkinto de la biblio (dio mem) nur diras, ke li mem estis tiu sankta spirito. Nun ni dume havas aferon kun dio‑duunuo. Tiu "sankta spirito" ekpensis konatiĝi, en formo de virkolombo, kun simpla fraŭlino, nomita Mario. Li "superombris" en dolĉa horo la elektitinon de sia koro, kaj jen! ŝi naskis knabeton; kaj tio tamen, kiel dio klare akcentas en la biblio, tute ne difektis ŝian virgecon. La antaŭe‑rimarkita dio nun nomis sin dio‑patro, kaj tamen li certigis samtempe, ke li estas identa ne nur kun la "sankta spirito", sed ankaŭ kun la dia filo. Oni pripensu! La patro estas sia propra filo, la filo—sia propra patro, kaj krom tio ambaŭ kune estas ankaŭ "sankta spirito". Tiamaniere formiĝis la "sankta triunuo". Kaj nun, kompatinda homcerbo, tenu vin firme, ĉar tio, kio nun sekvos, povas eĉ ĉevalon senvivigi! Ni scias, ke dio‑patro decidis frakasi la tutan homamason. Tion dio‑filo bedaŭris. Li (konata samtempe kiel diopatro), prenis sur sin la tutan kulparon de la homoj, kaj por kvietigi la furiozecon de sia patro (konata samtempe ankaŭ kiel dio‑filo), lasis sin ĝismorte senspirigi de flu "savota" popolaĉo,—kompreneble ne tiel simple; li devis reveni por ree veturi gaje kaj ĝoje en la ĉielon. Tiu oferiĝo de la filo (kiu kun la patro estis nur unu), tiel dolĉe kontentigis la patron (kiu kune kun la filo estis nur unu), ke li tuj deklaris ĝeneralan amnestion, kiu estas parte valida ĝis nun. Tio estas la "historia parto" de la "sankta skribo". Oni vidas, ke la absurdeco estas elmontrita tiel reliefe, ke tilu, kiu jam estas sufiĉe blindigita, kaj ankoraŭ kredas kin, devas esti konsiderata kiel homo kun frenezaj iluziaĵoj. Al tiu parto apartenas antaŭ ĉio la dogmoj pri rekompenco kaj puno por la homo en la tiel‑nomata "alia flanko". De longe oni jam pruvadis science, ke ne ekzistas anima vivo sendepende de la korpo; ke tio, kion la religio-ĉarlatanoj nomas animo, estas ne pli ol la pensorgano (cerbo), kiu ricevas impresojn de la vivaj sentorganoj, kaj tial ĝi fariĝas funkcia, kaj sammomente kiam la korpo mortas, ankaŭ devas kunmorti tiu cerba moviĝo. Sed tiuj ĝismortaj malamikoj de la homa prudento ne ĉagreniĝas pri la rezultoj de scienca esplorado. Ili nur tiom interesiĝas pri scienco, kiom estas necese por kontraŭbatali ĝian influon. Tial ili predikas la "eternan vivon" por la homa "animo". Ve al la animo en la "alia flanko", kies korpo, en kiun ĝi estis enŝovita en "tiu‑ĉi flanko", ne respektis precize la punleĝon de dio! Kiel tiuj homoj certigas, estas evidente, ke ilia "plej bona, plej justa, plej kompatema, plej favora, ktp., dio" estas tre pedanta flarnazulo, kiu ĉagreniĝas pri ĉiu malgravaĵo de ĉiu unuopulo, kaj enskribas en la "tutmondan dokumentaron" ĉiun erareton, kiun la homo faras. Krom tio li estas tre originala strangulo. Li deziras esti honorata per tio, ke ĵusnaskitaj infanoj, sub danĝero de malsaniĝo, estu supervergataj per akvo, kaj oni nomas tion baptado. Li havas sovaĝan plezuron, kiam sennombraj kredemaj ŝafoj blekas al li litanie en siaj preĝo‑staloj, aŭ kiam la plej fervoraj el la ŝafaro aŭdigadas senĉese pian katmuzikon kaj preĝas, petante pri ĉio ebla kaj neebla,—dum li partoprenas en sangaj militoj, kaj la venkintoj flatas lin per incenso kaj dankoj kaj nomas lin "dio de bataloj". Li ekestas furioze kolera, se iu dubas pri lia ekzisto, aŭ se katoliko manĝas viandon en vendredo aŭ ne defrotas sufiĉe la pekojn en sia konfesado; aŭ se protestanto ne malestimas la ostojn de la sanktuloj, la madonajn ĉifonojn kaj bildojn, donitajn al la katolikoj, aŭ, entute, se li ne somnambas kun kapromiena vizaĝo, suprenturnitaj okuloj, kurbigita dorso kaj kunplektitaj manoj. Kiam tia homo mortas ne pentinte, tiam lia "kompatema dio" diktas por li punon, kompare kun kiu ĉiuj batoj per skurĝoj kaj naŭvostaj katoj, ĉiuj suferoj de malliberejoj kaj ekziloj, ĉiuj doloroj de la kondamnitoj al la eŝafodo, ĉiuj torturoj per ĉiuspecaj turmentiloj, kiujn homa tirano povus iam elpensi, estas nur tiklantaj agrablaĵoj. Tiu‑ĉi "dio" superas per bestiala krueleco ĉion kanajlan, kion oni povus trovi sur la tero. Lia malliberejo estas nomata infero, kiun ni jam konas, lia ekzekutisto estas la diablo, kaj liaj punoj daŭras eterne. Li nur, en okazo de malgravaj pekoj, post sufiĉe longa tempo, favoras amnestion, kondiĉe, se la pekinto mortis katoliko. Por tia favorata pekinto li preparis, sub certaj cirkonstancoj, "purgatorion", kiu diferencas de la infero proksimume kiel pundomo de malliberejo. Ĝi nur estas aranĝita por nedaŭra ensidigo kaj havas iom malpli severan disciplinon. Sed tamen, ankaŭ en la purgatorio vi sentegos la diablan fajron. La tiel‑nomataj "fundamentaj pekoj" neniam estas punataj per purgatorio, sed la iam per infero. Al tiuj pekoj apartenas, ekzemple, "blasfemado", ĉu per vorto, skribo, aŭ penso. Dio sekve ne toleras ne nur liberecon de preso kaj parolo, sed li ankaŭ jam trafas la neesprimitajn pensojn. Tio per si mem jam sufiĉas, ke li superu per brutaleco eĉ la plej friponajn despotojn de ĉiuj landoj kaj tempoj, sed li kompletigas tiun superecon per sia punmaniero. Tiu‑ĉi dio estas sekve la plej terura monstro imagebla. Lia kondutado estas tiom pli aroganta, ke li altrudas la aserton, ke la tuta mondo, kaj precipe la homaro, kun ĉiuj agoj kaj movoj, estas reguligata de lia "providenco". Li do malbontraktas la homojn por agoj, de kiuj li mem estas la iniciatinto! Kiel ĝentilaj estas la tiranoj de la tero, de la pasinta kaj estanta tempoj, kompare kun tiu‑ĉi monstro! Sed se al dio plaĉas lasi iun homon vivi kaj morti feliĉe, laŭ lia koncepto, tiam li malbontraktas tiun homon en ĝusta maniero, ĉar la promesita "ĉielo", precize konsiderata, estas multe pli malbona restejo ol la infero. Oni tie ne havas iajn bezonojn, sed oni estas ĉiam kontenta, ne havante antaŭe deziron por io kontentiga. Sed ĉar sen deziro kaj sen atingo ne povas esti ia ĝuo, do la restado en la ĉielo estas tute senĝua. Eterne oni observadas dion; eterne estas ludata la sama melodio de la sama harpo; ĉiam estas kantata "la nova kanto, la bela kanto",—eĉ se ĝi ne estas la enuiga kantaĵo pri “la ebria najlfaristo", ĝi tamen ankaŭ ne povas esti pli vigliga. Tio‑ĉi estas la plej alta grado de enuigeco. Restado en izolita karcero certe estus preferinda. Ne mirinde, ke tiuj, kiuj estas sufiĉe riĉaj kaj potencaj por ĝui la paradizon sur nia tero, povas ride kanti kun Heine: "Apartenu la ĉieloj Al paseroj kaj anĝeloj!" Kaj tamen la riĉaj kaj potencaj estas tiuj, kiuj nutras kaj flegas la dian idiotecon kaj religian stultecon. Tio estas nepre necesa por ilia profito. Jes, por la regantaj kaj ekspluatantaj klasoj estas fakte demando pri vivo aŭ morto, ĉu la popolamaso estu tenata en religio aŭ ne. Kun la religia frenezeco sin tenas kaj falas ilia potenco. Ju pli la homo algluiĝas al religio, des pli li kredas. Ju pli li kredas, des malpli li scias. Ju malpli li scias, des pli idiota li estas. Ju pli idiota li estas, des pli facile li povas esti regata. Tio estis la pensmaniero de la tiranoj de ĉiuj landoj kaj tempoj, kaj tial ili ĉiam estis en bonaj rilatoj kun la pastroj. Okazaj malpacoj inter tiuj ambaŭ specoj de homaj malamikoj havis nur hejman karakteron; ili estis nur konfliktoj pri supereco. Ĉiu pastro scias, ke lia rolo estus finita, se li ne havus plu la subtenon de la "grasa kremo". Por ĉiu riĉulo kaj potenculo ne estas sekreto, ke la homoj povas esti sklavigataj kaj ekspluatataj nur tiam, kiam la ekleziaj historionoj enplantas en la korojn de la popolamaso sufiĉe da sklavemo, ke ili konsideru la teron kiel valon de larmoj, ke ili obeu la "dian" ordonon: "Servu viajn mastrojn” kun promeso, ke post la morto ili havos apartan porcion da kolbaso, rostitan ie en nekonataj nestoj super la nuboj. La ĉefjezuito Windthorst foje dum ardanta debato en la germana parlamento sufiĉe klare elmontris, kion la friponoj kaj kanajloj de la mondo pensas pri tiu ĉi afero. "Se la popolo perdos la kredon"—li diris—"ĝi ne povos plu toleri la mizeregon, kaj ĝi ribelos!" Tio estis klare esprimita, kaj ĝi devus elvoki la seriozan konsideron de ĉiu laboristo, se--jes, se tiom multe da ili ne estus tiel alnajlitaj al la religio, ke ili eĉ ne povas aŭdi per normalaj oreloj kaj koncepti la plej simplajn ideojn. Ne vane la pastroj—t.e. la nigra ĝendarmaro de la despotismo—ĉiam fortege klopodadis malhelpi la malprosperon de la religia sentimento, kvankam ili mem, kiel oni scias, povus krevi de rido pri la sensencaĵo, kiun ili predikas por bona pago. Daŭre de jarmiloj tiuj cerbdifektistoj simple kondukis terur‑regimenton, sen kiu la religia frenezo jam de longe estus malaperinta. Pendigilo kaj glavo, karcero kaj katenoj, veneno kaj ponardo, insida kaj jura mortigoj,—tio estis la rimedoj por subteni la religian frenezon, kiu restos por ĉiam hontinda makulo en la historio de la homaro. Centoj da miloj estis malrapide rostataj sur la ŝtiparoj "en la nomo de dio", ĉar ili kuraĝis trovi fiodoron en la biblia sterko. Milionoj da homoj estis devigataj, senkapigi unu la alian en longedaŭraj militoj, ruinigi tutajn landojn kaj kaŭzi la pestojn post la mortigado kaj bruligado,—nur por konservi la religion. La plej originalaj torturoj estis elpensitaj de la pastraĉoj kaj iliaj helpantoj por, per diablaj ruzaĵoj, timigi kaj ree alpuŝi al la religio tiujn, kiuj ne volis plu timi dion. Se homo kripligas ies manojn aŭ piedojn, oni nomas lin krimulo. Kiel oni nomu tiujn, kiuj kripligas la cerbojn de homoj kaj, ne povante tion sukeese atingi, pereigas la tutan korpon, ĝis la lasta colo, per ĉiu trovebla krueleco? Certe estas vere, ke nuntempe ili ne povas plu praktikadi tiun kriman “dian" banditprofesion, kvankam procesoj de blasfemo ankoraŭ nun okazas; anstataŭ tio ili sin ĵetis al aliaj okupaĉoj, kiel enmiksi sin en privatajn familiajn aferojn, influi virinojn, ĉasi infanojn kaj malbonuzi la lernejojn. Ilia hipokriteco, pli ĝuste, kreskis, ol pli malgrandiĝis. Eĉ la preson ili konkeris en tre alta grado, post kiam ili konvinkiĝis, ke tute forigi la presarton estas neeble. "Kie pastro staris, dek jarojn herbo ne kreskos", diras malnova proverbo. Ĝi signifas per aliaj vortoj: Se iu falis foje en la ungegojn de la pastroj, lia intelekto ĉesas esti fekunda. La funkcio de lia cerb‑mekanismo haltas, kaj religiaj akaroj kaj vermoj enrampas en la kranion kaj okupas la cerbon. Li similas ŝafon, kiu malsaniĝis je ŝanceliĝo. Tiuj ĉi trompitaj malfeliĉuloj estas devojigitaj de la propra celo de la vivo; kaj, kio estas pli malbona, ili formas la grandan bandon de la malamikoj de scienco kaj klereco, de revolucio kaj libereco. Kiam ajn novaj katenoj por la homaro estas forĝotaj, ili estas pretaj, pelataj de sia malspriteco, labori ĉe la amboso. Kiam ajn traboj estas metotaj por bari la vojon al progreso,—la tuta amaso de tiuj ĉi hotentotoj vigle ĵetas sin kontraŭ la fluon de la tempo. Ĉiu peno por kuraci tiajn spiritmalsanojn estas bona faro ne nur rilate al la malsanulo mem, sed ĝi ankaŭ estas peno por kaŭterizi kanceron, de kiu la tuta popolo suferas, kaj kiu nepre davas fine esti ekstermita, por ke la mondo fine estu komforta vivejo por la homoj, anstataŭ, kiel ĝis nun, ludejo por dioj kaj diabloj, kiuj nur liveras al ni turmentojn. * * * Ni eligu do la religion el niaj kapoj, kaj for la pastraron! La lastaj kutime diras, ke la celo sanktigas la rimedojn. Bonege! Ni uzu fine la saman maksimon ankaŭ kontraŭ ili! Nia celo estas liberigi la homaron de dia sklaveco, de la jugo de socia servpremo, de la katenoj de politika tiraneco, kaj ankaŭ—kaj eĉ antaŭ ĉio—de la religia mallumo. Ĉiu rimedo, kaj ĉiu okazo, por atingi tiun altan celon, devas esti konsiderata de ĉiuj homamikoj justa kaj ĝusta. Ĉiu senreligia homo pekas kontraŭ sia devo, se li tage kaj nokte ne uzas ĉion eblan por ekstermi la religion. Ĉiu homo, kiu jam liberiĝis de la kredo je dio, kaj ne batalas kontraŭ la pastraro kiam kaj kie kaj kiel li nur trovas okazon, estas perfidanto de siaj ideoj. Do, militon kontraŭ la nigraj friponoj!—sencedan militon ĝis finbato! Ni incitu kontraŭ la trompantoj, ni klerigu la trompitojn! Ni uzu ĉiun rimedon de batalo: la skurĝon de moko, kiel la torĉon de scienco; kaj kie tiuj ne sufiĉas,—pli konkretajn kaj pli senteblajn argumentojn! Antaŭ ĉio oni sin gardu mencii diajn frazojn kaj religian babilaĉon en la laborista movado. Same kiel en la atmosfero de la socia revolucio—kaj ĉio ekster ei estas reakcia--ne povas esti monarkia agitado aŭ aprobaj paroloj por privata propraĵo, tiel same ne estas tie loko por dia frenezaĵo. Kaj, rimarkinde, tiuj, kiuj volas kumniksi la malbenindan religion kun la celoj de la laboristoj, ju pli “konvenaj" kaj "bonaj" tiuj ŝajnas esti, des pli danĝeraj ili estas. Ĉiu, kiu predikas la dian trompon en ia ajn formo, povas nur esti aŭ idioto aŭ fripono. Ambaŭ specoj tute ne taŭgas por la akcelo de afero, kies celo estas atingebla nur tiam, kiam ĝi staras firme kaj plene sur la supro de scienca ekkono kaj posedas honestajn defendantojn. Oportunista politiko ne estas nur abomenaĵo, sed ĝi estas krimo. Se la laboristoj lasos iujn pastrojn enmiksi sin en iliajn aferojn, ili estos ne nur trompitaj, sed ankaŭ tuj perfiditaj kaj venditaj. Same kiel estas memkompreneble, ke la ĉefbatalo de la proletaro devas esti direktata kontraŭ la kapitalismon kaj, kune kun ĝi, por la detruado de ĝia potenca mekanismo, la ŝtato, tiel ankaŭ la eklezio ne devas esti lasita sen atento. La religio en la homaro devas esti sisteme subfosata, kiam ĝi, la homaro, prudentiĝos, alie ĝi ne povos gajni la liberecon. Al la malsaĝuloj, aŭ pli bone malsaĝigitoj, se en ili ankoraŭ restis iomete da prudento, oni metu la jenajn demandojn: "Se dio volas, ke oni lin konu, amu kaj timu, kial li ne montras sin?—Se li estas tiel bona, kiel la pastroj certigas, kian kaŭzon oni havas por timi lin?—Se li estas ĉionscia, kial oni tedas lin per privataj aferoj kaj preĝoj?--Se li estas ĉieesta, por kio oni devas konstrui templojn por li?—Se li estas justa, kial oni supozas, ke li punos la homojn, kiujn li mem kreis plenaj da malbonaj inklinoj'—Se la homoj faras bonon nur per la favoro de dio, kian kaŭzon li havas por rekompenci ilin por tio?—Se li estas ĉionpova, kiel li povas lasi, ke oni blasfemu lin?—Se li estas nekonceptebla, kial do ni okupas nin pri li?—Se la kono de dio estas bezona, kial li ŝvebas en malklareco?" Tiaj demandoj estas por la kredema homo kvazaŭ enigmoj. Sed ĉiu pensema homo devas konsenti, ke neniam estis donita la pruvo por la ekzisto de dio. Krom tio, ne estas la plej malgranda bezono por lia ekzisto. Sciante jam la proprecojn kaj regulojn de la naturo, dio en aŭ ekster ĝi simple estas senutila, tute superflua, kaj sekve tute neakceptebla. Lia "morala" celo por ekzisto estas ankoraŭ pli senvalora. Estas granda imperio, regata de potenculo, kies procedoj kreas diversajn opiniojn inter la regatoj. Li volas, ke oni lin konu, amu kaj honoru, sed li ĉiam penas, konfuzi la imagojn, kiujn oni povus havi pri li. La popolo, submetita al lia potenco, havas nur tiajn ideojn pri la karaktero kaj leĝoj de sia nevidata imperiestro, kiajn liaj ministroj komunikas, kvankam tiuj konfesas, ke ili mem ne povas ekhavi imagon pri sia mastro, ke lia volo ne estas esplorebla, ke liaj vidpunktoj kaj proprecoj estas nesondeblaj. Kaj tamen liaj servantoj mem neniam konsentas inter si pri la ordonoj, kiujn ili donas al la popolo, kiel liveritajn de li mem, ĉar en ĉiu provinco de la imperio liaj ordonoj diferencas. Ili riproĉas sin reciproke kaj kulpigas unu alian pri rompado kaj falsigado. La ediktoj kaj ordonoj, kiujn ili pretendas sin rajtigitaj por prezenti al la popolo, estas nubaj; ili estas enigmoj por tiuj, al kiuj ili estas donitaj kvazaŭ por klerigado, kaj ili ne povas ilin kompreni, nek diveni. La leĝoj de la kaŝita monarko bezonas klarigojn, sed tiuj, kiuj klarigas ilin, mem neniam estas konsentaj inter si. Ĉio, kion ili rakontas pri la nevidata imperiestro, estas kaoso de kontraŭdiroj. Ili eĉ ne diras vorton, kiu tuj ne povus esti pruvata kiel mensogo. Oni diras, ke li estas eksterordinare bona, tamen ne estas iu, kiu ne plendas pri lia agado. Oni diras, ke li estas eksterordinare saĝa, sed ĉio en lia administrado ŝajnas esti sensenca kaj senprudenta. Oni gloras lian justecon, sed la plej bonaj el liaj servantoj estas ordinare la malplej favorataj. Oni certigas, ke li vidas ĉion, tamen lia ĉieesteco ne forigas malĝojon kaj ĉagrenon. Li estas, oni diras, amiko de bonordo, sed en lia regno ĉio estas konfuza kaj malorda. Li faras ĉion laǔ propra decido, sed la faritaĵoj malofte estas laǔ liaj planoj. Li ĉion antaǔvidas, sed li ne scias, kio baldaǔ okazos. Li ne lasas iun ofendi lin, sed li toleras ofendojn de ĉiu ajn. Oni admiras lian scion kaj la perfektecon de liaj verkoj, tamen liaj verkoj estas neperfektaj kaj por mallonga daǔro, ĉar li kreas, detruas kaj plibonigas tion, kion li faris, ne estante kontenta pri ĝi. Ĉiuj liaj entreprenoj estas por lia propra gloro, tamen la celon, esti glorata de ĉiu, li ne atingas. Li laboras nur por la bonstato de siaj regatoj, sed tiuj plej ofte suferas pro manko de la plej necesaj bezonaĵoj. Tiuj, al kiuj li ŝajnas esti plej favora, estas ordinare plej malmulte kontentaj pri sia sorto; ni vidas preskaŭ ĉiujn ilin riproĉi iun mastron, kies saĝecon ili gloras, kies bonecon ili adoras, kies justecon ili timas, kaj kies ordonojn ili respektas, sed kiujn ili neniam obeas. Tiu ĉi imperio estas la mondo; la imperiestro estas dio; liaj ministroj estas la pastroj; liaj subuloj estas la homaro,—bela aglomeraĵo! La dio, precipe de la kristanoj, estas dio, kiel ni vidis, kiu faras promesojn, por ilin rompi; kiu sendas pestojn kaj malsanojn al la homoj, por ilin resanigi. Li estas dio, kiu kreis la homojn laŭ sia propra bildo, kaj ĉio malbona ne estas alskribata al li; kiu vidis, ke ĉiuj liaj verkoj estas bonaj, kaj tamen li tuj ekkomprenis, ke ili estas malbonaj; kiu sciis antaŭe, ke la homo manĝos la malpermesitan frukton, kaj tamen li poste kondamnis por tio la tutan homan posteularon. Dio, kiu estas tiel malforta, ke li lasas sin superruzi de la diablo; tiel kruela, ke neniu tirano sur la tero povas esti komparata kun li,—tiu estas la dio de la hebrea‑kristana teologio. Tiu ĉi dio estas trakajtra fuŝulo, kiu kreis la homojn perfektaj, sed li ne povis konservi ilin perfektaj; kiu mem kreis la satanon, kaj tamen ne povis superpotenci lin; ĉionpova, kiu kondamnis milionojn da senkulpaj por la pekoj de kelkaj; kiu ekstermis la tutan homaron, kun escepto de kelkaj homoj, kaj estigis novan generacion, ne pli bonan ol la antaŭa; kiu kreis ĉielon por la malsaĝuloj, kiuj havas kredon en la Evangelio, kaj inferon por la saĝuloj, kiuj malakceptas ĝin. Li estas dio‑ĉarlatano, kiu kreis sin mem per la "sankta spirito"; kiu sendis sin mem kiel peranton inter si kaj aliaj; kiu, malestimita kaj mokita de siaj malamikoj, estis alnajlita al kruco, kvazaŭ vesperto sur pordo de garbejo; kiu lasis sin enterigi, revivigis sin, vizitis la inferon, flugveturis vivanta en la ĉielon, kaj nun, dum pli ol mil naŭcent jaroj, li sidas ĉe sia propra mano, por juĝi la vivantojn kaj mortintojn, tiam, kiam vivantoj plu ne ekzistos. Li estas terura tirano, kies historio devas esti skribita per sango, ĉar gi estas religio de teruro. For, do, la kristanan teologion! Liberiĝu de dio, eltrovita de sang‑ekleziaj pastroj, kiuj sen ia.grava nenio, per kio ili ĉion klarigas, ne povus plu vivadi en diboĉo; predikadi malriĉecon, kaj mem havi brilan vivon; predikadi humilecon, kaj praktikadi fierecon,—sed kiuj, pelataj de la evoluado, fine estos ĵetitaj en la profundon de forgeso. For la kruelan triunuon—la murdeman patron, la nenaturan filon kaj la volupteman sanktan spiriton! For la falsajn iluziaĵojn, en kies nomo oni malaltigis la homojn ĝis mizeraj sklavoj, kaj per la potenco de mensogo oni trompadis ilin, ke ili havos ĝojon en la ĉielo, kiel kompenson por la malĝojo sur la tero. For la "sanktulojn” kiuj estas kun sia frenezaĵo balbeno al la libero kaj feliĉo! Dio estas ne pli ol fantomo, eltrovita de ruzaj friponoj, por tenadi ĝis nun la homojn sub teruro kaj tiraneco. Sed la fantomo tuj neniiĝas, kiam ĝi estas observata tra vitro de seniluzia esploro; kaj la trompitaj popolamasoj indigne ĉesos estimi la timigilojn, sed kontraŭe, ili direktos al la pastraro la vortojn de la poeto: "Malben' al idoloj, al kiuj senfine Por varmo kaj pano preĝadis ni kline. Ni ĉiam atendis kun vana esper'; Trompataj ni estis en nia mizer'.” Oni devas esperi, ke ili ne lasos sin plu trompi, moki kaj friponi, sed en iu bela tago ili ĵetos la krucifiksojn kaj sanktbildojn en la fornon; ili faros el la hostivazoj kaj kalikoj utilan vazaron; ili uzos la templojn kiel koncertejojn, teatrojn kaj kunvenejojn, aŭ, se tiuj ne taŭgos por tio, ili uzos ilin kiel grenejojn aŭ ĉevalejojn; ili trovos por la pastroj kaj monaĥinoj utilan laboron,—kaj nur unu aferon ili ne komprenos: kial tio ne okazis de longe. * * * Tiu ĉi mallonga, preciza kaj sole praktika procedo certe perfektiĝos dum la furiozo de la venonta sociala revolucio, kiam la subtenantoj de la pastraro—la princoj, nobeloj, burokratoj kaj kapitalistoj—estos forbalaitaj kvazaŭ de uragano, kaj nia mondo puriĝos de la koto, kiu amasiĝis dum miloj da jaroj. JOHANN MOST. FONTO: Most, Johann. La Dia Pesto, el la germana originalo tradukis Seman Tarano, antaŭvorto de D-ro Tobias Sigel. Detroit: D-ro Tobias Sigel, 1932. 23 p. Ĉu Oni Povas Vivi Sen Religio? de André Lorulot (Elfrancigis Martin Lavallée) ĈE LA ELDONEJO "L'IDÉE LIBRE" [La Libera Ideo] Herblay (Seine & Oise) Prezo: 2 fr. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Kopirajto de Lorulot 1930 [originala eldono] FAKTOJ, TEKSTOJ KAJ PORTRETOJ Monata publikigaĵo. N-ro 24. — Majo 1930 [Esperanto-Traduko 1992] Ne estas la religio kiu vivigas la homon, estas la homo kiu vivigas la religion. A. L. DE LA SAMA AŬTORO: Krimo kaj Socio (Antaŭparolo de D-ro Legrena kaj de Prof. Rafaelo Delarbara), Unu volumo. Crimes et Société (Préface du Dr Legrain et du Prof. Raphael Dubois), un volume...........Fr. 12 Ĉe la Lupoj, socia romano Chez les Loups, roman social........................................ 10 Germana Barbareco kaj universala Barbareco (Antaŭparolo de Prof. A. Forela) Barbarie allemande et Barbarie universelle (Préface du Prof. A Forel)… 12 La Vera Seksa Edukado (Antaŭparolo de D-ro Vŭavenelo) La Véritable Éducation Sexuelle (Préface du Dr Voivenel)............... 20 Meditadoj kaj Rememoroj de Malliberulo (kun portretoj kaj gravuraĵoj) Méditations et Souvenirs d'un Prisonnier (avec portraits et gravures).. . 6 La Krimo de l914 Le Crime de 1914....................................................... 1 25 Framasonaro kaj Milito La Franc-Maçonnerie et la Guerre....................................... 1 50 Eklezio kaj Amo (Debato kun S-ro Abato Violeto) L'Église et l'Amour (Controverse avec M. l'Abbé Viollet................ 4 50 Por aŭ kontraŭ konfesosakramento ? (Debato kun S-ro Abato Violeto) Pour ou contre la Confession ? (Controverse avec M. l'Abbé Viollet).... 2 Unu monato ĉe la Pastroj Un mois chez les Curés................................................. 12 ANTAŬPAROLO Depost dudek-kvin jaroj (kiel pasas la tempo!) mi donis centojn da konferencoj, en Francio, en Svisio, en Alĝerio, pri la temo kiu estas la objekto de la nuna broŝuro. La teksto kiun oni ekkonos ne estis stenografita, sed rekonstruita kun la helpo de la notoj kiujn mi konservis. Mi ordinare improvizas miajn paroladojn, kio klarigos iujn modifojn kiujn la leganto povus rimarki inter la presita teksto kaj la elparolita oratoraĵo. En la nuna broŝuro, mi serĉis antaŭ ĉio uzi la plej grandan nombron eblan da dokumentoj kiuj enviciĝus en la dosiero de mia konferenco. La broŝuro do estos pli substanca, pli kompleta, ol tiu aŭ alia parolado, prenita izole, povintus esti. Kaj malgraŭ ĉio, ĝi estos multe resuma, tiom estas vasta la temo. Tute kompreneblas ke, per la parolo aŭ per la skribilo, mi ĉiam min inspiras de identa zorgo: esti klara, esti simpla, meti la veron je la atingeblo de ĉiuj homoj por permesi al ili edukiĝi, pliboniĝi kaj liberiĝi el la pereiga jugo de la religia obskurantismo. Se iu el ni parolas pri kredo kiu laŭdifine, valorus science pli ol la scienco kaj morale pli ol la moralo; alivorte pri magia metodo, de iu ajn nomo ĝi nomitu, kiu procedus per nesciataj vojoj de la racio kaj de la konscio, sub la preteksto esti pli konscienca ol la konscienco kaj pli racia ol la racio, tiu kontraŭ-senco ne haltos nin. Energie, ni rifuzas al ni reveni du mil jarojn malantaŭe, remeti la spiriton novala, rompi niajn mikroskopojn por pli bone vidi kun niaj okuloj aŭ por vidi kun tiuj de alies, disŝiri niajn tablojn de logaritmo, niajn arĥeologiajn kolektojn, niajn librojn pri historio kaj pri kritiko, sub la preteksto trovi ie, malpli koste, la tute faritan kaj perfektan veron . . . Ferdinando BOKSA (Ferdinand BUISSON), Demandoj pri Moralo (Questions de Morale, Parizo, 1900, p. 322) Multe da personoj miras kaj indignas kiam ili nin vidas kontraŭbatali la religiojn, ĉar ili tiujn konsideras kiel la fundamento de la socio. «Forigu la religion, eldiras ili volonte, kaj la homo refalas senprokraste en la barbarecon.» (Kiam tiuj personoj parolas pri la religio, notendas ke temas pri ilia persona religio; ili ne multe estas tiom simpatiaj al la kredantoj de la rivalaj kultoj kiom al la agnoskitaj nekredantoj. Protestanto ne multe estas pli bone konsiderata ol liberpensulo aŭ islamanoj fare de la katoliko.) Aliaj personoj, malpli dogme ligitaj al la religio, taksas «ke ili utilas kaj ke ili ankoraŭ donas servojn». Ĉiukaze ili estas tre respektindaj kaj oni ne devus, sub nenia preteksto komplete kontraŭstari la konceptojn de la kredantoj. Se tiaj principoj estus ĉiame trudiĝintaj, la homa inteligento neniam evoluus. Ĉiu nova ideo, ĉiu realigita progreso, necese kolizias la malnovajn konceptojn (tiom respektindaj kiom ili estis) kaj tiel ofendas la sentojn de granda nombro de individuoj. Ĉar la amaso estas rutina kaj kontraŭŝanĝigema, ĝi havas la malamon de la «novaĵoj». Ĝi sin lasas gvidiĝi je la nomo de la malnovaj tradicioj. Ĝi timas la penojn, la serĉadojn, la riskon. Ĉiuj pioniroj, la antaŭuloj, devis suferi, pli malpli, de iliaj samtempuloj. Ofte eĉ, ili estis persekutitaj kaj ofermortigitaj. Pli malfrue, iliaj ideoj triumfos; la homaro aliĝos al la «ĥimeroj», al la «utopioj» kiujn ĝi ofendomokis kaj ĝi glorigos la rememoron de tiuj kiujn ĝi mallaŭdegis sen ilin kompreni. Ni neniel deziras ĝeni la liberon de tiuj kiuj pensas alimaniere ol ni. La libero de la kredanto estas tiom konsekrita kiom tiu de la nekredanto. Ni nin limigos depostuli la rajton je kritiko, je diskuto kaj ni deziras simple forpreni la socion de la netoleremo kaj la fanatismo kiuj ilin tiom longtempe alfiksis. KIO ESTAS RELIGIO? La demando povas ŝajni senutila. Sed ekde kiam oni ĝin atenteme ekzamenas, oni ekvidas ke ĝi entenas multe da obskuroj. Estas multe malfacila renkonti ĉe la aŭtoroj (kredantoj aŭ ne) difinojn vere precizaj kaj kontentigaj de religio. La etimologio diras al ni ke religio (religare, tio kio ligas) ne estas alia afero ol ligo. Duobla ligo, kiu ligas la homon al sia Dio, unue; kiu ligas la homojn inter si, poste, ĉirkaŭ sama kredo. Kia ajn estu la vidpunkto kie oni lokiĝas, oni devas konsenti ke tiu difino estas malsufiĉa. «Ligo inter la homo kaj Dio», oni diras, sed oni ne difinas Dion kaj konsekvence, la ideo de religio ripozas sur nenion solida. «Ligo kiu arigas ĉirkaŭ komunaj kredoj ian nombron da homoj», oni diras ankoraŭ. Sed ĉu tiu difino ne estus tro larĝa? Oni kutime parolas pri «socialisma religio», aŭ pri «religio anarĥiisma», de «religio vegetarana», «monarkia», «arta», kion mi scias ankoraŭ? Ĉu tioma pligrandigo de tiu termino ne estas troa? Politika partio, tiom dogma ĝi estu, ne estas religio. Filozofia sekto aŭ alia, ĝi estu impregnita de troa mistikismo, ne nepre konsistigas religion, kiel ni ĝin elmontros. Tolstojo citas ian nombron da difinoj. Ekzemple, tiun de Gobleto Dalviela (Goblet d'Alviella): «La religio estas iu maniero por la homo realigi sian rilaton antaǔ la superhomaj kaj misteraj fortoj de kiuj ĝi kredas sin dependa». Tiun de Vaŭvenargo (Vauvenargues): «La devigoj antaŭ Dio, jen la religio». Sed Tolstojo proponas difinon pli kompleta: «La vera religio, estas, konforme al la racio kaj la scio de la homo, la rilato establita far li antaŭ la senfina vivo kiu lin ĉirkaŭas, kiu ligas ĝian (la homan) vivon kun tiu senfino kaj lin gvidas en ĝiaj agoj» (1). Burnufo (Burnouf) precizigas, prave laŭ mi, ke la persona kaj intima koncepto de Dio, ne sufiĉas konsistigi religion (2). Ne estas temo en la mondo pli debatata ol tiu de la religio, kaj Frazero (Frazer) konfesis ke la difino estas preskaŭ neebla. Li tamen proponas la sekvanta: «Per religio ni komprenas la favorigon aŭ la repacigon de potencoj superaj al la homo kiuj, oni kredas, kondukas kaj regas la vojiro de la naturo kaj de la homa vivo». Estus do, en ĉiu religio, du distinktaj elementoj: teoria elemento (kredo je supera potenco); praktika elemento (strebo por favoriĝi al si la ĉi tiu potenco). Burnufo, antaŭ Frazero, jam specifis ke ĉiu religio necese devas enhavi dion kaj riton—unu kompletanta l' alian. Ĉu la katolika Eklezio mem ne establis sian teologion sur la kunekzistado de la kredo kaj de la laboroj, unu tiom necesa kiom la aliaj, kiuj de tio rezultiĝas? «La religio», diris Georgo Matisa, «estas sistemo de kredoj rilate al la origino de la mondo, al la fenomenoj de l' universo kaj al la sorto de la homo, de kolektivaj ritoj kaj de individuaj gestoj, finfine de parolaj formuloj, ofte akompanitaj de aparta emocio, iaspeca sentimentala antaŭenmoviĝo.» Durkejmo (Durkheim) siaflanke diros: «Religio estas solidara sistemo de kredoj kaj praktikoj rilataj al sanktegaj aferoj, tio estas separitaj, malpermesitaj, kredoj kaj praktikoj kiuj unuigas en sama morala komunumo, nomita Eklezio, ĉiujn kiuj ĝin aliĝas. . . La dua elemento kiu enlokiĝas en nia difino ne estas malpli esenca ol la unua, ĉar, montrante ke la ideo de religio estas nedisigebla de la ideo de Eklezio, antaŭsentendas ke la Religio devas esti afero eminente kolektiva.» Tiuj difinoj havas la grandan avantaĝon limigi la problemon, permesante tiel eviti domaĝajn konfuzojn. Ĉiu diskuto estus malfekunda se ni nomus, miaj kontraŭantoj kaj mi, malsamajn ideojn per la sama vorto. Mi al neniu volas trudi tiujn difinojn, memkompreneblas, kaj mi min limigos ilin proponi, en la espero igi la diskuton pli klara kaj pli facila. Mi cetere restas je la dispono de kiu ajn min alportus alian difinon por ĝin ekzameni kaj ĝin kritiki kun li. Oni min obĵetis, multajn fojojn, ke endas distingi inter la revelaciita kaj dogma religio kaj la spontana kaj dogme «natura» religio. La distingo estas delikata, ĉar tiu pseŭdo-natura religio estas ĝenerale multe malpreciza kaj sin intermiksas en mistikismo pure sentimenta kun la religiemo. Kiam tiu spirita stato enhavas minimumon da dogmoj (kaj de gestoj korespondaj), ĝi povas esti konsiderata kiel stato de religia spirito. Sed en la mala kazo, tio estas en la hipotezo de religio sen iu ajn supernatura kredo fiksa kaj sen iu speciala maniero esti kaj vivi, antaǔ la dirita kredo, ni taksas ke temas pri filozofio, metafizika aǔ ne, kaj ne pri vera religio. Cetere, kiam oni ekzamenas la konsistigajn elementojn de la laŭdiraj «naturaj religioj» laŭdegitaj fare de sendependaj filozofoj kaj pensuloj, oni ekvidas ke tiuj elementoj pruntitas el la komuna lernakiro de la grandaj revelaciitaj religioj. Kredo en la supera Estaĵo, en la senmorteco de la animo, en la estonta vivo, tiaj estas tiuj elementoj, pli-malpli purigitaj kaj dolĉigitaj, nudigitaj de iliaj superstiĉaj kaj fetiĉaj aparatoj—sed ĉiam samaj en ilia origino kaj ilia celeco. La revelaciitaj religioj malvaste subordigas la homon al la diaĉo. «La homo kreitis por laǔdi, honori, kaj servi Dion, nian Sinjoron, kaj per tiu maniero savi sian animon» (3). Ĉar Dio nin faris kaj konsekvence li estas nia majstro kaj ni al li integre apartenas. Ne plu temos, por la individuo, forĝi al si personan religian koncepton, sed akcepti la dogmojn kiujn estos al li imponitaj (malnovtempe per la malmildego kaj la perforto, hodiaŭ ankoraŭ per morala aŭtoritato kaj per sugestado farata ekde la junaĝo). «Ĉio kion kristano devas scii estas entenata en la Simbolo (de la Apostoloj), la Sakramentoj, la Dekalogo kaj la dominikana Preĝo», Kateĥismo de la Trideka Konsilio (Cathéchisme du Concile de Trente). La famega Bosŭeto diris: «Kion signifas tiu vorto: Mi kredas? Ĝi signifas ke oni submetiĝas je tiuj veroj el sia tuta koro kaj sen hezito. Necesas kredi kun firma fido kaj pli ol kion oni vidas per la okuloj», li aldonas. (4) La sama Bosŭeto donas la sekvantan difinon de la herezo, kiu eminente konfirmas tion kion ni ĵus legis: La herezoj estas malbonaj doktrinoj, kie oni obstinege preferas homajn rezonadojn pri kio Dio revelaciis kaj ĝian apartan sencon al la juĝo de l' Eklezio». (5) Estas tiuj revelaciitaj religioj, instruataj fare de klerikaroj, imponitaj fare de aŭtoritataj metodoj, kiujn ni kontraŭbatalas, ĉar ili forpuŝas la liberan ekzamenon, predikas la submetiĝon de la inteligentoj—al la nura profito de iu sacerdota privilegiita kasto. Notoj: (1) Kio estas religio? (Qu'est-ce que la religion?) p. 16. [—> revenu al eseo] (2) La Scienco de la Religioj (La Science des Religions). [—> revenu al eseo] (3) Lojolo (Loyola), Exercices spirituels, Spiritaj ekzercoj, p.28. [—> revenu al eseo] (4) Kateĥismo de la Diocezo de Meaux (Cathéchisme du Diocèse de Meaux) de la famega kaj respektindega Ĵako Beninja Bosŭeta (Jacques Bénigne Bossuet), episkopo de Mo, Parizo 1687. [—> revenu al eseo] (5) Kateĥismo de la festoj kaj aliaj solenaĵoj kaj observendaĵoj de la Eklezio (Cathéchisme des festes et autres solennitez et observances de l'Église), Parizo 1687. [—> revenu al eseo] LA IDEO DE DIO Ne enŝoviĝas en la planon de la nuna konferenco studi la ideon de Dio—kiu necesus por nur ĝi tutan konferencon. Mi nur volas memorigi ke la ideo de Dio estas nedisigebla de la ideo de religio. Sed la koncepto de Dio varias laŭ la intelektaj kapabloj de la homo kiu ĝin deklaras. La sovaĝulo konceptas Dion tre malsimilan de tiu de la civilizito. Maljuna kamparanino ne sin reprezentas «la bona Dio» sub aspekto tiom pura kiom filozofo aǔ teologo. Tre malmulte da homoj, hodiaǔ mem, kapablas altiĝi ĝis la meditadoj de iu Sankta Augusteno, kiam li skribis: «Dio ne vidas en la tempo, ne sin moviĝas en la tempo, ne ripoziĝas, sed estas li kiu faras kion ni vidas en la tempo kaj la tempo mem kaj ĉeso de la tempo . . .» Tiuj penoj laboraj por provi «malhomigi» Dion restas ĉiam senfruktaj. Kaj la homoj restadas feŭdigitaj je homoforma koncepto de Dio. Ne povas esti aliel; la teologoj la plej misdigestantaj tion ne malŝatu. (Neniu metafizika problemo povas esti solvita fare de la scienca metodo, obĵetos iuj filozofoj, sen vidi ke, per tiu malkaŝo, ili detruas ĉiujn bazojn laŭdire raciajn de la religio.) La kredantoj povas dividiĝi en tri kategorioj: 1e Tiuj kiuj kredas je Dio «ĉar ili ĝin sentas skuiĝeti en ilia koro.» Tiuj kredantoj havas la animon mistika kaj sentimenta. Estas la kategorio la malplej multnombra. 2e Tiuj por kiuj la vivo kaj la meĥanismo de l'universo restus neklarigeblaj sen la interveno de Granda Ordiganto. Tiuj kredantoj estas obseditaj far la serĉado de la kaŭzoj kaj la deziro klarigi la mondon ĉiapreze. Tiu kategorio estas iom pli multnombra ol la antaŭa. 3e Tiuj kiuj kredas... ĉar oni tion al ili lernigis. Ili akceptas la tradiciojn sen ilin ekzameni nek pripensi. Estas la kategorio la plej multnombra. Je tiu kategorio, aldonendas tiuj kiuj sin sugestas pli-malpli konscie: «Donu al mi kredon, o Sinjoro!», malespere ekkrias Tolstojo, je kritika momento de lia evoluo. «Ni nin stultigu» rekomendis Paskalo. Ununura afero certas, estas ke Dio ne sin manifestas direkte—kio tamen estus la plej bona solvo kaj la plej brila demonstro de ties ekzisto. Li neniom respondas al niaj preĝoj. Li neniam intervenas en niaj aktivecoj. «Mi estas tre bone kun Dio», diris Roberto Deflera. «Li neniam venas vidi min kaj li ne skribas al mi». Popola ĉina diraĵo respegulas la saman penson—kaj la saman saĝon: Kultu la Diojn kvazaŭ ili estus tie. Sed, vi ĝin ne faru, tute samas. Unuj diras al mi: «Ni ne povas ĉion objektive kompreni»—kio ne aplikiĝas je la ekzisto de Dio, sed ankaŭ al multe da problemoj. Aliaj korligiĝas por pruvi tiun ekziston per kunĉenado de rezonoj bazitaj sur la sperto kaj l'eksperimentado. Bonega metodo kaj kies fruktoj estus vere fekundaj. . . se ili ne elŝteliĝus el tio por fali en la malracia fido aŭ en . . . la sentimentalan-mistikan Revon. Kiu veras: la Dio de la paroĥoj aŭ tiu de la filozofoj? Tiu de la «revelacio», tiu de la institucio, aŭ tiu de la malbone instruita racio? Nek unu nek alia certece. (1) Notoj: (1) ZOLO (Lurdo, p. 448) majstre pentris tiun ardan bezonon de la amasoj kredi je la nekredeblo: Kaj estas ĉi tie ke oni devas kredi, mia kara infano. Ĉu vi vidas tiun obskuran truon, ĉu vi sonĝas je la brilega Groto, je la triumfanta Baziliko, je tiuj kunkuritaj homamasoj? Sed se Bernadeto estus nur halunaciulino, frenezulino, ĉu la aventuro ne estus pli miriga, ankoraǔ pli neklarigebla? Kiel: la sonĝo de frenezulino estus sufiĉintas por tiel movi la naciojn: . . . Ne, ne: dia blovo pasis kiu nur ĝi povas klarigi la mirindaĵon. . . . Jes: veris, blovo pasis, la plorsingultoj de la doloro, la neestingebla deziro al senfino de l'esper'. Se la sonĝo de suferanta infanino sufiĉis por kunigi la popolojn, por pluvigi la milionojn kaj kreskigi el la grundo novan civiton, ĉu ne estis ke tiu sonĝo venis iom kvietigi la malsaton de la kompatindaj homoj, la nesatigeblan bezonon kiun ili havas esti trompitaj kaj konsolitaj? Ĝi remalfermis la nekonatecon, sendube je favora momento socia kaj historia; kaj la amasoj tien sin ĵetegis. O! Sin fuĝi en la mistero, kiam la realeco estas tiom malmola, fidi la miraklon, tial ke la naturo kruela ŝajnas longan maljustecon! Sed bele organizas la nekonatecon, ĝin redukti je dogmoj, estigi el ĝi revelaciitajn religiojn, nur estas funde ke tiu voko postulanta la sanon, la ĝojon, la fratan feliĉon, ĝis ĝin akcepti en alia mondo, se ĝi ne povas esti sur ĉi tiu terglobo. Je kio utilas kredi la dogmojn? Ĉu ne sufiĉas plori kaj ami? . . .La eterna bezono de la supernaturo vivigus ĉe la dolora homo la eternan kredon. La miraklo, kiun oni ne povis konstati, devis esti pano necesa por la homa malespero. . . Estas certe ne bezonate kredi je revelaciita dogmo por esti profunde sincera vokante iu Savanto. . . Kiam la homa raso malaperos, tio estos ankoraŭ vokante helpon kaj, eble, provante revi ke la helpo al ĝi venis. (J. Lemetra [J. Lemaître], Konferenco pri Ŝateŭobriando [Conférence sur Châteaubriand], 14 kaj 15 februaro 1912.) Citata de Mutjer-Ruseo (Moutier-Rousset). LA DEVENOJ DE LA RELIGIO Necesas reiri multe for en la pasintecon por kompreni la devenon kaj la formadon de la religioj. Estas kun ekstrema malrapideco ke la neta koncepto de iu dieco formuliĝis kaj disvolviĝis. Ju pli oni reiras en la nokton de la pasintaj jarcentoj, des pli facilas ekkompreni Dion, sed des pli ĝi estas maldelikata kaj simila al la homo (ĝi vivas, ĝi manĝas, ĝi edziĝas, ĝi mortas. . .) Evoluante Dio spiritiĝos, ideismiĝos, ĝi iĝos nuba kaj malfirma. La limo de tiu evoluo estas la panteismo (kiu cetere eskludas la eblecon de iu reala kreo). La inoj havas pri Dio malsuperan ideon, ĝenerale, je tiu kiun havas la viroj (Burnufo). La dioj evoluas; la religioj estas vivantaj organismoj—tiaj estas la veroj kiujn oni devas malkontesti se oni volas klare vidi en la religia disvolviĝo de la homaro. Ĉiuj religioj devenas la unujn la aliajn, kio ne malhelpos ilin eskludiĝi kaj kontraŭbatali la unujn la aliajn. . . Kristanismo devenis el semidismo—kaj ĝin persekutis dum mil-naŭ-cent jaroj. Bramanismo volis ekstermi budhismon,—kiun ĝi tamen naskis. Islamismo kaj la semidismo estas germanaj kuzoj kaj malgraŭe disputemas inter ili. Kaj tiel plu. Oni kredis dum longa tempo ke la Biblio estis la plej maljuna libro tutmonde. Hodiaŭ, oni scias ke ĝi ne entenas ion originalan. Ties unua parto, pure mitologia, estas amasaĵo de antikvaj maljunaj legendoj. Kaj ĝia dua parto (de Moseo ĝis Davido), havas nur tre relativan historian valoron konsiderante ke la aŭtentaj faktoj estas miksitaj kun la heroaj legendoj kaj kun la nekontesteblaj absurdaĵoj. Antaŭ la Biblio la Rigvedo (publikigita du mil jaroj antaŭ J.-K.) entenis ĉiujn faktojn kiuj formas la materialon de la evangeliaj rakontoj. La Zendavestao ankaŭ estas tre prea al la Biblio kaj ŝajne naskiĝis, ankaŭ por la Vedo, en iu fonto ankoraŭ pli malnova—kaj kiu al ni restis nekonata. Tiuj libroj ne ĉeestigas al ni la naskiĝon de la religia ideo. Ili ĉeestigas al ni kredojn jam konsistigaj kaj fortikaj. Longaj periodoj antaŭis tiujn religiajn formojn; la dioj kaj la kredoj foruzis jarcentojn por akiri tiun disvolviĝon. Ni povas tempe reiri de la islamismo ĝis kristanismo, poste al semidismo, al la mitologio de la Grekoj, de la Latinianoj kaj de la Nordaj popoloj, al la bramanismo, al la mazdiismo kaj fine al la vedismo. Ni nin ĉiam albatiĝas kun la sama dogmismo: Manuo, aŭtoro de la Vedo (1) pretendas esti ricevinta la revelacion de la vero fare de Dio, rekte (kiel Moizo, Zoroastro, Mahomedo kaj samsortanoj). Notoj: (1) Vedo signifas scienco, kio konfirmas la fakton ke la religioj ekkomence estis sciencaj provoj por klarigi la mondon. KREDOJ DE LA PRIMITIVA HOMO Sekve, estas super la historiaj tempoj ke devus esti serĉata la fora kaj malklara fonto de la religio. Ni ne havas la ilojn sed, male ni povas fari konstatojn tre interesajn studante la religian pensmanieron de la sovaĝaj popoloj kiuj vivas ankoraŭ hodiaŭ kaj de tiuj kiuj ebliĝas studi antaŭ ilia malapero. Ni povas konsulti multnombrajn fontojn da dokumentoj. La plej nova, kaj unu el la plej kompletaj, estas al ni proviziita de la kolektaro de la verkoj de l' granda angla scienculo Frazero (Fraser). Frazero precipe studis fenomenojn ĝis tiam malmulte konatajn, tiajn kiajn totemismon, ekzogamion, ktp. La primitiva homo estas tre malkrera. Li eĉ ne komprenas la fenomenon de la naskado. Oni konas la patrinon de la infano, sed oni ne agnoskas la patron, ĉar oni ne establas neniun rilaton inter la pariĝado kaj la gravedado (kiu okazas multe pli malfrue). Oni do supozas ke la fekundigo estas la laboro de iu animalo kiu pasas je la preciza momento kiam la virino sentos ekskuetiĝi. Tiu animalo—kanguruo, kasuaro, ktp.—estos la totemo de la indiĝeno. La totemo povas ankaŭ esti kreskaĵo aŭ ĉiu alia objekto. Oni ne ĝin adoras; oni prefere ĝin konsideras kiel samrangulon, kiel amikon. La totemo antaŭis la dion, sed evoluante, tiu lasta emis proksimiĝi al la homoformaj diaĵoj. La folkloro de la malsamaj popoloj provizas al ni aron da kuriozaj dokumentoj pri la kredoj kaj la tradiciaj kutimoj kolektivaj de la prauloj—kaj de la nunuloj. Ni neniam tion forgesu: la homo ekvojis kun intelekta nivelo tre malalta. Neniu estis pli sklavo ol la primitivulo, servomiene submetita al sia pasinteco, al la prauloj, al la spiritoj kiuj lin ĉirkaŭas, al la antaŭjuĝoj de sia klano. (La ora aĝo ne estas malantaŭ ni, kiel tion kredas kelkaj revuloj, sed antaŭ ni, en la estonteco. . .eble.) Por la primitivulo, la mondo havas nur du kvadratajn kilometrojn vastece. La tempo reduktiĝas je du aŭ tri generacioj nure. Li ne sonĝas pri l' estonteco—kaj proe, havanta aliajn zorgojn—kaj la pasinteco etiĝas por li je kelkaj intruoj ricevitaj buŝe de siaj patroj . . . Mallonge, li estas preskaŭ senarma meze de malamikeca mondo. (Kaj mi parolas pri iu homaro posedanta la artikan lingvaĵon, tio estas jam tre evoluinta, relative.) Kiom da aferoj ja frapis la imagon de niaj prauloj kaj timigis ilin! Ekde la glaciigo de la riveroj ĝis la morto de la animaloj kaj de la homoj, pase tra la intensa senpluveco, la malsano, la fajro, la vento, la tertremoj, kiom da neklarigeblaj fenomenoj por ili! Oni timis la nokton, sed ĝia reveno estis tro ofta kaj regula por ke la homo ne povu, sufiĉe rapide, supervenki sian teruron. Sed la reveno, pli malofta, de la sezonoj, pli maltrankviligis la koron de la primitivulo. Je la proksimiĝo de la printempo, la aŭstraliaj indiĝenoj ankoraŭ en niaj nunaj tagoj, faras ceremoniojn destinitajn por veki la energiojn de la naturo kaj ili estas konvinkitaj ke iliaj ensorĉadoj estas efikaj, kompreneble. Sovaĝulo nur malfacile konceptas la distingon kiun faras inter la naturo kaj la supernaturo la popoloj pli civilizitaj. Por li la mondo estas tralaborita far supernaturaj faktoroj, far personaj estuloj—kiuj agante por motivoj similaj al tiuj kiuj agigas lin mem—povas esti kiel li kortuŝitaj per vokoj je kompato, je espero, je timo. En mondo tiel konceptita, la sovaĝulo kredas ke ĝi ĉiam povas modifi je sia propra avantaĝo la kurso de la naturo. Preĝoj, promesoj, minacoj povos devigi la diojn donaci belan tempon aŭ abundan rikolton. (Ĵako Frazera—James Frazer, La Ora Folibranĉo (Le Rameau d'Or). MAGIO KAJ MAGIISTOJ La efektiva deveno de la religio estis la Magio, la kredo ke ekzistas spiritoj, kaŝitaj estuloj samaspektaj al la homo, kiuj tenas ĉiujn fadenojn de la grandega kaj mistera meĥanismo de l'mondo. Tiuj estuloj vivas, edziĝas kaj mortas kiel la homoj. Oni povas ilin devigi plenumi la homan volon, uzante iajn magiajn potencojn. Kio diferencigas la magion disde la religio, estas ke la magio ne petegas, ne almozas, ne faras preĝojn. Ĝi provas devigi la spiritojn servi la homon. Nenio ŝajnas neebla al la primitivulo. La telepatio, la forvido, la forfaro ŝajnas al li naturaj. Li kredas ke la animaloj havas spiriton absolute samsama kiel la sia. En tiaj kondiĉoj, la agadkampo de la magio estas nelimigita. Iom poste la religiaj teorioj aperos. Progresanta en scio, la homo ekkonscios sian etecon, sian nesignifecon en la naturo (1). Lia koncepto de la Dioj grandiĝos. Kaj li komprenos sian senpovon venki ilin, sed li provos ilin cedigi per ofero, per promeso, per preĝo. La Dioj estos konsiderataj kiel estuloj vastege grandaj, senfine potencaj. Sed la feinoj, la koboldoj, la gnomoj, la demonoj ne malpli daŭros graviti ĉirkaŭ la homo, nokte kaj tage. . . Hodiaŭ ankoraŭ, asertas Frazero, la magio estas tutpotenca, ne nur dum la religiaj praktikoj (kiuj restis trempitaj per ĝi), sed eĉ ekster la religioj. La magio estas universala; pli malnova ol la religioj, ĝi postvivos ilin probable. . . Estas precipe en la malfacilaj periodoj ke la homo vokas la magiajn praktikojn. Por ekzorci la malsategon, por venki la malsanon, la homo sin turnos al la magio. Frazero faris interesan malkovron: en la landoj riĉaj je manĝaĵaro, la magiaj ceremonioj ne ekzistas. La praktikoj por la multobligo de la animaloj, la beno de la kreskaĵoj, ktp, pardoneble akceptiĝas nur en socia stato inklina je malabundeco. La feliĉaj popoloj, vivantaj en la abundeco kaj la ĝojo, neniam havintus religiojn! Ĉi tiuj lastaj naskiĝis, samtempe, el la malklereco, el la timo kaj el la mizero. Oni malprave indiferentas la groteskajn kredojn de la unuaj magiistoj. Unuatempe ĉar niaj nunaj religioj ne ĉiam estas tre superaj kompare kun ili. Kaj poste, ne forgesendas ke la religio de iu generacio submetas sin iĝi ofte la superstiĉo de la generacio kiu ĝin postvenos, se ĝi estas pli evoluinta. La superstiĉo estas utila aĵo, ĝi estas kiel nemalhavebla suplemento al la katolika religio. (J. Demetra [J. de Maistre], Vesperoj de Sankta-Petesburgo, Soirée de Saint-Petesbourg, II, 238.) La unuaj magiaj gestoj estas efektivigitaj fare de la familia patro. Li estas la unua pastro, kiel li estas la unua malpacisto kaj la unua leĝfaranto-juĝisto. Dum la viroj estas ĉasantaj, la inoj devas abstini fari iajn gestojn, kiuj kompromitus sian sekurecon—aŭ la sukceson de la entrepreno. Svarmo da agoj estas katalogitaj kiel pereiga kaj oni devos ilin eviti. Estos tabuaj objektoj, por la patro unuatempe, iam poste por la pastro aŭ la estro. Ĉar la magiisto ne malfruas aperi. Estas ĝenerale la viro la plej lerta el la tribo kaj lia aŭtoritato substituos tiun de la familipatroj. La socio falas en la manojn de la viro la plej inteligentaj, sed kies karaktero ofte estas malmulte skupula. La monarkio postvenas la maljunestrecon (regado de la "maljunuloj") kaj estas progreso, preskaŭ ĉiam, ĉar la direkto de la socia vivo, krom la trooj kaj la krimoj de la potenco, estas pli aktiva kaj pli bone kunordigata. La potenco de la magiisto estas facile imagebla, ĉar ties rolo estis plejpleja graveco. La viro kiu posedis la sekretojn de la ritoj enmane tenis, laŭ la kredo de liaj kuncivitanoj, la ekziston mem de la klano. Li povis sanigi la malsanulojn, antaŭvidi la venontecon, alĝusti la staton de la atmosfero, plenumas ĉiun alian agon de publika utilo. Grandega potenco sed kiom danĝera, peze respondeca kaj kiu riskigis la magiiston, en nesukcesa kazo, je teruraj koleroj. Estas pro tiu motivo, ke li flankenfalos, preskaŭ nepre, en la trompadon kaj ke li sin turnos al la mensogo, al la ĉarlatanismo por trompi tiujn kiuj fidas lin kaj persvadi ilin pri la amplekso kaj la potenco de liaj povoj. Notoj (1) Spinozo povis diri ke la religio estis la sento de nia propra malsupereco kontraŭ fremda kaj supernatura potenco. Dum la Magio simple estas la kredo je la ekzisto de samaj estuloj kiel la homo, kiu povas lukti kontraŭ ili sur bazo de egaleco, aŭ preskaŭ. [—> revenu al eseo] MODERNA SORĈARTO Kiom da ekzemploj ni povus doni por montri ke la sorĉarto kaj la magio ankoraŭ regas la homaron! Ni ne multe progresis, ne nur depost la prahistoria sovaĝulo, sed depost Taleso, kiu subtenis ke la mondo estis plena je dioj kaj spiritoj, aŭ Porfiro, kiu deklaris ke la demonoj similiĝis al bestoj, aŭ Jesuo, kiu subtenis la stultaĵon (cetere dividitaj inter ĉiuj popoloj, indianaj aŭ negraj, islamaj aŭ kristanaj). La Parizano (aŭ la Parizanino) de 1929, kiu pingle pikas refiguraĵon (envulto, ktp.) estas la inda daŭrigisto de la sovaĝuloj kiuj vivis antaŭ 50 000 jaroj—kaj li estas malpli pardonebla. Same, la gapuloj kiuj mone sort-benas la kart-aŭguristinoj aŭ aliajn ekspluatistojn de la homa seninteligento. Ĉiuj religiaj ritoj: sonorilaroj, sanktakva aspergo, ekzorcaj praktikoj (skurĝado de la paroĥestro de Bombono), benoj de medaloj, de subvestaj sanktobildoj, de statuetoj aŭ de sanktaj bildoj, partoprenas al la sama spirita stato. La moderna pastro (pastoro, paroĥestro, rabeno aŭ marabuto, malmulte gravas) nur estas la inda daŭrigisto de la medicin-viro de la sovaĝaj triboj, la daŭrigisto de la magiistoj, de la profetoj, de la sorĉistoj kaj de la iamaj divenistoj. La hommanĝanto manĝis la korpon de sia malamiko por enkorpigi la moralajn aŭ fizikajn ecojn poseditajn de tiu malamiko. La moderna kredanto manĝas la korpon de sia dio (Eŭkaristio) por puriĝi kaj gajni la Paradizon. LA UNUAJ DIOJ Niajn praulojn frapis arego de naturaj fenomenoj, je kiuj ili ne kapablis ian normalan klarigon kaj kiujn ili konsideris kiel supernaturajn. Ili animigis la naturon; ili ĝin alkalkulis volon kaj sentojn analogaj al la siaj. Estis la animismo, aŭ personigo de naturaj fenomenoj. La animismo produktis unue la magion, kiel ni ĝin vidis. Poste la multdiismon. Kaj fine la unudiismon, pli malpli absoluta, de la grandaj modernaj religioj. Kiam li frapas du silikojn unu kontraŭ la alia, la sovaĝulo produktas fulmeton. Tute nature, li supozos, ke la fulmon produktas supernatura kaj ĉionpovanta estulo, kvankam nevidebla. La dioj de la naturo antaŭis la homajn diojn (inspiritaj profetoj aŭ enkorpiĝintaj diaĵoj). La plej granda el la naturaj dioj, estas la Suno. Oni povis troigi (Dupuiso [Dupuis]) la gravecon de la suna kulto en la malsamaj religioj, ĝi tamen restas ne malpli konsiderinda.(1) La kulto de la fajro (Anjio, en Baratio) devenas el la suna kulto. Astrologio (ĝi ankoraŭ havas fidelulojn) baziĝas sur la influojn aplikitajn, ne nur de la suno sed de ĉiuj planedoj sur la homa destino, kaj ĝi ludis konsiderindan rolon tra la jarcentoj. La romia familipatro, dum la festoj de la mortintoj, leviĝis noktomeze, kraketigis la dikfingron inter la fingroj por malebligi la fantomojn aperi antaŭ li; post purigado sekvis ĵetante malantaŭ si nigrajn fabojn kun naŭfoja ripetaĵo: «Mi ĵetas tiujn fabojn kaj per ili mi min senpekigas, min kaj la miajn.» La patro denove puriĝis, sonorigis bronzan vazon kaj eldiris, ankoraŭ naŭfoje, la ekzorcan formulon al la animoj de mortintaj avoj: «Minacoj de la familio, foriru!». Plino, citita de E.L. Borela, Les Ceutrons pendant les temps préhistoriques et l'époque gallo-romaine (=La ceŭtroj dum la prahistoriaj tempoj kaj la gallo-romiana epoko) p.270. Ni trovas en tiu kutimo: 1e la timon de la mortintoj; 2e la kredon je fatala cifero (9); 3e la ideon de la senpekiĝo gracoferdono al la spiritoj. La Suno, estas Mitrao (Persio), estas Viŝnuo (Baratio), Jupitero («luma ĉielo», greke). Dio devenas el la latina deus, la sanskrito deva (radiko div, kiu signifas brili.) La kristanismo estas suna religio; ĝi celebras la naskon de sia dio la 25an de decembro (vintra solstico, trairado de la suno al la perihelio, la tagoj rekomenciĝos baldaŭ grandiĝi . . .) La Paskaj festoj (printempa ekvinokso), la Johana festo (somera solstico) egale estas astronomiaj festoj. La kristanismo, estas la budhismo predikanta la pacon kaj la fratecon 500 jaroj antaŭ Jezuo. La Maria Virgulino, estas la Majao de la Hinduanoj; Demitro, de la Grekoj, Isiso, etc. La kruco mem (svastiko) estis konata de la bramanoj de tuta antikveco. La altaro kun la fajro kiu brulas, la benita pano, la konsekrita likvoro somao—ĉio ĉi devenas el Baratio. La «Granda Spirito» de la Sjuoj (Sioux), la «ŝipestro de la ĉielo» de la Indianoj, respondecas al Jehovo, al Alhao, al la Eterna kaj barbhava Patro de la kristanoj. . . Oni honoris la reproduktadajn kapablojn (erektpenisan kulton), kiel oni adoris Venuson kaj la Sanktan Virgulinon, kiel oni honoris kaj adoris arbojn, ŝtonojn, krokodilojn aŭ serpentojn. Estas centoj da religioj, sed ili havas saman fonon: la timo de la mistero, la malklereco kaj la egoismo (2). Notoj: (1) La sovaĝulo elpafas sagojn aeren kaj eligas insultajn kriojn dum la eklipsoj de l'suno kaj eĉ de la luno por helpi la minacatajn astrojn. Li deklaras, efektive, ke la eklipson produktas monstro serĉanta vori la sunon (aŭ la lunon). [—> revenu al eseo] (2) «Bone agnoskendas ke la prauloj neniam reprezentigis dion kiel ununuran estulon kiu aplikas sian agon en la universo. Ĉiu el iliaj nenombreblaj Dioj havis sian propran kampon. . . Koncerne la Dion de la homa gento, kelkaj filozofoj ĝin povis diveni, la Eleŭsisaj misteroj povis ĝin duonvidi al la plej inteligentaj de iliaj inicitoj, sed la vulgarulo ĝin neniam kredis. . . Ankoraŭ hodiaŭ, ĉe la idoj de tiuj Grekoj, oni vidas maldelikatajn kamparanojn preĝi la sanktulojn kun fervoro; sed oni dubas ĉu ili havas la ideon de Dio; ĉiu el ili volas havi inter tiuj sanktuloj apartan protektanton, specialan providencon. En Napolo, ĉiu kvartalo havas sian madonon; la ŝtelisto surgenuiĝas antaŭ tiu de la stato, kaj li insultas tiun de la apuda strato; ne maloftas vidi du faĉhinioj* kvereli kaj tranĉilfrape interbatiĝi pro la meritoj de liaj du madonoj.» {Fustelo Dekulanĵa (Fustel de Coulanges), La Antikva Civito (La cité antique) III ĉapitro 6.) *portistoj (pr."faĉini"} PROGRESOJ DE LA KLERIKALISMO Se la religioj evoluis, la ekleziularo same transformiĝis kaj fortikiĝis tra la jarcentoj. Pastroj konsistiĝis el kasto avida je povo kaj ĵaluza je siaj privilegioj. Ili provis konservi la mensojn en la superstiĉoj la plej absurdaj kaj ili regnis sur la homaron per teruro kaj per malklereco, timigante la simplulojn per la turmentsuferegoj de imaga infero kaj subĉerpante plejeble da mono al la fanatikigitaj loĝantaroj (1). La sacerdotaj funkcioj kelkfamilie fiksiĝis. . . kiuj iĝis tre lertaj en la arto paroligi la diojn kaj. . . pagigi la fidelulojn; en la arto fari miraklojn kaj allogi, jen la benojn, jen la malbenojn, laŭ la interesoj de l' momento. Ceremonio kies celo estas blovigi la venton, faligi la pluvon, aŭ rezultigi la morton de malamiko ĉiam havis la providencan feliĉon esti sekvita, frue aŭ malfrue, de la produktenda evento; oni do povas pravigi la primitivan homon atentante la fenomenon kiel la rektan rezulton de la plenumita rito, tiel ke estas la nekontraŭebla pruvo de ties efiko. (Frazero) La fiasko mem de la ceremonio ne ĉiam estis evidenta nek tre konvinka. Endis esti naturdotita de penetrema menso por vidi, ke la ritoj ne konsistigis la veran kaŭzon de la registrita rezulto. Cetere, ajnulo kiu provintus proklami la veron estus senkompate forbalaita, la sovaĝeco de la pastroj ĉiam estante apogita sur la nekunmezurebla stulteco de iliaj paroĥaj zorgataroj. Romo havis sian Kapitolon, Ateno la Akropolon, la Egiptoj en siaj temploj ankaj ankaŭ humilpetis la diojn kaj ilin dankis pro iliaj favoraĵoj. Ĉie, mirakloj, magiaĵoj, sorĉkantoj. Ĉu oni ne ofertis ĝis ex votoojn (2) al romiaj imperiestroj, vivantaj ankoraŭ kaj adorataj kiel dioj? Veras, ke aktuale la homomulto kunpremiĝas Vatikane kun la sola espero ricevi la benon de l'papo—aŭ kisi lian pantoflon, kio estas konsiderata kiel mireginda favoraĵo! La hebreoj ŝarĝis virkapron per ĉiuj iliaj pekoj kaj ili ĝin forpelis malproksimen por ke tiu ilin forportu. La kristanoj imagis mortigi ilian dion mem, pentoofere de iliaj propraj pekoj. La kristana Elaĉetinto tiel ludas la rolon de la propeka kapro de la Judoj. Pli barbaraj, la Aztekoj oferbuĉis centojn da homaj viktimoj, kredante ke la verŝita sango donis al iliaj dioj novan junecon kaj eternan vivforto (3). Aktuale ankoraŭ, en Transvalo, oni ĵetas homojn al la konsekritaj krokodiloj por pacigi ilian koleron. (La Orana Eĥo [L'Écho d'Oran] 17-5.28.) Bulgaraj kamparanoj publikplace amasbuĉis tri homojn por ĉesigi la sekecon kaj finigi la koleron de Dio. (La Nova Erao [L'Ere Nouvelle] 22-8.27.) Malpli barbaraj, en Britio, la tago de la Sankta Kornelio, oni limigas sin doni solenan bonon al la virbovoj. En Pempolo kaj en multaj aliaj havenoj, oni benas la ŝipojn. En Ladelivrando (Kalvadoso), la 2an de septembro, oni benas la tritikon. En Bezjeo, oktobre, estas la beno de la nova vino. Ni ne parolu pri Sankta Kristoforo, patrono de la aŭtomobiloj. . . kaj ni konstatu, ke estas benoj por ĉiuj objektoj, inkluzive la kurĉevaloj kaj la ĉashundoj—kaj ke ili ĝenerale estas tre malmulte efikaj, tiuj benoj (kio malkuraĝigas neniun, ĉar la fido de la kredantoj estas alteniĝema. . .). La virino de la Ruĝhaŭtulo, servanta la vespermanĝo de sia edzo, murmuras: «Spirito, prenu vian parton!» Kaj la edzo, antaŭ manĝi, ripetas la preĝon. La Spirito neniam prenas (la malĝentilulo) la parton humile oferita dum tiom da jarcentoj, sed la kredantoj ne malkuraĝiĝas por tiom malmulte (4). Difine, la kredanto neniam malkuraĝas. Li ĉiam trovos klarigon, senkulpigon por daŭre kredi kaj lokigi sian fidon en la supernaturon. La kredanto estas malfortulo. Kaj la pastro scias kiel utiligi tiun malforton. Notoj: (1) La potenco—kaj la naiveco—de tiu fanatismo demonstriĝas per la sekva fakto, citita de Frazero: en Sicilio (l893) estis sesmonata senpluveco. Por ĉesigi ĝin, oni organizas procesiojn, oni kalkule laŭgrajnas rozariojn, nokte kaj tage, antaŭ la sanktaj bildoj, oni bruligas vakskandelojn senĉese. La loĝantoj, nud-piedaj, promenigis krucifiksojn reciproke sin skurĝante per feraj vergoj. Nenio instigis! Tiam, oni incitiĝis kontraŭ la sanktuloj. En Palermo, Sankta Jozefo forapartigitas en plensuna ĝardeno, por lin puni. Aliaj sanktuloj estas senvestigitaj de liaj belaj vestaĵoj kaj turnitaj al la muro. Oni tranĉas la flugilojn al Sankta Mikaelo. Sankta Anĝelo estas insultita kaj ofendita, ktp., ktp. . . [—> revenu al eseo] (2) ex voto: (latine) votdankilo, dankmemoraĵo. [—> revenu al eseo] (3) Maŭdslejo (Maudsley), en sia «Filologio de la spirito» (Physiologie de l'esprit) citas indianan estron de Sud-Ameriko, kiu nokte terurita de malkvieta fulmotondro, leviĝis kaj oferis tabakon al la tondro, petante ke ĝi ĉesu. [—> revenu al eseo] (4) Moroj kaj Historio de la Ruĝhaŭtuloj (Moeurs et Histoire des Peaux-Rouges), de R. Tevrena (R. Thévenin). [—> revenu al eseo] LA TIMO DE LA MORTO Se tiom resumita ja estas la nuna studo, mi devas diri kelkajn vortojn pri la mortotimo, kiu ludis kaj kiu ludas ankoraŭ konsiderindan rolon en la vivo de la religioj. La sovaĝulo malkontestas, ne komprenas la naturan morton. Por li, la morto estas ĉiam la rezulto de «malbeno». Ĉiam estas la spiritoj kaj la reaperantoj kiuj kaŭzas la malsanojn kaj la morton. Sed la spirito ofte obeas al la sorĉistoj. . . Oni havigos, per ĝusta laborpago, la favoran helpon de la sorĉisto. Se oni suspektas tiun aŭ tiun personon, malamikon de la forpasinto, esti ĵetinta sorton kaj esti respondeca pri lia morto, oni ne hezitos, por venĝi la malaperinton, frapi kaj mortigi la konjektitan kulpulon. Estas la nura maniero pacigi la animon de la mortinto, kiu vagas en la tenebro petante justecon. . . Kiom da amasbuĉoj estis kaŭzitaj de tiu kredo, de tiu timo de la mortinto. Ĉar oni timis la mortinton, la individuan kadavron antaŭ ol timi la morton mem, la destinon kiu atendas nin transtomben. Oni maltrankvilas precipe antaŭ la venĝaj perfortoj de la forpasinto, kiu estus tentata pentopagi vin, postmorte, la mizerojn, kiujn vi ilin eltenigis dum lia vivo. En rimarkinda verko (1), S-ro Luketo (Luquet) montris, ke tiuj sentoj regis la homaron jam la plej foran. Efektive, en la grotoj kaj kavernoj esploritaj de la prahistoria scienco, oni malkovris tombolokojn, kiuj indikas la timon pri la kadavro. Oni enterigis tiun kun manĝaĵoj, vestaĵoj, armiloj, ofero kiun oni ne konsentus se oni ne timus provoki malkontenton pli malpli pereiga flanke de la forpasinto—kies animo «revenus» venĝodezire persekuti la sendankuloj, kiuj mankis al li estimon! La unuaj homoj donis oferojn kaj donacojn al la spiritoj kaj al la dioj, mastroj de ventoj, de pluvo, de fulmo, disdonantoj de bonfaroj kaj fruktodonaj ĉasadoj. Ili ankaŭ donos al la forpasintoj por havigi ilian okultan protekton—aŭ almenaŭ ilian bonvolan neŭtralecon. La bazo de tiu kredo estas la certeco, ke la mortinto konservas sian konscion kaj sian personecon kaj ke ĝi povas daŭre agi, fari bonon, aŭ malbonon, al la vivanto (kiuj samproporcie defendas sin pli malfacile ol ilia kontraŭulo, nevidebla, estante nekaptebla). Notoj: (1) La Religion et l'Art aux temps préhistoriques, (=La Religio kaj la Arto en la prahistoriaj tempoj) Parizo 1927. [—> revenu al eseo] LA SENMORTA ANIMO De kie devenas tiu kredo en la supervivo de la homa animo ? Oni klarigis ĝin per la fenomeno de la sonĝo, kiu realigas ian dupartiĝon de la personeco. La sovaĝulo sonĝe ekvidas la mortinton—amikon aŭ malamikon. Tamen, li estis morta, inerta, putrigita; oni lin subteren enŝovis aŭ brulis? Kaj lia bildo nokte venadis, viziti la dormanton. Ĝi lin alparolis; ĝi eĉ riproĉis lin en iuj kazoj. La primitiva homo ne povis scii, ke nur temis pri bildo; ke la vido de la mortinto estis reala nur en siaj subkonsciaj ĉeloj de sia cerbo. Por li, tiu bildo estis la dupartiĝo, la animo, la animo de la mortinto—kaj ĝi daŭre vivis, sur alia nivelo ol la nia (1). Kiom da spiritistaj homoj ĉiutendencaj restis ligitaj al tiuj konceptaĵoj! Ekde Empedoklo kaj Platono, kiuj kredis je la homa animmigrado (metempsikozo) (2) ĝis niaj modernaj teozofoj kaj malmateriistoj, la homaro ŝajnas lokigi sian esperon en tiu profunde egoisma volo ne malaperi kaj ĉiupreze sin postvivi, sub la individua formo kiu estas al ni kara. La senmorteco de la animo estis majstra maniero de regado. (3) Fruepoke, iaj sovaĝaj gentoj pasie ekinteresiĝis pri malegaleco; la Tonzoj, ekzemple rezervis la privilegion de la reenkarniĝo al la nuraj animoj de la nobeloj. La animoj de la vulgaro estis kondamnitaj al neniigo. Tiu teorio ne supervenkis. La pastroj kaj la riĉuloj efektive sentis la grandan avantaĝon kiun ili trovus lasante al la malriĉuloj la esperon de iu kompenso. . .transmorten. Estis plia rimedo regi la amasojn, per la timo, aŭ per la espero, kaj ilin konservi en sklaveco. Ju pli la popoloj estis malfeliĉaj, des pli fortaj estis iliaj sopiroj al tiu postvivo kaj ilia deziro eniri la Paradizon, kion la religioj al ili antaŭvidetigis. . . en alia mondo. Tiel, la homoj estis malofte tiom afliktitaj kiel en la jarcento kiu antaŭis la alvenon de la kristanismon, kio klarigas la grandan sukceson de ĉi tiu, portinto de novaj esperoj kaj de pompaj promesoj rezervitaj al la humiluloj kaj al la elĉetuloj. Mi ne insistos pri la grava loko, kiun la kulto de la mortintoj okupis en la religioj mem. La Postmortdiiĝo klarigas, ke la kulto de la dioj devenas ofte el la kulto de la mortintoj. Iuj religioj (en Orienta Azio, ekzemple) estas tute bazitaj sur la devoj donendaj al la animoj de la prauloj. Ĉiuj tiuj praktikoj devenas, nediskuteble, el la timaj kaj teruraj sentoj afliktitaj antaŭmorte, kiel mi jam tion diris. Notoj: (1) Oni pretendas ke la sonĝoj de S-ro Lidbitero (Leadbeater), unu el la grandaj mastroj de la Teozofio, ludas grandan rolon en la orientado de la Teozofia Societo. . . [—> revenu al eseo] (2) La drinkulo rekarniĝis en la korpon de azeno; la ŝtelisto, en tiu de lupo; la tirano iĝis falko. [—> revenu al eseo] (3) Kaj plia helpilo trovi vivrimedojn, se oni taksas tion, kio okazis ĉe la Egiptoj: «La pastroj ne nur kolektis impostojn sur la vivantoj kaj la produktadojn de la tero, rentaj ŝuldoj estis establitaj sur la mortintoj. Ili posedis la mortintejojn: ĉiu mumio deponita en tiuj vastaj katakomboj pagis ĉiujare fiksitan prezon.» Klobeo (Clot-Bey), citita de Ĵos. Malea (Jos. Mallet).— Hodiaŭ ankoraŭ la kulto de la morto kaj la celebrado de la enterigoj konsistigas la plej grandan parton de la Ekleziaj enspezoj. [—> revenu al eseo] ĈU LA RELIGIO KONSOLAS? La religioj al ni riproĉas malaltigi la homon kaj lokigi lin «je la besta nivelo», rifuzante al li la senmortecon kaj esperon retrovi siajn mortajn parencojn. Se ne ekzistas alia vivo ol ĉi tiu, al kio utilas bonfari tiumonden. La malbonulo kaj la krimulo, se ili eskapas dum ilia vivo al la puno de iliaj malbonagoj, almenaŭ devas havi la certecon malmolkore pentopagi postmorten la malbonon, kiun ili faris sur la tero. Estas la ununura haltigilo kiu povas malhelpi la egoismon definitiv-maniere triumfi. Forigu la kredon en la senmorteco kaj la homo perdos sian esencan kialon por agi kaj batali, sian precipan stimulon. Al kio utilas penfari ĉar restos el ni nenio? Ĉu ne estus pli saĝe por ni absorbiĝi en la teraj plezuroj kaj la animalaj ĝojoj, ĉar ekzistas nenion alian? Oni ne preterlasas aldoni ke la espero revidi, en alia mondo, la amitajn estulojn, kiujn ni perdis, alportas al la homa animo altŝatata konsolon kaj al ĝi permesas pli facile elteni la elreviĝojn kaj la neeviteblajn funebrojn. Tia «konsolo» ŝajnas al mi tre naiva. Estas iom insulti la homan konscion sin helpante per tiuspecaj artifikoj por helpi lin elteni la pezon de la doloro. Ni devas trovi en ni mem sufiĉe da stoikismo por rigardi vidalvide la kruelan Destinon kaj por plenumi, malgraŭ ĉio, kuraĝe, la taskon, kiu nin koncernas. Ni rimarkigos ke la kredo en la senmorteco «ne sin mendas», ne pli ol ĉiu alia kredo. Oni ne estas libera esti aŭ ne esti spiritisto. Kiam ideo ŝajnas al ni malvera, ni estas ja devigataj ĝin deĵeti, tiom aflikta estu ĝi por ni tiu forlaso. Temas, antaŭ ĉio, pri konceptigo vere raciista de la vivo kaj morto. La kredo en la individua postvivo povas nur kreskigi egoismon, la «personismon». Reale, la morto ne ekzistas. Tio, kion ni signas sub tiu vorto estas nur nova formo de la universala vivo. La individuaj formoj diseriĝas kaj reiras al la ĉiama cirkulado, sine de la grandega Kosmo. Lorulot, Dupont, Durang, ne plu ekzistos kiel determinitaj personecoj, sed la elementoj el kiuj ili estas kunmetitaj (oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, ktp.) ne estos dutruitaj. Tiuj elementoj transformiĝos kaj daŭre vivos aliaspekte; ili eniros en la kunmetadon de novaj, individuaj kaj organikaj kombinaĵoj. Antaŭ esti Dupont, Lorulot aŭ Durang, kio ni estis? Spite al la iluzioj de la reenkarniĝo, ni perfekte scias, ke ni ne ekzistis. Ni estas la plilongaĵo de ĝermo kiu disvolviĝis sine de iu medio kaj kiu alvokiĝas refandiĝi en la granda krisolo de la senĉesaj viv-transformiĝoj. Ĉio kio estas vivanta destiniĝas tiel evolui. La organismo grandiĝas kaj disvolviĝas, bebnaskas, maljuniĝas kaj fine mortas. Estu herbpeco, insekto, aŭ homo, la leĝo kiu regas la vivantaĵoj estas nepacigebla. (Iaj nuntempaj biologiistoj tamen demonstris, ke ekzistas animalaj specioj kiuj elmorten eskapas. Estas specioj tre malsuperaj. La animaloj kiuj anas ĝin vivas senfine. La morto do estus vera venko de la evoluado. Ĝi celus reagi kontraŭ la iompostioma kaj neevitebla eluzado de la senmortaj individuoj. La morto permesus al la specio renoviĝi kaj perfektigi sin.) (Ŭalaso [Wallace], laŭ Frazero). Tia fenomeno do ne meritas esti terure konsiderata. Ni devas serene konsideri la morton, sen ia ajna ektimo. Tiuj kiuj timas la morton estas malkleruloj, aŭ sentimentaluloj trompitaj de ilia imago. Se la homoj havus ekzaktan kaj precizan koncepton pri la evoluado kaj la transformismo, pri la deveno de la organizitaj estaĵoj, pri la profunda senco de la vivo kaj la morto, pri la vera loko kiun ili okupas, ili alirus al admirinda filozofio—kiu senpene triumfus la naivajn ekterurojn kaj la stultigajn fablojn de la religioj. Nia filozofio, for el la homa malaltigo, permesas al ĝi leviĝi super sia efemera personeco. Ĝi ekkonscias la rolon ludota en la universala vivo, kiun ĝi integre onas. La individua egoismo cedos la lokon al la konscia kunsento de la estaĵoj, al la agiga kaj rezonbazita solidareco. Ĉu ne estas pli morala labori por aliuloj ol simple labori por si mem? Ĉu ne estas pli bela sin dediĉi por la homaro ol ununure pensi pri sia malfortika persono? Jen du homoj, egale honestaj. Unu bezonas, por fari la bonon, kredi en Dio kaj la senmorteco. La alia faras la bonon pro la amo de la bono; tiu atendas nenian rekompencon kaj timas nenian punon. Kiu estas la pli morala el ambaŭ? Nenia dubo pri tio: la morala homo bezonas neniun ĝendarmon por sin kondutigi! Tiu portas sian propran leĝon en sia konscio. La kontenteco plenumi sian devon estos la nura rekompenco kiun tiu ambicios. Estos la malfortuloj kiuj igas necesaj la trudadojn kaj la eksterajn regulojn. Konscia homo ne bezonas religion, ĉar li estas edukita, ĉar li posedas kondutan regulon bazitan sur racio kaj sperto. LA KREDANTOJ NE ESTAS PLI MORALAJ OL LA NEKREDANTOJ La moraleco de la kredantoj, spite al diaj esperoj de la religio kaj de la teruregaj minacoj de la «bona Dio», ne estas pli supera al tiu de la ateistoj kaj de la liberpensuloj. Tia aserto povas mirigi nur tiujn kiuj ne penis pripensi kaj kiuj sendevige akceptas jam-pretajn ideojn. La leganto de Kruco (la Croix), de Pilgrimo (le Pèlerin) aŭde paroĥaj Bultenoj, sisteme malspritigataj, sincerecas kiam li bildigas al si la kontraŭklerikulojn kiel knabaĉojn kaj misfarulojn. Oni ripetas al li ke la laika lernejo («la sendia lernejo») estas la lulilo de la krimo kaj de la malmoraleco—kaj li tion kredas. Li ja kredas multajn aliajn aferojn! Tamen, ni ĉiuj konas homojn kiuj neniam lokigas siajn piedojn en la preĝejoj kaj kiuj dece kondutas; ni ĉiuj konas liberpensulojn kiuj, sen esti perfektaj, agas tiom pure kiom la homomulto de la religianoj (1). Do, oni povas rezigni je religio. Homo kiu praktikas nenian kulton ne vivas pli malbone pro tio—estas ja la mimimumo kiun oni povas diri. Religio ne malhelpas fari malbonon. Tio estas tiom vera ke la pastroj mem delikte krimas. Ne pasas semajno sen ke la ĵurnaloj detale raportas la grandfarojn pli malpli abomenindajn fare de iu pastro aŭ kongregaciano, pekmakulante kaj malvirtigante la geinfanojn kiuj estas al ili konfiditaj (malĝoja rezulto de la eklezia senedzeco, kontraŭnatura institucio, kies ununura celo estas plifortigi la disciplinon kaj la tiranon de la Eklezio.) Ni ne volas subfleksi tiujn malfeliĉulojn, ĉar eble ili estas pli kompatindaj ol mallaŭdindaj. Sed ni havas la rajton protesti kiam ili sin diras la reprezentantojn de Dio, kiam ili havas la pretendon plenumi sanktegan rolon, kiam ili al si arogas la rajton pardoni niajn pekojn! Oni diros ke la homoj estas trompeblaj kaj ke la Eklezio ne respondecas pri la eraroj kaj la krimoj de siaj anoj. Tiukaze, kio iĝas la dieco de la Eklezio? Se la historio estas plena je krimoj de papoj, episkopoj kaj pastroj, kiel oni povas konsideri la Eklezion kiel institucion el supernatura karaktero? Mi ne insistos tiupunkte, ĉar la trompado de niaj kontraŭuloj estas tro evidentega. Nia karmemora amiko Dansono (Daanson) ĝuste publikigis bonegan broŝuron (2) en kiu li kunigis statistikojn koncerne la krimecon en la malsamaj landoj. El ĉiuj publikigitaj ciferoj, rezultas ke religio ekzercas nenian haltigon pri krimeco, kiel oni malprave kredas. Male, la elcento apartenanta al iu konfesio ĝenerale estas pli konsiderinda, pli alta, ol tiu de la nekredantaj aŭ senkonfesiaj krimuloj. Nur du ekzemploj. En Usono, la katolika landanaro estas je 15 202 799 loĝantoj (1920), t.e. 15% el la loĝantaro. Nu, en la malliberejoj troveblas 34 155 katolikaj krimuloj, t.e. 42 % el la loĝantaro de la malliberejoj. Koncerne la protestantojn, ili konsistigas 26%-n el la tuta loĝantaro (26 938 198). La nombro de la protestantaj malliberuloj estante je 33 488, la krima elcento de tiu religio do atingas 40 %-n. La Izraelidoj ne multe estas pli bone onigitaj. Ili reprezentas 3 %-n el la loĝantaro de Usonio (3 milionoj 100 000) kaj en la malliberejoj troviĝas 5 389 judoj, kio faras elcenton de 6 %—estas la duoblo de tiu kiun ili devus havi se ili estus tiom «moderaj» kiom la ne-religianoj. En Nederlandio kaj en Germanio, estas same, kiel ankaŭ en Francio kaj en Belgio. Por tiu lasta lando, Dansono publikigis tre kuriozan tabelon, koncerne la buĝeto de la kultoj. Vidiĝas ke la provincoj en kiuj la pastroj ricevas pleje da mono (kaj kie la monaĥejoj estas plej multnombraj) estas tiuj provincoj kie la malliberuloj estas la plej multnombraj: Brabanto, Okcidenta Flandrio, Anveria Provinco (proporcie je la cifero de la loĝantaro). Konsekvence la religio ne igas la homon pli bonan. Male ekzistas okulfrapa paralelismo inter la povo de la religioj kaj la disvolviĝo de la senmorteco kaj de la krimo. Preskaŭ neeviteblas ke tielu, ĉar la landoj plej religiemaj estas la plej retroaj. La malklereco tie regnas, la sanzorga manko tie estas absoluta, la mastra ekspluatado tie malmole sentiĝas, la mizero kaj la morala kaj fizika degenereco—fonto de l'krimo!—tie floras senobstakle. Neniam la moraleco ne estis tiom malforta ol dum la jarcentoj kie la religio estis ĉiopotenca! Tiel, en la XVIa kaj en la XVIIa jarcentoj: «malgraŭ la religiemo, tiam tre disvolviĝinta, ni konstatas ke la noto de la diboĉo estas tre emfaza: estas la konsekvenco de la misharmonieco inter troaj devigoj imponitaj al la sekseco kaj la ne-fleksemita temperamento de multaj plenkreskuloj. . .» (3). La religioj ne estas aparte kompetentaj por depostuli la monopolon pri la moralo. Devene, ili nure estis metafizikaj kaj malmulte zorgis por moraligi la individuon. La parto de la moralo ja estas malforta en la idolaneco, la grekaj, vedaj, bramanaj religioj. Tiu parto pliiĝis pro du kialoj. Unue, la homo civiliziĝis kaj iĝis pli bona, ekstere de la religioj, vidinta ke la moralo antaŭas la religiojn. Poste, kiel la pastroj perdis ilian influon pri metafizika kaj supernatura kampo, ili algluiĝis al pli-kaj-plia stirado de la morala vivo apartenanta al la homoj. Ili volis akapari la moralon, kiel ili akaparis la filantropecon, la instruadon, ĉiam sekvante la saman celon: superregi kaj ekspluati la homaron. La moralo estas tiom malnova kiom la socio mem. Ĉiu socia vivo, tiom rudimenta ĝi estu, estus neebla sen iu moralo, kolektiva sinten-regulo, kia ajn estu ĝi. Oni povas rezigni pri religio, sed oni ne povas rezigni pri moralo. Resume, la krimeco malaperos kiam la cerboj estos pli bone edukitaj, kiam la degenereco estos batalitaj (per eŭgeniko kaj la racia elekto de la naskoj) kaj, precipe, kiam la socia justeco estos realigita! Notoj: (1) «Ĉu oni diros ke ekster iu religio, ne povas esti vera moralo, havanta bazon, regulojn kaj sankcion? Estas ankoraŭ al Gizeo (Guizot) ke Ferio (Ferry) pruntas sian respondon: «Meze de Sorbono, kaj sen ia kontraŭdiro leviğintu kontraŭ li en tiu elita aŭskultantaro, sinjoro Gizeo iam diris: «Por tiuj inter vi kiuj faris filozofiajn studojn iom vastecajn, estas, mi kredas, evidenta ke la moralo ekzistas sendepende de la religiaj ideoj; ke la distingo inter la bono kaj la malbono, la devo fuĝi el la malbono, fari la bonon, estas leĝoj ke la homo agnoskas kiom en sia propra ecaro, tiom la leĝoj de la logiko kaj kiuj havas en ĝi iliajn principojn kiel en la nuna vivo ilian aplikadon.» (p.399). (Citita de Georgo RENARDA (Georges RENARD), profesoro en la Kolegio de Francio, La Onidiro [La Rumeur], 4-10.28.) [—> revenu al eseo] (2) Religio? . . . Moralo? . . . Krimeco? . . . (Religion?. . . Morale?. . . Criminalité?. . .) (vendata en la Eldonejo de la Libera Ideo). [—> revenu al eseo] (3) Doktoroj Koro (Corre) kaj Aŭbrio (Aubry), (Dokumentoj pri retrovida krimologio) Documents de Criminologie rétrospective. [—> revenu al eseo] LIBERA EKZAMENO KAJ TOLEREMO Al la religia moralo, bazita sur la timo, ni do kontraŭstarigas la laikan moralon, bazitan sur la konscio kaj la homa solidareco. Kaj ni asertas ke je la morala vidpunkto: oni povas rezigni pri religio. Sed je intelekta vidpunkto, la nepreco liberiĝi el ĝia dogma kredo aperas ankoraŭ pli evidente. Efektive, la religioj kiuj pretendas unuigi la homojn ĉiam ili ŝakale dividis. Ili nur unuigas nedaŭre ĉirkaŭ kelkaj mallarĝaj dogmoj. Sed ili igas malami kaj abomeni la herezulojn, tiuj kiuj deklaras malsaman opinion. La malbonfaro de la religioj estas tiom granda ke ni vidas mensulon tiel distingita kiel la filozofo Loko (Locke) skribi tiujn abomenajn liniojn: «Tiuj kiuj neas la ekziston de Dio ne devas esti tolerataj, konsiderante ke la promesoj, la kontraktoj, la ĵuroj kaj la sincereco, kiuj estas la precipaj ligoj la civita socio, ne povus devigi ateiston teni sian promeson kaj ke, se oni ekzilas el la mondo la kredon je Dio, oni tiam nur povus enkonduki la malordon kaj ĝeneralan konfuzon.» (1) Ni retrovas la saman maltoleremon ĉe Johan-Ĵako Ruso (Jean-Jacques Rousseau) mem kaj ĉe multaj aliaj pensuloj, kies mensostato restis sub la influo de la religia dogmo. Necesis la Francia Revolucio kaj la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, necesis jarcentoj da penado kaj da sanga ribelado, por ke la libereco de konscio finfine estu agnoskita—relative. . . (La Syllabus [instruprogramo], en 1864, ĉu ĝi ne pliafoje kondamnis ĝin, kategorie?). La libera pensulo scias ke ne ekzistas absolutajn kaj finofarajn verojn. La progreso, en sia malrapida sed daŭra marŝo, konstante modifas niajn ideojn, niajn konojn, niajn instituciojn. Tio, kion ni precipe riproĉas al la religioj, estas ties kristaliĝado de la Scienco; estas ne sufiĉe evolui, resti malmovaj en la adorado de dogmaj kaj eksvalidaj formuloj. La religio estis la unua formo de la scienco. Tiutitole, ĝi havis sian utilecon kaj ekzistorajton. Spite al la eraroj —neeviteblaj — sur kiuj ĝi estis bazita, spite al siaj naivecoj, ĝi donis servojn al la praa homaro. Sed la krimo de la pastroj estas kontraŭstari la antaŭenmarŝon, forpuŝi la novajn konceptojn, persekuti la «herezulojn». Ili tiel konservas la homan cerbon en malvigleco; ili ekscitigas la fanatismon kaj la malamon. Oni neniam tro ripetos ĝin: la klerikalismo, jen la malamiko! Sed la klerikalismo, estas la ortodokseco, estas la dogmo. Por venki la klerikalismon, do necesas starigi la liberan ekzamenon, detrui ĝian sistemon bazitan sur absolutismo. Oni ne povas esti kontraŭklerikala se oni ne estas kontraŭreligia. Oni ne povas venki la tiranecon de la Eklezio, se oni ne kontraŭbatalas ties Fablojn, ties Misterojn kaj ties Absurdaĵojn. Notoj: (1) Letero pri Toleremo (Lettre sur la tolérance), publikigita en 1681. [—> revenu al eseo] SOCIA ROLO DE LA RELIGIOJ La socia rolo de la religio kaj de la pastro estas tro konata por ke mi longe pri ĝi malfruu. Ekde kiam la pastroj, divenistoj, magiistoj, grupiĝis en kastoj, dezirante defendi iliajn interesojn kaj pliigi iliajn privilegiojn, ili sin flankenmetis apud la potenculoj kaj la fortuloj. Dum longa tempo, ili mem enkarnigis la Povon kaj la ŝtato. La unua reganto estis la Pastro, la homo de Dio. Kiam la povo transpasis en la manojn de la batalantoj, poste de la nobeloj, la homoj de la Eklezio interkonsentis kun ili. Ĉu iliaj interesoj ne samis, ĉar ili vivis la unuj kaj la aliaj koste de la prematoj kaj de la servutuloj; tial ke ili bezonis, la unuj kiel la aliaj, konservi la popolon en la ekspluatado kaj la submetiĝo? Ili dividis inter si la taskon. Dum la batalantoj, la landsinjoro, la reĝo spade kaj perforte regis, la pastro regis mensoge kaj sagace. Li malhelpis la popolaĉon ribeli kaj instruis al ĝi la respekton de siaj majstroj («ĉiu aŭtoritato devenas el Dio», diris sankta Paŭlo). La religia aktiveco do konsiderinde faciligis la taskon de la premantoj kaj tiel malplimulto de sociaj parazitoj estis permesataj imponi ties volon al la grandega homomulto, kiu ilin facile forbalaintus—se ĝi estus konscia! Dum jarcentoj (kaj hodiaŭ ankoraŭ) tiu homomulto sin lasis luli kaj dormigi per la malnova kanto de la religia rezigno. Feliĉaj tiuj kiuj suferas surtere; ĉar ili eniros la ĉielan Reĝolandon! Viaj suferoj estas volitaj de Dio (li estas la superega majstro, ĉiopotenca). Ili konsistigas bonfaran kvalitprovecon je kiu vi devas senflustre submetiĝi. Ju pli vi penis, ju pli vi eltenis mizerojn, des pli belega estos la kompenso, kiun Dio destinis por vi. . . post la morto. La humiluloj fleksas la dorson, pacience eltenas, sin konsolas pensante pri la Paradizo. Kaj samtempe, la kapitalistoj, la riĉuloj interkonsentas kun la paroĥestroj kaj la regantoj por dividi ĉiujn privilegiojn kaj por vivi. . . bele. Ili ne estas sufiĉe malsaĝaj liberlasi la kaptaĵon por la neniomo. La tera Paradizo ja plimulte interesas ilin ol tiu de la bona Dio. La Eklezio tiel iĝis la lasta remparo de la posedanta klaso. Kiom da etburĝoj estas nekredantoj, ateistoj kaj tamene monhelpas la paroĥestrojn, ĉar ili diras ke bezonatas religio por la Popolo. Senreligia popolo, estus klera popolo, avida je libereco: depostulante sian parton de feliĉo. La popolo estas multe pli facile regebla kaj ekspluatebla. Ni do ne miru pri la laŭdira religia renovigo kiun ni konstatas en parto de la klasoj tiel nomate superaj de la socio. La plimulto el tiuj konvertiĝoj estas tiom kalkulitaj kiom tiuj de la Musolino, Hervo kaj Milerando, kiuj perfidis la kaŭzon de la Libera Penso kaj de la Socialismo por ekservi (ja pli mondona!) de la Eklezio kaj de la Reakcio. Ankaŭ ni povas legi en la Pilgrimo, tiu sencerba ĵurnalo tiom disvastigita ĉe la kamparanoj kaj la laboristoj (kaj senpage, ĉar ni kontraŭuloj havas rimedojn): De la supro ĝis la fundo, la socia konstruaĵo ĉiuparte krakas kaj ŝanceliĝas sur siaj fundamentoj. Kien serĉi la savon? . . . Ĝi ne nur estas en la kruda forto de la glavo, sed en la aŭtoritato kiu sin imponas al la konscio, en la reveno al Dio adorata kaj agnoskata kiel la nekontesta kaj superega Estro de la socioj; en la agnosko de la Eklezio, regantaĵo de la komuna profito, kiu sola faros la unuecon de la mensoj en la vero kaj de la koroj en la karitato (1); en la obeo al Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu, por instrui al la homo obei, sin subiĝis kaj obeanta, kaj obeanta ĝis la kruca morto! Ĵulo Geda (Jules Guesde) povis prave diri: Dio, forpelita el pordo (la pordo de la Naturo), eniris per alia (la Socia pordo). Ĉu Karlo Marksa ne diris antaŭ li: La religio, estas la opio de la Popolo! Ni deziras, ke ĉiuj socialistoj, ĉiuj komunistoj, ĉiuj veraj demokratoj inspiriĝu per tiuj grandaj kaj fruktodonaj veroj! Notoj: (1) Di-amego super ĉio. [—> revenu al eseo] KONKLUDOJ Mi kredas esti demonstrinta, ke la Religio estas la ido de la malklereco kaj de la homa Malforteco. La kredo je Dio kuŝas sur la timo antaŭ la nekonataĵo, antaŭ la Mistero. La Eklezioj—ĉiuj Eklezioj—ekspluatas la religian senton je ties profito. Ili tiras grandegajn monajn rimedojn, sen paroli pri la morala timeginda aŭtoritato—morala aŭtoritato kiun ĝi poste ekservas la regantajn klasojn kontraŭ la malfortuloj kaj la ekspluatatoj. La hodiaŭa homaro povas rezigni ĉian religion, ĉar la kredo ne plu havos la malplejan lokon en la nova socio kiu kreskas sub niaj okuloj. Tiu socio estos bazita sur egaleco, sur pozitiva filozofio, sur la scienco—kaj ne sur mistikaj sonĝaĵoj aŭ strangegaj dogmoj. Je la morala vidpunkto, ni vidis ke la religio ne estas utila; male, ĉar ĝi konservas la individuan egoismon kaj la esperon de la «postvivo». Je la intelekta vidpunkto, ni vidis ke ili naskas la fanatismon, la stultecon, la maltoleremon. Je la socia vidpunkto, ni vidis ke la Eklezioj kontraŭstaras la popolan liberigon kaj la demokratecan kaj liberigan agadon. Do kiu ajn estu la vidpunkto kiun oni elektas, la religio estas malboniga. Ĝi cetere postvivas nur per la rutino kaj per la senenergieco de la unuj, per la intereso kaj la hipokriteco de la aliaj. Sciu ni akordi niajn agojn kun niaj ideoj! Eliru ni la Ekleziojn en finofara maniero. Ne plu sendu ni eĉ unu infanon al la kateĥo; ne plu donu ni eĉ unu centimon al la paroĥestro. Ne plu subtenu ni, neniel, la malbonan ellaboraĵon de la superstiĉo kaj male dediĉu ni nian tutan energion por la triumfo de la Racio kaj de la Libereco! André LORULOT